UEA

Vendredo, Oktobro 29, 2021 - 18:27


Respondu kvizon por helpi magistriĝan tezon pri uzo de #Esperanto ĉe lingvo-algoritmoj!
https://forms.gle/re76fG4qTstCZE1Z8

UEA kunlaboras kun Ella Gryf-Lowczowska, 23-jara studento de la Universitato de Bristol, en ŝia magistriĝa tezo pri la uzo de Esperanto kiel studokazo por la disvolviĝo de algoritmoj kapablaj “lerni” gramatikon. Por tio ŝi bezonas, ke esperantistoj helpu per respondado de esplorkvizo, kiu proponas frazojn kun mankantaj afiksoj, kiujn la respondantoj devas indiki el donitaj opcioj laŭ siaj juĝoj pri la plej taŭgaj.

Dimanĉo, Oktobro 24, 2021 - 19:08


CoNGO estas la Konferenco de la Ne-Registaraj Organizoj en Konsulta Statuso kun Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ekde 2018 UEA partoprenas en ĝia estraro. Ĉi-jare CoNGO organizas pintkonferencon kunlige kun la nuna sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, kiu celas informi NRO-ojn pri la ĉefaj prioritatoj kaj helpi ilin kune plani kaj kunlabori. UEA estas aparte honorata de la fakto, ke inter la kvar ĉefaj parolantoj estas Francis Hult, unu el la reprezentantoj de UEA ĉe UN.

Sabato, Oktobro 23, 2021 - 10:14

En 2022 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2022-2025. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art.24, https://uea.org/teko/regularoj/statuto#aF) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni elektos kvin komitatanojn B.

La Ĝenerala Regularo (art. 8, https://uea.org/teko/regularoj/ghenerala_regularo#a8) difinas: “Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.”

Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) ĝis la 31-a de januaro 2022. Proponoj devas esti subskribitaj, do eblas uzi poŝton, fakson: +49 30 364 280 169 aŭ sendo de elektronike subskribita dokumento al la retpoŝtadreso: bkomitatanoj2022@co.uea.org

Por faciligi la kolekton de subtensubskriboj vi trovas formularon ĉe https://uea.org/l/teko/komitataj/Kandidatigilo_Komitatanoj_B_2022_2025.pdf

La uzo de formularo ne estas deviga. Eblas subteni per iu ajn subskribita dokumento.

Ĉiu kandidato devas esti IM de UEA dum la du antaŭaj jaroj (t.e. 2020 kaj 2021) kaj, se elektita, resti IM tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon en la periodo 2016-2021, ne estas reelektebla.

Se ne estos pli ol kvin kandidatoj, ili ĉiuj estos elektitaj sen voĉdonado. Se la nombro estos pli granda, la individuaj membroj elektos kvin komitatanojn B per reta / poŝta balotado.

El la Gazetaraj Komunikoj

Vendredo, Oktobro 22, 2021 - 20:50

Miguel Fernández, Prezidanto de la Belartaj Konkursoj

La Belartaj Konkursoj de UEA (BK) havas regularon, kies bazaj principoj, krom tio, ke ili laŭiĝas al la protokoloj kaj normoj ĝenerale sekvataj de ĉi-specaj konkursoj ie ajn en la mondo, estas de ni diskonigataj kadre de niaj ĉiujaraj alvokoj al partopreno. En ĉi tiuj, krome, la BK-Sekretario ĉiam aldonas jenon: “detala regularo troviĝas en la retejo de UEA”:
https://uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj
Konvenas do, ke antaŭ ol konkursi BK-konkursantoj tralegu tiun regularon por agi laŭe al ĝi.
La artikolo 2.3 de tiu regularo tekstas jene:
Nevalidaj por la Konkursoj estas verkoj aperintaj en presa aŭ en alia formo, inkluzive de publika legado, radia, televida, reta aŭ bita dissendoj ks. Ĉiu konkursanto konsentas, ke la rajto pri unua aperigo de premiita verko apartenas al UEA, kaj devigas sin ne publikigi ĝin aliloke, krom se UEA rifuzas la aperigon. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu tamen konsentas cedi ĝin senpage en okazo de eldono de almanako aŭ antologio de la Belartaj Konkursoj, kondiĉe ke tiu aperu kun la aprobo de UEA.

Ĵaŭdo, Oktobro 21, 2021 - 16:24


La 24-an de oktobro 2021, ni festas 76 jarojn de Unuiĝintaj Nacioj, la plej ampleksa internacia organizo, la plej ambicia elpaŝo por internacia diplomatio kaj nuntempe la plej grava institucio por trovi kaj antaŭenigi tutmondajn solvojn por tutmondaj problemoj.

La nuntempaj defioj, ekde klimatŝanĝiĝo ĝis genra malegaleco, ekde malpaco ĝis malsato, ekde deviga migrado ĝis maljusta diskriminacio, ekde KOVIM-19 ĝis malsanaj vivkondiĉoj, ekde misinformado ĝis malriĉeco, montras, ke la mondo bezonas multe pli da multflankismo kaj kunlaborado. Kaj por tio ni devas konstrui la UN-on kiun la popoloj de la mondo bezonas.

Dimanĉo, Oktobro 17, 2021 - 23:00


Ĝis la 31-a de oktobro 2021 esperantistoj verkas pri Ameriko por la Esperantaj Vikivojaĝo kaj Vikipedio. Krom kontribui por kvalita enhavo en Esperanto, oni povos gajni valorajn premiojn! Tio okazas kadre de la konkurso “Amerika monato” en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio, de la organizaĵo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) kunlabore kun la Amerika Komisiono de UEA kaj la LKK de Montrealo. Partoprenontoj devas legi la regulojn kaj listigi siajn kontribuojn en la konkursa paĝo.

La Esperanta Vikipedio ĝuas jam preskaŭ 2 jardekojn da atento de la interreta Esperanto-komunumo, ne nur per legado de la vasta gamo de artikoloj, sed ankaŭ per aktiva verkado. Tion substrekas la atingo, en julio 2021, de la “kilometroŝtono” de 300 000 artikoloj - kion instigis ankaŭ la kampanjo “Vikipedio 300 000”, iniciatita de UEA, la vikipedia konkurso pri “Unesko” en julio kaj la “Afrika monato” kunlabore kun la Afrika Komisiono de UEA en majo.

Sabato, Oktobro 9, 2021 - 22:05


La Redakcio
Aperis la dudek tria numero de La Kolombo de Paco. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Sabato, Oktobro 2, 2021 - 22:27


Antaŭ 100 jaroj, la 22an de oktobro 1921, naskiĝis Georges Brassens, franca poeto, kantisto kaj kantaŭtoro, kiu mortis antaŭ 40 jaroj, la 29an de oktobro 1981. Okaze de tiuj jubileoj ni ofertas dum la tuta oktobro la du kompaktdiskojn kun liaj kantoj, Jacques Yvart kantas Georges Brassens (https://katalogo.uea.org/?inf=5733) kaj Brassens (https://katalogo.uea.org/?inf=8599) plu kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto.

Vendredo, Oktobro 1, 2021 - 12:19

La 30-a de septembro estas la Internacia Tago de Tradukado, kiam Unuiĝintaj Nacioj honoras tradukistojn kaj interpretistojn tra la mondo, esprimante subtenon al ilia grava sed ofte nevidebla, aŭ eĉ mistraktata, laboro de transpontado de la lingvoj de la mondo.

Lingvoj gravas ĉar homoj bezonas kompreni kaj esti komprenataj. Ili gravas por ke neniu restu forlasita, por ke ni ĉiuj parolu kune kaj aŭskultu ĉiujn. Ili gravas por ke ĉiuj havu voĉon en konstruado de pli bona mondo. Sed sen transpontado inter la diversaj lokaj kaj naciaj lingvoj, lingvoj povas tro facile apartigi kaj izoli la homojn. Tradukado kaj interpretado estas esenca laboro por unuigi naciojn kaj alproksimigi homojn -- kaj por faciligi dialogon, komprenon kaj kunlaboron.

Lingvoj havas fundamentan rolon en kultura diverseco, interkultura dialogo kaj edukado. Per lingvoj, ni povas plifortigi kunlaboradon, konstrui pli inkluzivajn sociojn, konservi kulturan heredaĵon kaj kunvoki politikajn volojn. Sed ĉio ĉi povas okazi nur se okazas dialogo ankaŭ trans lingvaj diferencoj.

Dimanĉo, Septembro 26, 2021 - 18:28

Ekde 2001 la Konsilio de Eŭropo, en kiu membras 47 ŝtatoj kun 800 milionoj da loĝantoj, ĉiujare je la 26-a de septembro okazigas "Eŭropan tagon de lingvoj". La celo estas instigi al malkovro de pliaj lingvoj, ĉar lingva diverseco estas rigardata kiel ilon por atingi pli grandan interkulturan komprenon kaj kiel kernan elementon de la kultura heredaĵo de la kontinento - kialo por subteni la plurlingvecon en la tuta Eŭropo.

Ĉi-jare post la pandemia periodo rekomenciĝas kun prudento eventoj okaze de la tago de lingvoj en multaj landoj de la mondo, ne nur en Eŭropo. Informoj en multegaj lingvoj troveblas ĉe http://edl.ecml.at. Se vi estas instruisto tre verŝajne okazos evento ankaŭ en lernejo de via urbo. Se estos ebleco, partoprenu kaj profitu la okazon por prezenti Esperanton kiel lingvon efektive parolatan de vasta komunumo kaj lernata pli kaj pli, kun preskaŭ unu miliono lernantoj nuntempe en Duolingo, kaj tiu estas nur unu el la kursoj retaj kaj ĉeestaj en la mondo.

Paĝoj