Interesa verko por klera esperantisto

Doron Modan
Hillel la saĝulo. Lia vivo. Lia Instruo. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2005. 35p. 21cm. ISBN 2906134678.
Prezo: € 4,50

Mendi en la katalogo de UEA

La esperantistoj konas la nomon Hillel pro la Zamenhofa projekto Hilelismo, kiu poste evoluis en Homaranismon (Hilelismo estas ponto inter la judoj, dum Homaranismo estas ponto inter la homoj). Tiu ĉi modesta, sed tre erudicia kajero estas grava elpaŝo, ĉar por Zamenhof la afero Esperanta estis nur parto de la ideo pri unuiĝo de la homaro.
Laŭ la Talmudo, iam venis ne-judo al Hillel la saĝulo, por ke ĉi-lasta konvertu lin, kondiĉe se Hillel instruos al li la tutan Leĝon, dum li staros sur unu piedo. Hillel diris al li: „Kio estas malagrabla al vi, tion ne faru al via proksimulo. Jen la tuta Leĝo”. La rakonteto resumas tiun instruon de Hillel, kiu penetris la Hilelismon, sed la kajero ofertas pli larĝan horizonton (fojfoje iom for de la temo): legeblas pli ĝenerale pri la doktrino de Hillel, klarigoj pri niaj fontoj pri Hillel, detaligo pri la Babilona medio de Hillel, eĉ komparo inter Hillel kaj Jesuo, kiuj eble konis unu la alian. Krome pri la posteularo de Hillel, kaj pri la Zamenhofa Hilelismo, verko ne tre konata, kies sola postrestinta originala ekzemplero troviĝas nun en la Nacia Biblioteko en Jerusalemo.
La klera esperantisto certe trovos la verkon interesa. Al la ĝenerala eleganteco de la teksto (kvankam ne de la ekstera aspekto) kontribuas la fakto, ke ĉiujn hebreajn vortojn akompanas ne nur Esperanta traduko, sed preciza fonetika-semida transskribo.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2006. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.