Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj. Gazetara Komuniko 1037

Kulturo ĉirkaŭvolvas nin kaj estas parto de nia identeco. Ĝi influas kion ni pensas pri ni mem kaj pri aliaj. Kuturo helpas nin kompreni la mondon kaj decidi kiel agi. Verdire, lingvoj kaj kulturoj peras ĉiujn homajn spertojn. Tiel, interkultura dialogo nepre necesas, por konstrui pacon kaj signifoplenan evoluigon.

Ni memoru la Universalan Deklaracion de Unesko pri Kultura Diverseco (disponebla ankaŭ en Esperanto): “En niaj ĉiam pli diversaj socioj, esencas garantii harmonian interagadon inter homoj kaj grupoj kun pluraj, variaj kaj dinamismaj kulturaj identecoj, kiel ankaŭ ilian pretecon kune vivi. Politikoj, kiuj celas la inkluzivon kaj partoprenon de ĉiuj civitanoj, estas garantiiloj de socia kohero, kaj de la vigleco de civila socio kaj de paco.”

Kvankam la plejmulto de konfliktoj de la mondo enhavas kulturan dimension, ĉiuj kulturoj ankaŭ enhavas konceptojn pri interkompreniĝo kaj dialogo. Kultura diverseco kaj dialogo povas antaŭenigi homajn rajtojn kaj fundamentajn liberecojn, kaj proponi pli konscian, intelektan, emocian, moralan kaj spiritan vivon.

Kiel deponejoj kaj portantoj de kulturoj, lingvoj bezonas pli fortan subtenon de registaroj kaj internaciaj organizoj – precipe rilate al novigaj uzoj de amaskumunikiloj kaj komunikaj teknologioj, inkluzive de starigo de publikaj spacoj por utiligado, instruado kaj disvastigo de lingvoj.

Multlingvismo estas vojo por protekti kaj konservi la diversecon de lingvoj kaj kulturoj, kaj antaŭenigi komprenemon. La popoloj de la mondo rajtas plene uzi siajn proprajn lingvojn, kaj havi ankaŭ je sia dispono ilojn por facile moviĝi inter lingvoj, inkluzive de la internacia lingvo Esperanto.

Kultura kaj lingva diverseco de la mondo aparte abundas inter indiĝenaj popoloj, kaj tiuj kulturoj kaj lingvoj estas la plej endanĝerigataj. La jaro 2022 estas la unua de la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj. Tiu estos la ĉeftemo de la Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto en Montrealo, Kanado.

Per la internacia lingvo Esperanto, kreita por antaŭenigi pacon kaj plene internacian kaj senpartian interkomunikadon, la parolantoj de Esperanto subtenas interkulturan kompreniĝon kaj dialogon. Per Esperanto la parolantoj de tiu internacia lingvo plifaciligas rilatojn inter homoj de la tuta mondo kaj kreskigas senton de solidaro kaj estimo inter popoloj.

El la Gazetaraj Komunikoj