Tutmonda Arbo-Plantado: sezono por plantado kaj donacalvoko. Gazetara Komuniko 1043


Tutmonda Arbo-Plantado (TAP) estas kampanjo de UEA komenciĝinta fine de 2020 kun la celo plantigi minimume 1000 arbojn ĝis 2030 en ĉiuj kontinentoj. TAP ekis okaze de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj ĝia celo ligiĝas al la Tagordo 2030 de UN rilate la 17 Celojn por Daŭripova Evoluigo. Pri TAP aperis artikoloj en la revuo Esperanto, oficiala partnero de la kampanjo, kaj raporto pri la unua jaro 2021 (ĉiuj estas kuraĝigataj legi ĝin): https://uea.org/l/teko/komitataj/Tutmonda_Arbo-Plantado_Raporto_2021.pdf.

En 2021 jam ĉ. 700 arboj estis plantitaj de esperantistoj kaj amikoj kadre de TAP. Pri la kampanjo okazis interŝanĝoj kun aktivuloj de ILEI, AVE, la Esperanto-urbo Herzberg am Harz kaj esperantistoj tutmonde. En 2022 TAP havas la celon daŭre kunlabori kun individuoj, sed ankaŭ kun grupoj, kiuj potencialigas la atingojn de la kampanjo. Se vi mem plantis arbojn, sciigu la organizantojn de la kampanjo (detalojn ĉe la raporto). Se vi povas donaci por plantigi arbojn, viaj donacoj bonvenas al la Fondaĵo Klimato: http://uea.org/alighoj/donacoj/co2.

Aparte urĝas donacoj por ke oni profitu la plantad-sezonon, kiu jam komenciĝis. En 2022 unu el la fokusoj de TAP estas la kunlaboro kun la Asocio de Terkultivistoj Esperantistaj (ATE), kiu plantigos fruktarbojn en Benino. Donacoj al la Fondaĵo Klimato de inter 328 kaj 550 EUR ebligos plantadon de tuta hektaro en la lando. Laŭplane oni plantos anakardiujojn (akaĵuarbojn), avokadujojn, oranĝujojn kaj palmarbojn kaj la plantitaj hektaroj nomiĝos Esperanto-bienetoj. Lokanoj estas enplektitaj en la plantado. Ĉar temas pri fruktarboj, la plantitaj hektaroj havos ankaŭ ekonomian gravecon, donante aldonan valoron al la signifo de Esperanto por la loka komunumo.

Aldone al la kunlaboro kun ATE, daŭre estos kunlaboro kun la Centro por Interpretado de la Naturo (Kanado), la Internacia Esperanto-Arbaro (Ĉinio) kaj la Arbara Servo de la Departamento de Agrikulturo (Usono). Krome, UEA kontaktos neesperantistajn NRO-ojn kiel la germanan Atmosfair kaj la brazilan SOS Mata Atlântica por kunlaboroj. La celo de la Fondaĵo Klimato estas akiri minimume 2000 EUR por uzo dum la jaro 2022. Bv. donaci por tio: http://uea.org/alighoj/donacoj/co2, por ke ankaŭ la Esperanto-movado kontribuu al la daŭripova evoluigo en nia planedo.

El la Gazetaraj Komunikoj