Recenzoj

Tiuj, kiuj deziras recenzi por la revuo Esperanto, estas invitataj kontakti la redakcion ĉe revuo.esperanto@gmail.com aŭ pere de la poŝtadreso, indikita en la kolofono.
Tiuj, kiuj ricevis varon por recenzo, estas petataj sendi la recenzon aŭ kontakti la redakcion. Varojn ricevitajn kaj nerecenzitajn oni fakturos al la ricevinto.

Valentin Melnikov
Tamošiūnienė, Inita; Koro sur man­plato; poemoj; 25 p. (nenu­me­ritaj); [Vilnius]; Juneco; 1981. (Mi­meo)

Tamošiūnienė, Inita; Versaĵoj sen da­toj; poemoj; 80 p.; Kaunas; 2005; Ry­to varpas. Prezo ĉe UEA: € 6,00.

Okaze de la brile organizita 90-a UK, en Litovio estis eldonitaj kelkdek libroj, inter ili ankaŭ poemaroj – kiuj plejparte tamen restis nerimarkitaj de nia legantaro. Unu tian poemaron – Apud Balta Maro de Emilija Rapka – mi recenzis en novembro 2017, nun ni rigardu la alian – Versaĵoj sen da­toj de Inita Tamošiūnienė.

Nikola Rašić
Zinko. David van Reybrouck. Trad. Piet Buijnsters. Hago: Internacia Es­­peranto-Instituto, 2017 (reviziita el­dono). 55p. 20cm.
Prezo ĉe UEA: € 7,50

La iama “lando” Neŭtrala Mo­resneto (ĉefurbo: Kelmis) estas jam ko­nata en la Esperanto-historio, kvan­kam nesufiĉe. Temas pri teritorio de 3,5 km2 inter Belgio kaj Germanio, kun kontakta punkto ankaŭ kun Ne­derlando (iam la sola kvarlanda land­limo), kiu restis nedividebla dum la pactraktadoj en Vieno, post la Na­poleonaj militoj en 1816. Ĝi ek­zis­tis ĝis 1920, do entute 104 jarojn.

Said Baluĉi
La nigra fiŝeto. Samad Behrangi. Trad. el la persa Monireh Fahmi. El­donejo Behjat, 2018. 77p. 22cm. Ko­lorilus. Prezo: €12,00.

Jen ŝatata infanlibro de mia ge­ne­racio, ankaŭ de mi mem, tamen ne tiom infana libro!
La irana kulturo ne permesas tro rektan, konkretan kaj klaran ko­mu­nikon, do oni enŝteligas metafore, ale­gorie, ambigue aŭ amfibologie siajn opiniojn en ĉion ajn; en literaturaĵojn, artaĵojn, vivstilaĵojn ktp.

Valentin Melnikov
Belarta rikolto 2017. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Div. Mondial: Nov-Jorko, 2017. 152 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 9,90 €

Jam la kvinan fojon aperas la al­manako “Belarta rikolto”, enhavanta ĉi­­ujn verkojn premiitajn en Belartaj Kon­­­kursoj de Universala Esperanto-As­o­cio en la indikita jaro. Mi recenzis ĉi­ujn pli fruajn volumojn por diversaj revu­oj kaj retejoj (ĉiujn recenzojn eblas trovi en la librokatalogo de UEA), kaj kun ĉiam plia intereso atendas la sekvan kajeron.

Nicola Minnaja
15 diversaj aŭtoroj. Ĉefred. Christer Oscar Kiselman. Aliroj al Esperanto. Eseoj. Kava-Pech. Dobřichovice, 2018. 229 p. Prezo ĉe UEA: 16,20 €

La ĉeĥa eldonejo Kava-Pech per no­va libro celas konduki la legantojn en la mondon de Esperanto (kelkaj ĝin nomas Esperantio). Tio estas ambicia ce­­lo, al kiu gvidas 15 akompanantoj, elek­-
­titaj de la ĉefredaktoro (Christer Os­car Kiselman) kaj de du redaktoroj (Re­­na­to Corsetti kaj Probal Dasgupta). La unua ideo pri la libro naskiĝis en la ja­ro 2015, kiam la Akademion de Esperan­to pre­zidis Kiselman. La verkado de la 15 ĉa­­pitroj (averaĝe longaj po 15 paĝojn) daŭ­ris 35 monatojn.

Valentin Melnikov
Nikolao Ĥoĥlov: Verda rido. Kabaredo.
Grafokom, Đurđevac, 2010, 35 p.
Prezo ĉe UEA: € 4,20

Ĉiuj literaturŝatantoj certe ko­nas la nomon Nikolao Ĥoĥlov (ofte oni skribas lian familinomon sen supe­r­signoj, sed laŭ la ruslingva prononco supersignoj necesas). Samaĝulo de Baghy kaj Kalocsay, arda aktivulo de Esperanto, li estis ruso kaj plejparton de la vivo vivis en Moskvo – sed la krea periodo de lia vivo, 1918-1928, pasis en Jugoslavio/Kroatio.

Valentin Melnikov
Emilija Rapka: Apud Balta Maro. Vilnius, 2005, 55 p. ISBN 9955539275.
Prezo ĉe UEA: € 4,50

Ĉi tiun libreton mi elektis ĉefe pro scivolemo. La ĉioscia retejo de Sten Johansson “Originala Litera­turo Espe­ranta” listigas ĝin, sed do­nas neniajn informojn pri ĝi, nek pri la aŭtorino Emilija Rapka (la ve­ra familinomo Rapkevičiūtė tro malfa­cilas por neli­tovoj).

Fernando Pita
Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Es­peranto-kulturo. Div. Red. Michela Li­pari kaj Humphrey Tonkin.
UEA: Rotterdam, 2012. 143 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 9,00 €

Oni povas sendube aserti, ke ĉiu esperantisto, kiu kutime legas Espe­rantajn gazetojn kaj revuojn, kaj iel ajn sekvas la novaĵojn de la Esperanta kulturo, scias pri la famaj Belartaj Kon­kursoj de UEA. Okazantaj ekde 1950, la Belartaj Konkursoj iom post iom fa­riĝis bunta montrilo de la plej gravaj produktoj de niaj artistoj, des pli, ke la premiitaj verkoj estas publikigataj, fa­re de UEA mem, en specialaj libroj, ki­uj disvastigas nian “belartan rikol­ton”. La graveco de la Konkursoj eten­diĝis eĉ al artoj, en kiuj Esperanto po­vus havi nenian rolon; ekzemple: dum la jaroj 1976-95 estis eĉ premio pri Fo­to­grafio!

Xavier Alcalde

Lins, Ulrich. La danĝera lingvo .
Rotterdam: UEA, 2016. 375+24 p.
Prezo ĉe UEA: € 18,00

Kiom da fojoj oni demandis nin kial Esperanto ne atingis la finan ven­kon? Ulrich Lins majstre rakontas grandan parton de tial kaj tiel. Neniam ni forgesu la amasan persekutadon
pro politikaj-ideologiaj motivoj sufe­ritan de la esperantistoj. Ne eblas scii ki­el evoluintus la movado sen ĝi. Kro­­me, ĝi montras kiom serioze la kon­traŭ­u­loj traktis la potencialon de Es­peranto. Tamen, transvivante la te­ru­ran epokon la zamenhofa lingvo ja ven­kis la to­talismojn.

Antonio Valén
Giuseppe Ungaretti. Vivo de Ho­mo. Ĉiuj poemoj.
El la itala tra­du­kis Nicolino Ros­si. Milano, Itala Es­peranto-Federacio, 2016. 326 p.
Prezo ĉe UEA: € 26,70

Mendi en la katalogo de UEA
Ĉi tiu libro estas la esperantigo de Vita d’un uomo, t.e. de la plena poemaro de Ungaretti. La nura fakto traduki ĉi giganton estas ne malgranda defio. La tradukinto, Nicolino Rossi, estas ko­na­ta en Esperantujo pro sia poemaro Sur la vivopado (1980) kaj ankaŭ pro siaj premiiĝoj en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj siaj multaj kontribuoj al diversaj E-revuoj. Li ankaŭ amase espe­rantigis, i.a. el Leopardi kaj Pascoli, kaj pluse italigis La amo kaj la amebo de Baldur Ragnarsson.

Paĝoj