Verku por la revuo Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon. Gazetara Komuniko 1039

Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, MONATO kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson. Se vi verkas artikolon por Monato enkadre de la konkurso, kaj via artikolo estas akceptita, vi gajnos 4-monatan bitan abonon de la revuo Monato, kaj senpagan membriĝon al TEJO dum unu jaro se vi loĝas en unu el la koncernaj landoj*. Monato estas ĉiumonata magazino fondita en 1979 de Stefan Maul kaj raportas pri nuntempaĵoj el ĉirkaŭ la mondo. Ĝi estas presata en Belgio kaj havas legantojn en 65 landoj. Monato estas ekzemplo de civitana ĵurnalismo, ĉar por ĝi raportas nur korespondantoj el la lando mem, kiuj do bone konas la lokan situacion.

La sugestitaj temoj por kontribuoj estas:

• Malfacilas esti najbaro de potenca (granda) lando.
• Ĵurnalismo kaj libero en via lando.
• Aktivismo pri indiĝenaj, homaj, aŭ lingvaj rajtoj en via lando.

Oni specife bonvenigas kontribuojn pri ĉi tiuj temoj, sed se vi volas verki pri io alia, nepre sendu mesaĝon al nova_talento@monato.be, demandante, ĉu via ideo povas taŭgi.

ATENTU, ke Esperanto-movado ne estas inter la temoj. MONATO estas revuo en Esperanto, ne pri Esperanto.

* Trovu la liston de la landoj kaj legu la gvidliniojn ĉe http://tejo.org/konkursomonato. La limdato por kontribuoj estas la 12-a de junio.

El la Gazetaraj Komunikoj