La espero floras: MondaFest’ 2020 ekhavas emblemon


La Monda Festivalo de EsperantoMondaFest’ 2020 estas respondo de la Esperanto-komunumo al la zorgiga kaj pensiga momento travivata de la socio: ĝi estas nia komuna mesaĝo de kuraĝo kaj espero al la tuta homaro kaj havas kiel ĉefan temon “UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”.

Sendube la bezono nuligi la 105-an Universalan Kongreson de Esperanto, kiu estus la plej grava Esperanto-evento de la jaro, planita por okazi en Montrealo, surprizis kaj ŝokis preskaŭ ĉiujn esperantistojn. MondaFest’ 2020 - kaj la Virtuala Kongreso (VK) - estas nia aktiva maniero kontraŭagi ĉian ajn senesperigan ombron de la pandemio, per ampleksa invito al la monda E-komunumo konstrui ion novan kune. Tiu invito celas ĉiujn esperantistojn, inkluzive tiujn, kiuj neniam havis la okazon partopreni UK-on. Tiu okazo estu la grundo, de kiu ni kolektive ĝermigos nian bezonatan mesaĝon de kuraĝo kaj espero al la mondo.

En tiu spirito MondaFest’ 2020 ekhavis sian emblemon: kvinpetala floro, kies koloroj konsistas el ruĝo, flavo, verdo, bluo kaj violkoloro kaj rememorigas la ĉielarkan simbolon “Ĉio iros bone”. La emblemo signifas:

1. ESPERON: post la pandemio ja “ĉio iros bone”, kiel post pluvo aperos ĉielarko kaj floroj refloros en novan epokon;
2. FLORANTAN ESPERANTAN KULTURON: spite al la nuntempaj malfaciloj, solidare kunlaboras esperantistoj el diversaj mondopartoj, kolektiĝante kun kuraĝo, kaj en rezisto floros kulturo de espero;
3. LA KOLEKTIVAN FORTON DE LA FESTIVALO: la kvin petaloj kaj egale la variaj koloroj signifas la buntecon de eventoj en la Festivalo kaj la kuniĝo de pluraj klopodoj, simboligataj de la 5 ĉefaj unusemajnaj eventoj - NASK 2020, IJK, SES-SEP, VEKI kaj VK;
4. LA FORTON DE LA VIVO EN NIA PLANEDO: la festivalo omaĝas du sezonojn - someron en la norda hemisfero kaj printempon en la suda hemisfero - kaj la floro simboligas la esencon de tiuj sezonoj de varmo kaj vivo kaj, kiel vento-rado, ĝi ankaŭ simboligas la dinamikecon kaj konstantan renoviĝon en nia planedo Tero kaj la purecon de infanoj ludantaj subĉiele;
5. LA ESPERANTAN STELON: kaj fine la emblemo ankaŭ omaĝas la kvinpintan stelon de Esperanto, kvazaŭ tiuj koloroj estas la lumradiado de nia stelo, subtenanta kulturon de paco kaj diverseco.

UEA kore dankas al ĉiuj homoj, kiuj sendis proponojn por emblemo de MondaFest’ 2020. La nomo de la venkinto en la konkurso estos anoncata dum la Somera Inaŭguro, kiu okazos sabaton, la 20-an de junio. La programo troveblos ĉe https://mondafest.net kaj https://eventaservo.org/e/somera.

MondaFest’ esperinde fariĝos parto de nia praktiko ankaŭ por la post-pandemia epoko. Tiam, ni, esperantistoj, kiuj kuraĝis kaj esperis, povos kunĝui la 106-an UK en Belfasto, 2021, kaj la 107-an UK en Montrealo, 2022, rikoltinte la fruktojn de la Monda Festivalo de Esperanto.