Necesas pli da atento kaj zorgo

Nora Caragea
Mil unuaj vortoj en Esperanto.
Heather Amery. El la angla trad. Edmund Grimley Evans.
Ilustraĵoj de Stephen Cartwright. Barlaston: EAB, 2004. 63p. ISBN 0902756214. 30cm.
Prezo: € 12,00

Mendi en la katalogo de UEA

Jen libro, kiu povus esti tre grava kaj utila ne nur por infanoj, sed ankaŭ por ĉiuj komencantoj. Unuavide ĝi estas tre bela, kun koloraj bildoj, alloga por rigardi ĝin. Sed bedaŭrinde la eldonanto ne sufiĉe atente prilaboris ĝin, tro ofte oni sentas simplan – kaj sekve malĝustan! – tradukon el la angla lingvo. Unu persono tradukis, kaj neniu kontrolis, reviziis la tekstojn. Tro ofte oni renkontas maltrafajn esprimojn, vortojn, nociojn, simple dirite: maltaŭgan tradukon. Ĝi ne estas „simpla legolibro“, sed konsultlibro, kiu devas nepre liveri ĝustajn kaj fidindajn vortojn. Jam sur p. 2 troviĝas tia ekzemplo: En ĉiu granda bildo sur du paĝoj troviĝas flava anasido por serĉi. Kompreneble la teksto devus esti: aŭ ... anasido por esti serĉata, aŭ: Serĉu ĝin! Kaj sur p. 3 ni legas, ke la libro estas refasonita, certe malĝusta vorto. Ankaŭ tio estas malĝusta lingvaĵo: ... por ke infanoj trovos ĝin... anstataŭ trovu ĝin.
Tro ofte estas videblaj objektoj, por kiuj mankas la respektivaj vortoj, kaj marĝene sur la koncernaj paĝoj kaj en la listo en la fino de la libro, kvankam tie troviĝas la aserto: Jen listo de ĉiuj vortoj en la bildoj.
Jen nur kelkaj ekzemploj, kiuj prezentas malĝustajn Esperanto-vortojn: bolkruĉilo anstataŭ boligilo/akvoboligilo; ĉarumo anstataŭ puŝĉaro; fajroestingilo anstataŭ fajrobrigadisto; ĝinzo anstataŭ ĵinso; kofro anstataŭ valizujo/ kofrujo; koltuko anstataŭ ŝalo; lanugaĵo anstataŭ litkovrilo; lulĉevalo anstataŭ balancĉevalo; manilo anstataŭ klinko/ anso; ombrelo anstataŭ sunombrelo; pagajo anstataŭ padelo; potoj anstataŭ bokaloj; super anstataŭ sur; norkelo anstataŭ spirtubo; ŝtupetaro anstataŭ eskalo; veturado anstataŭ trafiko kaj pluraj aliaj.
Lingve kritikindaj estas: gladtabulo anstataŭ gladotabulo; sumoluktado anstataŭ sumooluktado; ventmuelilo anstataŭ ventomuelilo.
Ĝenas ankaŭ, ke por kelkaj grupoj mankas la artikolo, ekzemple banĉambro, salono ktp, dume por aliaj grupoj artikolo estas indikita. La listo fine de la libro indikas por pluraj vortoj nur unu paĝonumeron, por iuj vortoj nur du, kvankam tiuj objektoj/vortoj aperas multe pli ofte en la libro. Krome estas sendube, ke infanoj, kaj ne nur ili, trovas ofte objektojn en la bildoj, por kiuj tute mankas vortoj. Tio signifas, ke infanoj demandas: „Kio estas tio?“, ... respondo mankas!
Absolute dubinda kaj nepre riproĉinda estas la bildo sur p. 7, kie infano surmetis kuirpoton (kvazaŭ ĉapelon) sur sian kapon! Simile kritikinda estas la t.n. rubfajro sur p. 9. Tiaj ilustraĵoj neniam rajtas ekzisti en libro por infanoj!
Kiel en aliaj tiuspecaj vortaroj mankas ankaŭ ĉi tie gravaj kaj ofte uzataj verboj, ekzemple aŭdi, vidi, stari, montri, genui, vendi, tranĉi, ... kiuj estas facile prezenteblaj en bildoj. Kaj por adjektivoj aperas nur kelkaj „Malaj vortoj“.
Resumo: Necesas tre atente, multe pli zorge kaj adekvate eldoni librojn por infanoj, kaj tio validas des pli por vortaro, kiu devas prezenti absolute fidindajn esprimojn, vortojn, sed ne iujn vortojn simple transprenitajn el iu nacia lingvo. Eldoni vortaron necesigas zorgan kaj ne hastan laboron. Ĝi nepre postulas, ke minimume du aŭ tri personoj kun alia nacia lingvo kontrolu la laboron, antaŭ ol oni metas la rezulton al presmaŝino. Belaj bildoj ne sufiĉas!

* Rim. de la red.: PIV nomas sinonimoj la vortojn ĝinzo/ĵinso; lulĉevalo/balancĉevalo; ŝtupetaro/eskalo, kaj klarigas ankaŭ la vortojn „pagajo, ĉarumo, manilo, ventmuelilo“.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la februara numero 2007. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.