UEA
|
Sabato, Januaro 21, 2023 - 19:01
La homaj rajtoj estas interdependaj: la rajto aliri al edukado postulas observon de ĉiuj homaj rajtoj. Universala haveblo de edukado estas esenca por la individua digno kaj la kolektiva evoluo: ĝi estas ŝlosilo por la Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj. Ni bezonas inkluzivan, altkvalitan, justan kaj dumvivan edukadon. Fronte al tutmonda ekonomia krizo, pligrandigo de malegalecoj kaj klimataj ŝanĝoj, edukado estas akcelilo por progreso kaj problemosolvado. "Por investi en homoj, antaŭenigu edukadon” – jen la temo de la ĉi-jara Tago. Pasintjare, en 2022, dum la Pintkunveno por Transformi Edukadon, membroŝtatoj de UN decidis investi pli forte kaj efike por antaŭenigi edukadon. Nuntempe, bedaŭrinde, pli ol duono de la infanoj de la mondo ne kapablas bone legi nek kompreni simplan rakonton, kaj pli ol 240 milionoj da infanoj kaj junuloj ne ĉeestas klasojn. Inter la baroj por plena edukado por ĉiuj estas lingvaj problemoj. Lingva diskriminacio malebligas al multaj homoj ricevi edukadon en siaj denaskaj lingvoj aŭ eĉ en lingvoj kiujn ili komprenas. Ĝi ankaŭ malhelpas diskonigon de scioj akumulitaj de indiĝenaj popoloj kaj tradiciaj komunumoj. Egaleco en edukado devas rekoni ĉiujn formojn de scioj kaj ĉiujn lingvojn. |
|
Lundo, Januaro 16, 2023 - 13:08
|
|
Lundo, Januaro 9, 2023 - 22:13
En la januara numero de la revuo Esperanto bonvolu legi la novjaran mesaĝojn de la prezidanto de UEA, Duncan Charters (ankaŭ legeblan en la Reta revuo) kaj de la dua vicprezidanto Amri Wandel. La nuna mesaĝo celas doni pliajn informojn kaj bondeziri al vi feliĉan novan jaron 2023. En 2023 estu sana kaj sukcesa! La jaro 2023 denove estos defia kaj eventoriĉa por nia Universala Esperanto-Asocio. Pluraj aferoj ŝanĝiĝos, sed la Asocio daŭre liveros la kutimajn servojn al la membroj. La Libroservo seninterrompe funkcios. Nia libroservisto konsentis deĵori kelkajn pliajn monatojn. La domo kie dum ses jardekoj estis la Centra Oficejo – en Nieuwe Binnenweg 176 – estas ofertata por vendo, sed ankoraŭ ne estas trovita aĉetanto por la prezo postulata. Jen via ŝanco, se vi deziras aĉeti ĝin aŭ konas potencialan aĉetanton! UEA plu funkcios jure en Roterdamo, el sia alia domo samstrata. La Arkivo de UEA nun funkcias laŭkontrakte en Vieno, prizorgata de la teamo laboranta por la Internacia Esperanto-Muzeo. |
|
Dimanĉo, Januaro 8, 2023 - 18:23
• Duncan Charters Printempe ni kune ellaboros dokumenton por la trijara periodo de la nuna mandato de la Estraro de UEA, periodo kiu koincidas kun planoj de aliaj organizaĵoj, aparte en Eŭropo. Pro tio ne necesas ripeti kion ni jam raportis en nia revuo, en Gazetaraj Komunikoj kaj tra la diversaj sociaj retejoj kaj en plej diversaj ĉeestaj kaj virtualaj renkontiĝoj, kiuj karakterizis la evoluon de niaj novaj komunik-rimedoj. Tamen mi prenos la okazon por resumi la plej gravajn taskojn surbaze de niaj pasintjaraj diskutoj kaj spertoj. Turni nin eksteren estu la ĉefa fokuso de nia laboroKiam ni planas nian plej gravan “eksteran” agadon, ĉu la jenaj estas, aŭ estu, niaj celoj? |
|
Sabato, Januaro 7, 2023 - 19:54
|
|
Dimanĉo, Decembro 18, 2022 - 12:04
|
|
Ĵaŭdo, Decembro 15, 2022 - 10:51
UEA finance subtenas la kongreson kaj aldone kunlaboras kun esperantistoj el la tuta mondo por okaze de la 8-a AKE venigi librojn al Senegalo - de kie la libroj atingos aliajn afrikajn landojn pere de la diversaj kongresanoj. Tre bonvena kaj dankata estas ĉiu mondonaco al la konto Afriko ĉe UEA kun mencio “AKE-8”: https://uea.org/alighoj/donacoj/afriko. Ni strebas atingi minimume 1000 EUR, do se 10 esperantistoj donacos po 100 EUR, ni atingos la minimuman celon. Antaŭdankon al ĉiuj donacantoj! |
|
Mardo, Decembro 13, 2022 - 23:23
Escepte en 2022 UEA okazigis du kongresojn samjare. Sekve de la sukcesaj Virtualaj Kongresoj en 2020 kaj 2021, la Estraro iniciatis ĉi-jare samformatan kvar-tagan trian Virtualan Kongreson (VK3) en novembro, aldone al la UK en Montrealo. Pro la multaj aliaj okupoj de la estraranoj kaj de la teknika organizanto - E@I - la preparoj okazis relative lastmomente, sed la rezulto estis tre sukcesa. Nun tiu unika kongreso estas plu vizitebla ĝis la fino de januaro. Novaj VK-aliĝoj estas senpagaj kun membriĝo en UEA por 2023, kion eblas komforte fari en la VK-aliĝilo: vk.esperanto.net/2022. Aliĝis pli ol 1450 personoj kaj efektive partoprenis preskaŭ mil. La programo estis ege abunda kun pli ol 300 programeroj. Paralele okazis Retoso-2 de TEJO, kun 50 programeroj. Daŭre la aliĝintoj povos spekti la kongreson, ĉar la cent plej gravaj programeroj restos videblaj ĝis la fino de la jaro kaj sekve estos videblaj en la jutuba kanalo UEAviva. Por re-spekti tiujn cent programerojn sufiĉas iri al https://vk.retevent.com/programo?t=talks. Plej popularaj estis la Inaŭguro kaj la fermo de VK3, kiujn spektis realtempe pli ol cent personoj. Pluraj aliaj programeroj okazis vive, dum multaj aliaj estis reprojekciigitaj el la Montreala UK. Okazis du sesioj pri strategia planado kun vigla partopreno. Pluraj programeroj okazis en du malsamaj horoj por kuraĝigi pli internacian partoprenon. Malfermis la kongresan temon prelego "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj". |
|
Ĵaŭdo, Decembro 8, 2022 - 23:39
Danke al iniciato de Pola Esperanto-Asocio (PEA), en la 10-a de novembro 2022 la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo de Pollando, Prof. Hab. D-ro Piotr Gliński, decidis aljuĝi al la fama pola esperantisto Roman Dobrzyński gravan ministerian distingon: la bronzan medalon Merita por Kulturo “Gloria Artis”. En sia propono PEA emfazis la signifan kontribuon de Dobrzyński por popularigado de kulturo ĝenerale kaj liajn meritojn kiel prezidanto de PEA, kiam en 1987 li ĉeforganizis la plej grandan Universalan Kongreson, en Varsovio; kaj kiel televida raportisto, pro kio li atestis gravajn historiajn eventojn kaj realigis ĉ. 300 dokument-filmojn. Roman Dobrzyński naskiĝis en 1937 kaj esperantistiĝis en 1955. Li magistriĝis pri juro kaj poste pri ĵurnalismo per tezo pri la Esperanta gazetaro. Kiel studento li aktivis en la Esperanto-movado per verkado, redaktado kaj instruado, kaj kiel estrarano de Pola Esperanto-Junularo. Li estis vicprezidanto de TEJO (1966-68) kaj redaktoro de Kontakto (1968-70). De 1973 ĝis 2003 li laboris kiel ĵurnalisto de Pola Televido kaj en tiu rolo multfoje traktis Esperanto-rilatajn temojn, farante ankaŭ filmojn pri Esperanto, ekz-e “Bona Espero” (1984). Jam en 1980 la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj elektis lin la plej bona publicisto pri internaciaj aferoj. En 1995 li cetere iniciatis la esperantigon de “Mazi en Gondolando”, de BBC. Li estas membro de UEA ekde 1961 kaj estis komitatano kaj vicprezidanto de UEA (! 1989-92). Li kontribuis al la establo de Fondumo Zamenhof kaj estis ĝia unua prezidanto. En 2003 aperis lia libro La Zamenhof-strato, pri interparoloj kun D-ro L. C. Zaleski-Zamenhof, sekve tradukita en multajn lingvojn. En 2005 li estis elektita Honora Membro de UEA kaj ricevis la unuan premion de la Fondaĵo Grabowski pro siaj esperantlingvaj filmoj kaj la verko La Zamenhof-strato. |
|
Lundo, Decembro 5, 2022 - 15:00
La klopodoj de la eŭropaj esperantistoj, kiuj faris proponojn kaj subtenis tiujn proponojn pri Esperanto la pasintan jaron en la tiel nomata Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo, ne estis vanaj. La Komitato pri Kulturo kaj Edukado de la Eŭropa Parlamento (CULT) ĵus publikigis gravan studon kun la titolo "La aliro al multlingvismo en la komunika politiko de la Eŭropa Unio" (la aŭtoroj estas D-ro Michele Gazzola kaj 5 kolegoj). La studo taksas la lingvan politikon de Eŭropa Unio surbaze de profunda jura analizo kaj la uzon de la oficialaj lingvoj en 1,5 milionoj da retpaĝoj de 13 EU-instituciaj retejoj, kaj la lingvokapablojn de eŭropaj plenkreskaj loĝantoj. La studo estas elŝutebla ĉe: http://www.europarl.europa.eu/RegData/etudes/STUD/2022/699648/IPOL_STU(2022)699648_EN.pdf |

Karaj membroj,
Komence de la nova jaro aŭskultu novajn fabelojn kontraŭ malpli alta prezo! Dum la tuta januaro aĉetu Novaj fabeloj pri Ursido Pu kaj Porketo kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto:
Ekde novembro disponeblas en la Libroservo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) la libro “Belarta rikolto 2022”, kun premiitaj verkoj de la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, anoncitaj ĉi-jare en la 107-a Universala Kongreso (UK) en Montrealo. La libro estas parto de la eldona agado de UEA kunlabore kun la eldonejo Mondial el Novjorko. Kun 121 paĝoj ĝi enhavas poezion, prozon, mikronovelojn, teatraĵojn, monologojn/skeĉojn, eseojn kaj kantotekstojn. Eblas ĝin aĉeti rekte en la Libroservo:
De la 26-a ĝis la 30-a de decembro 2022 okazos la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en Tieso, Senegalo, sub la temo "Esperanto - ŝanco kaj ne minaco por Afriko":