• Pascal Dubourg Glatigny Javier Alcalde, José Salguero. Antaŭ unu jarcento. La granda milito kaj Esperanto. Parizo: SAT-EFK, 2018. 375 p., il.
Prezo ĉe UEA: 15,60 €
Historio ne estas fako nur por fakuloj, historio apartenas al ĉiuj. En la lastaj jaroj aperis nova scienca branĉo nomata publika historio, kiu ĝuste okupiĝas pri la rilato inter historiistoj kaj ilia publiko, tio estas pri la ligo inter historio kaj memoro. La celo de historio ne kuŝas nur en la prilumado de pasintaj faktoj. Ankaŭ la kolektado kaj pristudado de homa, subjektiva percepto de faktoj, travivaĵoj kaj aliaj eventoj apartenas al ĝiaj celoj. Kaj tiu percepto evoluas laŭ la tempo, tiel ke hodiaŭaj homoj ne interpretas la pasintajn faktojn ekzakte same kiel la tiutempaj travivintoj.
|
• Fernando Pita Cherpillod, André. 2009. La gramatika karaktero de la esperantaj radikoj/ Le caractère grammatical des racines de l’Espéranto. La Blanchetière: eldono de la aŭtoro. 36 p.
Prezo ĉe UEA: € 3,90
Respegulante la “facilecon” de Esperanto, de multaj jaroj abundas instruiloj, kiuj celas nur lernantojn de bazaj kursoj. Por kelkaj, tio eĉ fariĝis kvazaŭ devizo, ĉar onidire “facila lingvo ja postulas malgrandan lernolibron”. Aliaj eĉ diras, ke tia devas esti, ĉar lernado de Esperanto estas afero pli intuicia ol racia, ĉar tiel estas nia lingva sistemo. Tia abundo ne estas problemo en si mem, ĉar estas necese konstante renovigi tiujn lernmaterialojn; tamen, kiam oni konsideras la nombron de materialoj por post-bazaj kursanoj, estas bedaŭrinde konstati ke la situacio tute inversiĝas: oni povas ja kalkuli ne pli ol 10 titolojn verkitajn celante precize tiun publikon, kaj tio estas vera funelo de elektebloj, ĉu por instruistoj, ĉu por (mem)lernantoj.
|
• Valentin Melnikov Potts, Bertram. Ni vagu kune.
Chapecó: Fonto, 2009. 108 p.
Prezo ĉe UEA: € 16,50
Bertram Potts (1895-1994), novzelandano naskiĝinta en Anglio, iam vere famis kiel poeto, sed nun bedaŭrinde estas iom forgesita. Interrete troveblas aserto, ke li aktivis en la skolta movado (eĉ ekzistas lia foto en skolta uniformo, kvankam sen iaj klarigoj) – do ne mirindas, ke li verkis ĉefe por infanoj. Lia poemaro Ni vagu kune, kun la subtitolo Ĝardeno de porinfana poezio, aperis en Brazilo ĉe “Fonto” en 2009.
|
• Fernando Pita Moinhos, Suso. Laminarioj.
Partizánske: Espero, 2016.
Prezo ĉe UEA: € 7,50
La tuta verkaro de Suso Moinhos estas larĝe disvastigita per interretaj paĝoj, blogoj, filmitaj artaj prezentadoj ktp., sed tiu ĉi recenzo temos nur pri lia (ankoraŭa) poemaro, la nura libroforme aperinta: Laminarioj.
|
• Nikola Rašić
Velimir Piškorec kunlabore kun
Sanja Janković: Tomo Maretić en interkruciĝo de filologio kaj lingvopolitiko. Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj, Zagreb 2015, 118 p. ISBN 978-953-8110-00-9.
Prezo ĉe UEA: € 11,10
Mendi en la katalogo de UEA
Velimir Piškorec uz suradnju Sanje Janković: Tomo Maretić na raskrižju filologije i jezične politike. Udruga zagrebačkih esperantista, Zagreb 2015, 116 p. ISBN 978-953-55418-9-9.
Prezo ĉe UEA: € 11,10
Mendi en la katalogo de UEA
Tomislav (Tomo) Maretić estas elstara kroata lingvisto [1] kiu en decembro 1891 prezentis sian prelegon „Pensoj pri artefarita mondlingvo“ en la solena sesio de la Jugoslava [2] Akademio de Sciencoj kaj Artoj [3]. Jaron poste, en 1892, la prelego aperis kiel aparta kajero de la Akademio, la plej eminenta scienca eldonejo ĉe la sudaj slavoj. Gravas do kaj la elstara lekcianto kaj la prestiĝa forumo, sed ankaŭ la tempo kaj cirkonstancoj de la evento mem.
|
• Anna Striganova Recenzo por la spektaklo El la vivo de insektoj de la ensemblo DOMA (DOcela MAlé) de Svitavy, montrita la 25-an de julio dum la UK en Seulo. Aŭtoroj: Karel kaj Josef Čapek; sceneja adapto: Radmila Oblouková; tradukisto: Miroslav Malovec; reĝisoro: Radmila Oblouková
Kiam post la spektaklo mi forlasis la salonon, min kovris granda hela maltrankvilo, kiu vokis min iomete pa-
roli kun iu. Mi serĉis iun ridetantan inter la homoj, same ridetantan, kiel mi. Sed la plejparto de la kongresanoj ŝajnis tro pensemaj.
|
• Sven Ziegler Prof. D-ro Ivo Lapenna: Elektitaj tekstoj pri Internacia Juro. Dokumenta Esperanto-Centro, Đurđevac (Kroatio), kunlabore kun Fondaĵo Ivo Lapenna, Kopenhago (Danio). 2017. 364 p.
Prezo ĉe UEA: € 30,00
En 2001 aperis Eseoj memore al Ivo Lapenna kun multaj kontribuaĵoj, kiuj bone prilumas la vivoverkon de Lapenna, eĉ se oni limigas sin al lia aktiveco en Esperanto kaj en la Esperanto-Movado.
|
• Ulrich Lins Josef Ŝemer (1950–2012). Koro de la israela Esperanto-movado amata tra la mondo. Red. Amri Wandel. Dua eldono. Tel-Aviv: ELI, 2016. 411p.
Prezo ĉe UEA: € 18,00
Kiu regule partoprenis la Universalajn Kongresojn inter 1976 kaj 2010, devus memori Josef (Josi) Ŝemer, eĉ se li/ŝi ne parolis kun li. Nome, jam pro sia altkreska staturo li altiris la atenton. Ankaŭ ne eblis ignori lian ĉiam serenan, iom petoleman kondutmanieron. Kelkaj privilegiitoj aparte lin memoras pro lia konigo de juda humuro.
|
• Christoph Klawe
Ed Borsboom: Kie miozotas memor’. IEI, Hago (Nederlando), 2017. 165 p.
Prezo ĉe UEA: € 9,00
Aperis en poŝlibra formato nova verko eldonita de Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago: Kie miozotas memor’ fare de Ed Borsboom, la nun emerita multjara direktoro de IEI kaj fama fakulo pri Esperanta literaturo.
|
• Valentin Melnikov
Sten Johansson. El ombro de l’ tempo. Mondial, Novjorko, 2017, 196 p. ISBN 9781595693419.
Prezo ĉe UEA: € 17,10
Mi jam recenzis du romanojn de Sten Johansson, legis multajn liajn verkojn. Do ankaŭ la romanon “El ombro de l’ tempo” mi elektis konscie, atendante vere indan verkon. Mi ne eraris...
|