Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022. Gazetara Komuniko 1041

Laŭ lastatempa pritakso de Unuiĝintaj Nacioj, la nombro de rifuĝintoj kaj dislokitaj personoj en la mondo nun superas 100 milionojn. Tio estas pli ol iam ajn antaŭe. Ili troviĝas en ĉiuj mondopartoj – ekzemple en Eritreo kaj Etiopio, en Jemeno kaj Sirio, en Mianmaro, en Kolombio, en Ukrainio kaj en ties najbaraj landoj. Oni fuĝas pro persekutoj (raso, religio, nacieco, socia identeco), militoj kaj naturaj katastrofoj. Oni ofte fuĝas sen mono, sen nutraĵoj, kaj al lokoj sen sanaj servoj, sen edukado, sen konata lingvo. Tiuj elradikigoj ne nur kaŭzas nuntempajn personajn katastrofojn, sed montras al akumuliĝantaj estontaj problemoj.

Universala Esperanto-Asocio, kiel tutmonda neregistara organizo, memorigas, ke sekureco estas fundamenta homa rajto, kaj ke rifuĝintoj estas inter la plej vundeblaj homoj tiurilate. La Konvencio pri Rifuĝintoj, de 1951, konfirmas la bazajn rajtojn al laboro, loĝado, edukado, asistado, aliro al dokumentoj kaj al justeco. Sed eĉ en plej bonaj cirkonstancoj la nombro de rifuĝintoj tra la mondo superas la kapablon de la ŝtatoj (kiuj ofte mem kulpas pro la problemo) prizorgi ilin kaj garantii iliajn rajtojn. Inter la pluraj malfacilaĵoj por plene aliri tiujn rajtojn, estas lingvaj baroj.

Kiel parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto, membroj de UEA estas aparte konsciaj pri esencaj lingvaj rajtoj. Lingva subteno gravas, se oni volas trakti rifuĝintojn juste kaj digne. Rifuĝintoj bezonas aliri informojn en lingvoj kiujn ili komprenas. Ili ankaŭ bezonas helpon por instruiĝi pri lingvoj kaj ĉiutaga vivo. Krom instrui rifuĝintojn, necesas klerigi ŝtatajn funkciulojn, sekurecajn fortojn kaj helpantojn de neregistaraj organizoj – kaj precipe aŭskulti la voĉojn de rifuĝintoj pere de ties lingvoj. Iliaj infanoj rajtas al plenaj edukaj servoj en lingvoj kiujn ili komprenas.

UEA alvokas al ĉiuj – al Unuiĝintaj Nacioj, al registaroj, al civila socio kaj civilaj institucioj – ke ili kunlaboru por forigi la kaŭzojn de rifuĝo, kaj ke ili donu sian helpon, malfermu siajn limojn, kaj liveru servojn al rifuĝintoj ĉie. Kaj ĉefe nia Asocio alvokas al la internacia komunumo ke ĝi kune kaj solidare traktu la problemon, kaj per paca kaj humana kunlaboro forigu ĝiajn kaŭzojn.

El la Gazetaraj Komunikoj