UEA
|
Ĵaŭdo, Decembro 1, 2022 - 17:40
La paĝo estas rezulto de kunlaboro inter Yves Nevelsteen, komisiito de UEA pri reta agado kaj kunordiganto de la Fonduso Instigo, Fernando Ŝajani, kreinto de Eventa Servo, kaj Lode Van de Velde, eldonisto (Eldonejo Libera). UEA invitas la Esperanto-komunumon kapti la okazon aldoni al la listo ankaŭ sian eventon aŭ feston ĉirkaŭ la Zamenhof-tago. Ĉu mankas via festo? Aldonu ĝin! Instrukcian filmeton pri kiel registriĝi oni vidu ĉe: https://mallonge.net/es1. Se restas dubo aŭ se vi spertas praktikan malfacilaĵon, ne hezitu sendi retmesaĝon al kontakto@eventaservo.org. |
|
Dimanĉo, Novembro 27, 2022 - 23:21
|
|
Dimanĉo, Novembro 27, 2022 - 11:45
|
|
Vendredo, Novembro 25, 2022 - 23:31
|
|
Vendredo, Novembro 25, 2022 - 00:21
|
|
Ĵaŭdo, Novembro 24, 2022 - 01:46
|
|
Ĵaŭdo, Novembro 17, 2022 - 13:04
Pliaj informoj pri la programo, la nova scienca konkurso de TEJO okazonta dum la VK kaj la nova senpaga reta IKU-libro troviĝas en la komuniko: https://uea.org/gk/1076a1. |
|
Vendredo, Novembro 11, 2022 - 21:48
Kiel en la du antaŭaj Virtualaj Kongresoj, en 2020 kaj 2021, ankaŭ en la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK3) okazonta de la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022 kune kun Retoso, la reta evento de TEJO (http://retoso2022.tejo.org), estos riĉa scienca kaj faka programo. Estos prezentitaj ĉiuj prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj de la Scienca Kafejo (SK) okazintaj en Montrealo (vidu Esperanto 2022:9 p. 186-187), iuj eĉ en plibonigitaj versioj, eventuale eblos diskuti kun la prelegantoj kaj fari demandojn realtempe. Notu ke VK3 provizas senpagan aliĝon por Individuaj Membroj de UEA kaj TEJO, sed nur ĝis la 18.11. Eblas aliĝi ĉe: http://vk.esperanto.net/2022. Kadre de Retoso kaj VK3, TEJO kunlabore kun ILEI kaj UEA, lanĉas novan konkurson por junaj esploristoj: KonSciU, la Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj. Ĝi celas individuajn membrojn de TEJO kiuj esploris pri iu fako (ekde la bakalaŭra ĝis la doktora nivelo). Ne necesas esti sciencisto aŭ esploristo laŭ profesio. Oni prezentos dum tri minutoj sian esploron kaj ricevos diplomon kaj eventuale premiojn. La finalo okazos dimanĉon, la 27-an de novembro, je 14:00 UTC. Pliajn detalojn ĉe http://tejo.org/partoprenu-en-konsciu/. Eblas aliĝi ĝis dimanĉo, la 20-a de novembro ĉe: http://bit.ly/konsciu22. |
|
Vendredo, Novembro 4, 2022 - 21:50
Dum sia kunsido de la 15-a de oktobro 2022, la Estraro de UEA unuanime aprobis la konsiston de la nova Afrika Komisiono de UEA, por la periodo 2022-2025. La propono venis de la estrarano de UEA por Afriko, Jeremie Sabiyumva, post konsultiĝo kun TEJO, ILEI kaj plurjaraj aktivuloj ekster kaj en la kontinento. La komisionanoj estas novaj en la komisiono sed ĉirkaŭ ili estas multaj spertaj esperantistoj. La unua prioritato de la novelektita komisiono estos subteni la okazigon de la unua afrika UK laŭeble en 2024. Ĝi havas ankaŭ prioritaton plifortigi la movadon en Afriko, inter alie per revivigo de la dormantaj Landaj Asocioj. En la nuna rapide moviĝanta mondo, la komisiono havos taskon adaptigi la movadon al la nunaj ŝanĝoj. La komisiono zorgos pri la regula apero de la informbulteno Esperanto en Afriko kaj pri okazigo de la trijara Afrika Kongreso de Esperanto. Ĝi ankaŭ strebos starigi retradion kaj plifortigi retan instruadon de Esperanto. |
|
Ĵaŭdo, Novembro 3, 2022 - 14:57
Proponu programerojn por la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) https://vk.esperanto.net/2022/! La VK okazos de la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022 kune kun Retoso, la reta evento de TEJO: https://retoso2022.tejo.org/. Proponojn pri prelegoj, paneloj, debatoj, aŭtoraj momentoj, artaj kaj kulturaj prezentoj ks. oni sendu per la formularo por la kerna programo de la 3-a VK, kiu ĉiutage etendiĝos de la 12h00 ĝis la 18h00 UTC. Kontribuoj rilataj al la kongresa temo, "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj", estas speciale bonvenaj. Per aparta formularo oni akceptas proponojn por la Virtuala Movada Foiro (ViMF), kiu, kiel kutime, estos bunta aranĝo, okazo por ekkoni diversajn Esperantajn organizojn kaj agadojn (kaj konatigi la vian). Ĝi disvolviĝos dum la 3-a VK ĉiutage, antaŭ kaj post la kerna programo: de la 08h00 ĝis la 12h00 UTC kaj de la 18h00 ĝis la 22h00 UTC. |
Baldaŭ okazos en la tuta mondo diversaj eventoj, renkontiĝoj kaj festoj lige kun la Zamenhof-tago, la 15-a de decembro. Por montri la viglecon de tiuj okazoj, la retejo Eventa Servo ekdisponigis specialan paĝon: 




La 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto okazos de la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022 kune kun Retoso, la reta evento de TEJO (