Recenzo de Kie miozotas memor’ fare de Ed Borsboom
• Christoph Klawe
Ed Borsboom: Kie miozotas memor’. IEI, Hago (Nederlando), 2017. 165 p.
Prezo ĉe UEA: € 9,00
Mendi en la katalogo de UEA
Aperis en poŝlibra formato nova verko eldonita de Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago: Kie miozotas memor’ fare de Ed Borsboom, la nun emerita multjara direktoro de IEI kaj fama fakulo pri Esperanta literaturo. Fakte temas pri kolekto de elstaraj artikoloj, kiujn Ed Borsboom verkis por diversaj Esperanto-gazetoj iam inter 1974 kaj 2016.
La libreto enhavas sekve 31 ĉapitrojn, kiuj prezentas en alfabeta ordo sur po tri-ses paĝoj eminentajn verkistojn kaj aktivulojn el la historio de Esperanto, kaj jam mortajn kaj ankoraŭ vivantajn.
Interesa estas la ideo enplekti en la vivdatojn, kiuj troviĝas sub la titoloj de la ĉapitroj, post la nomoj de la priskribitoj, meze inter la naskiĝ- kaj mortodato kiel kvazaŭ ĉefan kroman daton en la vivo de esperantisto la konatan jaron de ties esperantistiĝo.
Oni do lernas ion pri konataj eminentuloj de la movado kiel Edmond Privat, Andreo Cseh kaj Kolomano Kalocsay, sed ankaŭ pri eventuale por multaj iomete malpli konataj elstaraj samideanoj kiel ekzemple Berci Darazs, Leendert Deij aŭ Wim Derks, por nomi nur kelkajn.
Kio kaptas la atenton dum la legado de tiu alloga libreto, estas la speciala stilo de la tekstoj, kiuj preskaŭ kreas memstaran ĝenron: filologian miniaturon, kiu kaj sprite kaj precize kombinas informojn pri la aŭtoroj, iliaj gravaj verkoj aŭ aktivulaj sukcesoj kaj fascinajn epizodojn, kiujn Ed Borsboom mem travivis serĉante, intervjuante aŭ renkontante la priskribitojn.
Oni ricevas bonan impreson pri la efiko de la firma kaj inspira konvinko de Ed Borsboom, ke indas vere, persone, vidi kaj renkonti la samideanojn.
Resume Kie miozotas memor’ tre bone taŭgas kiel mallonga enkonduko en la Esperantan literaturon en la spegulo de la personeco kaj vivo de ĝiaj verkistoj. Ege indas la legaĵo!
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la decembra numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.