UEA

Merkredo, Septembro 22, 2021 - 19:44


La Redakcio
Aperis la dudek dua numero de La Kolombo de Paco. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Mardo, Septembro 21, 2021 - 16:07


Okaze de la Internacia Tago de Paco, la 21-an de septembro 2021, Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas Unuiĝintajn Naciojn pro ties ĉiutagaj klopodoj krei pli pacan mondon. Ni vivas en epoko de grandegaj defioj por la homaro kaj por la planedo. Ni devas unuiĝi por trovi la plej bonajn solvojn.

Konfido kaj solidareco estas la bazo por paco. Pro tio 2021 estis deklarita Internacia Jaro de Paco kaj Konfido. En tiu ĉi jaro ni celas antaŭenigi la kulturon de paco per, interalie, politika dialogo, reciproka kompreniĝo kaj, plej grave, konkreta kunlaboro. Paco estas kerna valoro, kune kun homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo, por la plua prospero, eĉ por la pluvivo, de nia planedo.

La ĉi-jara temo de la Tago de Paco, "Resaniĝi pli bone por egala kaj daŭripova mondo", montras la gravecon de konfido konstruata per agoj kaj ne per nuraj vortoj. Saĝaj decidoj kaj forta solidareco fronte al la krizo de KOVIM-19 konstruos konfidon en la internacia komunumo, kaj antaŭenigos la pacon.

Lundo, Septembro 13, 2021 - 14:12


Okaze de la 700-jariĝo de la morto (la 14an de septembro 1321) de Dante Alighieri (n. 1265) dum la tuta septembro la Libroservo de UEA ofertas lian ĉefverkon La Dia komedio kun sesona rabato sendepende de la mendata kvanto:
https://katalogo.uea.org/?inf=1641

Dimanĉo, Septembro 12, 2021 - 13:39


La Redakcio
Aperis la dudek unua numero de La Kolombo de Paco. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Vendredo, Septembro 10, 2021 - 13:16

La UEA-Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) daŭrigas la kampanjon por Esperanto en Eŭropa Unio: kadre de la nuna eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo" UEA/EEU alvokas esperantistojn apogi civitanajn proponojn, kiuj pledas por Esperanto en EU.

La UEA/EEU-kampanjo celas antaŭenigi nian lingvon en EU per grandnombra apogo de por-esperantaj proponoj. Tio ebligos al UEA, EEU kaj landaj asocioj en dua fazo de la kampanjo kontakti deputitojn de la Eŭropa Parlamento kaj de naciaj parlamentoj, reprezentantojn de la EU-Komisiono kaj de naciaj registaroj, samkiel la eŭropunian gazetaron, kaj atentigi ilin pri niaj proponoj, ekspliki al ili niajn argumentojn kaj tiamaniere plividebligi Esperanton en eŭropuniaj politikaj kaj publikaj cirkloj.

Sabato, Augusto 28, 2021 - 07:38


La Redakcio
Aperis la dudeka numero de La Kolombo de Paco. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Dimanĉo, Augusto 22, 2021 - 05:53


La Redakcio
Aperis la dek naŭa numero de La Kolombo de Paco. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Dimanĉo, Augusto 15, 2021 - 07:45


La Redakcio
Aperis la dek oka numero de La Kolombo de Paco. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Ĵaŭdo, Augusto 12, 2021 - 19:08


UEA kore invitas ĉiujn partopreni la virtualan simpozion de ILEI “Esperanto en universitataj medioj - nuntempo kaj estonteco” (http://ilei.info/konferenco/2021/Simpozia-programo-2021-08-03.pdf)

La simpozio okazos per Zoom la 12-an (09h00 - 19h00 UTC) kaj 13-an (12h00 - 18h00 UTC) de aŭgusto enkadre de ILEI-kongreso VEKI-2. Deko da profesoroj kaj fakuloj el universitatoj de Afriko, Eŭropo, Azio kaj Ameriko prelegos kaj diskutos pri diversaj aspektoj de Esperanto kaj interlingvisiko en universitatoj kaj pri perspektivoj de virtuala Esperanto-universitato. Okazos podiaj diskutoj por pliprofundigo de la traktataj demandoj.

Mardo, Augusto 10, 2021 - 18:57

La 19-an de aŭgusto 1936 estis murdita la hispana verkisto Federico García Lorca (n. 1898). Okaze de la 85-jariĝo de lia morto dum la tuta monato ni ofertas lian Ciganan romancaron, kiu ĉi-jare festas sian 50-jariĝon, kun triona rabato sendepende de la mendita kvanto.
https://katalogo.uea.org/?inf=3166

Paĝoj