Sex, drugs*... kaj alio... sen Rock-n-roll...

Valentin Melnikov

Sten Johansson. El ombro de l’ tempo. Mondial, Novjorko, 2017, 196 p. ISBN 9781595693419.
Prezo ĉe UEA: € 17,10

Mendi en la katalogo de UEA
Mi jam recenzis du romanojn de Sten Johansson, legis multajn liajn ver­kojn. Do ankaŭ la romanon “El om­b­ro de l’ tempo” mi elektis konscie, atendante vere indan verkon. Mi ne eraris...
La nova libro estas psikologia ro­mano, en kiu la aŭtoro daŭrigas kaj evolu­igas la temojn traktitajn en “Marina” (2013) kaj pli frue en “Dis!” (2001). Se al vi plaĉis tiuj du pli fruaj romanoj, do plaĉos ankaŭ la nuna.
La intrigo kaptas tuj ekde la unua paĝo. Verkisto renkontiĝas kun legan­toj, en la urbo kie li loĝis junaĝe. Estas menciataj tri librotitoloj – tiuj estas krim­­romanoj de Johansson mem; ankaŭ iuj detaloj el tiuj libroj menciiĝas pretere. Do, ĉu aŭtobiografiaĵo? Tamen temas ne pri “mi”, sed pri “li”, kaj la titolpaĝo klare avertas: “La personoj, agoj kaj okazaĵoj en ĉi tiu romano estas fikciaj. La lokoj, medioj kaj vivdefioj estas realaj.” Do oni pensu laŭvole, sed minimume estu certa: la aŭtoro scias, pri kio li skribas.
Virino venas por ricevi aŭtografon, prezentas sin, kaj post mallonga di­alogo evidentiĝas, ke ŝi estas filino de la aŭtoro, Johanna, kiun li ne vidis dum pli ol tridek jaroj...
La kortuŝita protagonisto, nomata Roger, ekverkas novan romanon – sen­plane, laŭ hazardaj rememoroj, kaj ŝajne jen ĝuste tiun ĉi romanon ni legas. La eventoj ne estas kontinuaj, okazas saltoj tien-reen tra la tempo, kaj tio ne estas markita kiel en “Mari­na” – iom neoportune, sed alkutimiĝi eblas. Alternas la priskribo de la nuno: Roger verkas en diversaj lokoj, ĉefe dum vojaĝoj – kaj liaj rememoroj. Pri lia junaĝa politika aktivado, pri unuaj amrilatoj kaj cetero... Estas interese observi, kio logis kaj kio maltrankviligis svedajn gejunulojn en la 1970-aj jaroj. Bedaŭrinde, eĉ nestultaj tiam estis tro influitaj de propagando (kvankam ili mem fervorege asertis, ke propagando regas nur en socialismaj landoj): jen junulino tutserioze kaj arde eksklamaciis: “Ĉu vi imagas, kio okazos, se Sovetunio okupos Svedion?” Pasis pli ol 40 jaroj... sed ankaŭ nun multaj en Svedio plu timas propran ombron kaj kredas, ke Rusio planas ilin ataki...
La pensoj kaj travivaĵoj de la protagonisto kelkloke mirinde similas al la miaj kaj do perfekte kompreneblas. Se junaĝe oni povus antaŭvidi!... Se maturaĝe oni povus korekti la pa­sinton!... Kiel reglui rompitajn rilatojn kun parencoj?... Kiel viro klarigu al amata virino, kion ŝi signifas por li kaj kion li volus – se “Ŝi misinterpretis lin, kredis vidi siajn proprajn atendojn kaj bezonojn en lia agado. Kaj tamen ŝi neniam klare eksplicis, kion ŝi mem deziras”...
Nenia mildigo aŭ plibeligo. Pluraj scenoj povas eble ŝoki tro prudajn legantojn... sed ŝajne tiaj ne plu ekzistas, almenaŭ en Eŭropo? Bonstato sen fir­maj “pens-ankroj” instigas junularon al serĉado de riskaj plezuroj: neseriozaj seksrilatoj, drog-konsumado... Norma­la familio ne plu estas valoro kaj mo­delo – do ĉu post kelkdek jaroj tio re­zultigos pereon de la eŭropa civilizo, samkiel okazis pri la antikva Romio? Iom da koncernaj meditoj aperas sur p.163, tamen plejparte la leganto pensu mem...
Sten Johansson (kaj lia prota­go­ni­sto Roger Karlsson) verkis plu­rajn krimromanojn, kaj ankaŭ en tiu ĉi tro­­ve­blas kelkaj detektiveskaj enigmoj. Nu, pri la strangetaj faktoj kaj cirkon­stancoj ekde p.41-42 mi tuj ek­havis hi­po­tezon, firmiĝintan ĉe p.120 kaj 155 – sed la aŭtoro nenion klarigas, eble opi­niante tion negrava, ĉar simi­laĵo jam estis traktita en “Marina”. El tute kre­dinda rakonto ekde p.88 alia enigmo aperas ĉe p.120 kaj klariĝas – eĉ se tute nekredeble – ĉe p.132 kaj sek­vaj. La vivo estas pli varia ol niaj imagoj pri ĝi...
Roger fine fiaskas pri sia mem­biografia romano kaj revenas al kutima verkado de detektivaĵoj. La librofino estas “malfermita” kiel laŭmodas nun, tamen sur lastaj paĝoj aperas tute ne­atendita “happy end”** aŭ almenaŭ espero pri tio.
Samkiel en pli fruaj libroj, la ling­vaĵo de Sten Johansson fluas libere kaj vere ĝuindas. Li tute konvinke imitas fuŝetan parolon de enmigrinto (pp.102, 141, 159, 162, 164), de bebo (p.106-107) ks. “Disviva rilato” (p.20), ankaŭ “disloĝantino” (p.88); “kristema” (p.24);
“li ne renkontis [ŝin] de eterno” (p.35), “tio estis antaŭ eterno” (p.187)... Interese, ĉu la rusa vorto “daĉo” (p.47) jam iĝis komuna kaj komprenebla por ĉiuj? Eble jes, ĉar menciita en 5 diver­saj vortaroj. La prefikso “fek-” aperas plur­loke kaj jam perceptiĝas tute na­ture. Trafaj spritaj komparoj: “gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa” (p.58);
“diskuti kun Annika similas provon marĉandi pri la prezoj en ŝtata alkohol­vendejo” (p.84); “la kranio sentiĝas kiel sekigmaŝino” (p.118); “liaj pensoj neeviteble revenadis al ŝi, kiel la lango al difektita dento” (p.161). La glosoj libro­fine por mi superfluas, tamen povas utili al malpli sperta leganto. Kvankam eĉ komencanto (se sagaca) facile kon­jektos, ke “telefon-zombio” estas pied­iranto plene profundiĝinta en sian poŝtelefonon...

* Seksumado, drogoj
** Feliĉa fino

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la septembra numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.