Elstara literatura evento de 2006

Baldur Ragnarsson
Kantoj de Anteo.
Mao Zifu. Novjorko: Mondial, 2006. 259p. 22cm. ISBN 1595690441.
Prezo: € 17,10

Mendi en la katalogo de UEA

Du literaturaj eventoj elstaras en la historio de Esperanto en la jaro 2006: la traduko de Humphrey Tonkin de La Vintra Fabelo de Shakespeare (kiu sekvis lian tradukon de La Vivo de Henriko Kvina antaŭ tri jaroj) kaj originala poemaro de ĉina poeto, Mao Zifu, Kantoj de Anteo. Pri ĉi tiu dua evento mi havas la honoron diri kelkajn vortojn.
Mao Zifu naskiĝis en 1963, studis matematikon en universitato en la Hunan-provinco kaj komencis instrui en mezgrada lernejo en 1984. En marto 1985 li paraliziĝis pro trafik-akcidento kaj estas ligita al rulseĝo ĉiam poste. En la sekva jaro li eklernis Esperanton, kion li rigardas providenca. La skizo, kiun la poeto donas pri sia vivo en la libro, estas kortuŝa en sia mallongeco. Nudaj substantivoj: Destino. Fatalo. Rezignacio. Providenco. Scivolemo, diras multon pri liaj sintenoj al siaj vivstatoj kaj okazoj. Plej rivela estas jena komento: Verkisto/ versisto. Tempopasigo. „Tempopasigo“ – certe jes, sed ne nur tio, ĉar samtempe la poeto, ŝtupon post ŝtupo, konstruis eksterordinaran verkon anime terapian por si mem, sed ankaŭ arte evoluigan por la kultura stato de nia literaturo. Sur la tereno de poezio mi ne konas ion kelkiome kompareblan laŭ persona sinprezento kaj temara amplekso, krom eventuale la Eroj de Marjorie Boulton, teknike tamen kontraste malsimilan al la Kantoj. Boulton estas dediĉita al la tradiciaj rimedoj de piedversado kaj rimoj, Mao Zifu uzas plejparte liberajn, senrimajn versojn. Tamen rimitaj poemoj troveblas en lia libro, eĉ unu alte arta sestino.
Ne estas tute klare, kiam Mao Zifu komencis verki, verŝajne sufiĉe baldaŭ, ĉar liaj poemoj komencis aperi en Esperantaj revuoj nur kvar jarojn post lia eklerno de la lingvo. Ĉi tie estas nepre menciinda lia eksterordinara scio de Esperanto, fojon post fojo oni miregas pri lia enciklopedia kono pri la vort- trezoro de la lingvo; por legi multajn el liaj poemoj oni devas teni ĉemane nian plej grandan vortaron. Legante ekzemple lian longan poemon tiujn jarojn mi faris por mi glosaron de pli ol tridek vortoj, kiujn mi fakte ne, aŭ nur nebule, konis malgraŭ miaj pli ol kvindek jaroj da esperantisteco! Temas plejparte pri specifaj vortoj kiel ekzemple toporo, ŝuŝi, viatiko, placebo, ktp. Tio, agnoskinde, povas iom ĝeni fluan legadon kaj prokrasti komprenon de la poetaj vizioj, – jen io simila al la uzado de specifaj vortoj ĉe Rimbaud, kio okaze faras ĉi ties viziojn malfacile kompreneblaj.
Mi menciis Rimbaud, fakte la poezio de Mao Zifu estas unika en la Esperanta literaturo, simile kiel estas unika en la franca la poezio de Arthur Rimbaud. Komparo rivelas interesajn paralelojn, kaj ne nur la menciitan, sed ja ankaŭ diverĝojn, en iliaj klopodoj akordigi la fekundecon de siaj mensoj al vizioj de universa amplekso. Ambaŭ poetoj montras simbolismajn kaj superrealismajn trajtojn, kiuj disfoje faras iliajn poetikajn viziojn nefacile alireblaj. Koncerne simbolismon la lingva uzo de la du poetoj tamen neniel konformas al la tradicia karaktero de la tiel nomita simbolismo, kiu inklinas al oblikva aŭ vualita semantiko. Substanca, konkreta figurado karakterizas la poezion kaj de Mao Zifu kaj de Rimbaud. Iliaj superrealismaj tendencoj sin manifestas en lingvokonscia celado liberigi la menson el la katenoj de racio. La vizioj rezultintaj el tiaj klopodoj estas tamen diferencaj: Rimbaud revis pri ĉiaj imagitaj, fantaziaj pejzaĝoj en siaj alparoloj al la „mondo“. Sed al mi ŝajnas, ke malgraŭ abunda uzado de metaforoj, ofte eksterordinaraj, en siaj vizioj, Mao Zifu neniam perdas sian firman tenon al realaĵoj. La senindulga konkreto de liaj devigaj cirkonstancoj ja klare konstateblas en lia poezia kreado. Tamen, kiel Miguel Fernández prave diras en sia bonega kaj simpatia antaŭparolo, la malfacilaj vivkondiĉoj de la poeto neniel sin atestas en memkompato. Tute kontraŭe, la poeto forrifuzas ĉiajn „alvokojn al larmado“ kaj kuraĝe kaj plenfide sin donas al eksterordinare varia esplorado de vizioj, kie lia originala pensado kaj liaj superaj scioj pri mitologioj, religioj, filozofio kaj poetiko povas evolui al ĉiam novaj eltrovoj. Lia karakteriza metodo en tiu esplorado estas uzi streĉitajn imagojn kaj bildojn, ofte sinsekvajn, sen rekoneblaj rilatoj al agnoskita logiko. Tiu metodo ja ofte devigas la leganton rearanĝi siajn ordinarajn pensokutimojn, kio povas facile bremsi aŭ eĉ provizore bari lian pluiron tra la universoj de Mao Zifu. Ĉi tie validas la konsilo mediti senhaste ĉiun novan bildon kaj tiel provi konstati kaj fine agnoski ĝin kiel memstaran etan universon dependan de sia propra interna logiko. Almenaŭ tiel mi mem provis fari kun, laŭ mi, akcepteblaj rezultoj. Ĉe tia trairo de tuta poemo ĝia seriozo sin liveras, se ne ĉiam revelacie, do almenaŭ kontentige malkovre. Jorge Camacho en sia recenzo (legebla en la ret-revuo Libera Folio), sekve de sia eldiro pri la universaleco de la poezio de Mao Zifu, sugestas, ke eblus traduki, koncede „per diabla cerbostreĉo“, liajn poemojn en kiun ajn lingvon „sen aprezebla estetika perdo“. Nu, mi provis pruvi tion elflanke de la islanda lingvo, tradukante lian poemon tiam. Sombra poemo ĝi estas, plena de frapaj, ofte kruelaj bildoj. Jen ekzemplaj versoj el la 34-versa poemo:
frakasas homoj bronzfigurojn
de siaj antaŭuloj kaj per
tiuj peceroj sub piedoj
sin plialtigas .... sur riveroj
bebaro forlasita drivas ....
bruteskaj homoj prenas sian
larmon kiel vinon ....
eltiras siajn ostojn por
plektadi vantajn glor-girlandojn ...

Mi instigas al tiaj traduk-provoj, la sperto rivelas multon.
Ne eblas en mallonga recenzo kontentige pritrakti la grandan poemlibron de Mao Zifu, parte ornamitan per artaj desegnaĵoj de la aŭtoro. Mi nur aldonu, ke la libro estas dividita en kvar partojn, kies lasta estas inspirita de la antikva ĉina libro de aŭguroj Yi Jing (I Ching), Ŝanĝiĝoj, klasika verko de la konfuceanismo. Tiu ciklo konsistas el 64 poemoj, konformaj al la strukturo de tiu praĉina libro. En tiuj poemoj la poeto interpretas laŭ sia kontempla maniero, la „efemeran vivon kaj eternan universon“, kiel klarigas en simpatia prefaco Shi Chengtai, la redaktoro de la revuo Penseo, kie siatempe aperis la unuaj poemoj de la poeto.
Kantoj de Anteo estas verko de homo, kiu, almenaŭ parte, sin identigas kun la mitologia giganto Anteo, filo de la Tero mem, kies nevenkeblon en luktoj li dankis al konstanta refortigo fare de la patrino. Heraklo tamen sukcesis lin venki, levinte lin aeren, ekster tuŝiĝon ĉe la tero. Mao Zifu suferis venkon super siaj korpaj fortoj, sed ne super sia spirito. Lia spirito prenis la rolon de Gea, la Terpatrino, restarigis Anteon, refortigis Anteon, faris Anteon denove nevenkebla. Kiel tia li proponas sian poezian potencon al pluevoluigo de la literaturo de la internacia lingvo Esperanto.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la februara numero 2007. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.