Recenzoj

Tiuj, kiuj deziras recenzi por la revuo Esperanto, estas invitataj kontakti la redakcion ĉe revuo.esperanto@gmail.com aŭ pere de la poŝtadreso, indikita en la kolofono.
Tiuj, kiuj ricevis varon por recenzo, estas petataj sendi la recenzon aŭ kontakti la redakcion. Varojn ricevitajn kaj nerecenzitajn oni fakturos al la ricevinto.

Carlo Minnaja
Vivo de Zamenhof. Edmond Privat.
Rotterdam: UEA, 2007 (6-a eld.). 171p. 18cm. ISBN 9789290170976.
Prezo: € 9,00

En la tempoj, ho kiom foraj! de la idilio inter UEA kaj Unesko, daŭrinta ekde la komenca venk(et)o en Montevideo (1954) ĝis la klimakso en Sofio (1985), ĉi lasta organizaĵo nomumis Zamenhof inter la grandaj personecoj de la homaro. Esperantistoj ĝojis, kaj la apogo de Unesko donis plian gravecon al la multnombraj celebradoj.

Nora Caragea
Rakontoj sub la lito. Antoaneta Klobučar. El la kroata trad. Davor Klobučar. Ilustris Ana Klobučar. Osijek: Liberiga stelo, 2004. 120p. 20cm. ISBN 953980812X.
Prezo: € 9,90

Jen ĉarma libro por junaj legantoj kaj homoj, kiuj sentas sin junaj. Temas pri dek ok mallongaj rakontoj “sub la lito” pri tre malsamaj bestoj. Inter la plej malgranda, la eta formiko, kaj la plej granda, la elefanto, ni renkontas plej diversajn mambestojn, plej variajn birdojn kaj plurajn aliajn.

Luiza Carol
La Eta Princo. Antoine de Saint-Exupéry. Trad. de Pierre Delaire. Tria reviziita eldono. Kanada Esperanto-Asocio kaj Espéranto-France, 2010. 93p. 23cm. Ilus. Bind. ISBN 9782950737656.
Prezo: € 12,90

La Eta Princo vizitis min unuafoje, kiam mi estis gimnaziano. Tiam la libro ŝajnis al mi tajlorita ĝuste por mia aĝo, kaj fascinis min precipe la humuraj priskriboj de la strangaj solecaj aliplanedanoj, kiujn la Eta Princo vizitis: la reĝo pensanta ke li regas super ĉio, la malmodestulo pensanta ke ĉiuj aliaj homoj devas admiri lin, la ebriulo drinkanta por forgesi ke li hontas drinki, la negocisto pensanta ke li posedas la stelojn kiujn li kalkulas, la lanternisto pensanta ke li estas devigata lumigi kaj estingi ĉiuminute senutilan stratlanternon (“ĉar nun [la planedo] turniĝas unu fojon ĉiuminute, mi ne plu havas eĉ sekundon por paŭzi.

Rob Keetlaer
Proverbaro tutmonda. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2010. 157p. 21cm. ISBN 2906134899.
Prezo € 13,50

La libron verkis kaj eldonis André Cherpillod, konata pro pluraj pli fruaj broŝuroj, pli aŭ malpli dikaj, pri plej diversaj temoj lingvaj. Tiu ĉi eldonaĵo el lia komputilo estas de la konataj stilo kaj aspekto. Kaj ankaŭ en tiu ĉi kazo aperas tekstoj en pluraj skribsistemoj. La libro enhavas Esperantajn proverbojn (kaj kelkajn aliajn frazeologiaĵojn). La proverboj aperas kun tradukoj en diversaj aliaj lingvoj. Ilin antaŭas kelkpaĝa enkonduko pri la temo “proverbo”.

Ionel Oneţ

La transilvania nupto.
Stephan Lang. El la nederlanda trad. Gerrit Berveling. Zwolle: VoKo, 2010. 156p. 20cm.
Prezo: € 19,50.

La Talpoĉasisto.
Stephan Lang. El la nederlanda trad. Gerrit Berveling. Antverpeno: FEL, 2007. 127p. 21cm. ISBN 9789077066353.
Prezo: € 18,60.

Stephan LANG naskiĝis kiel LANG István en la hungaria vilaĝo Kálmánd en 1945. Sen translokiĝi eĉ metron, baldaŭ post sia naskiĝo, István ekloĝis en nova vilaĝo, situanta en nova lando, kun nova oficiala lingvo. Kálmánd revenis al Rumanio kaj ricevis la rumanan nomon Cămin. La denaska lingvo de István fariĝis lingvo de “kunloĝanta minoritato”, lingvo eventuale tolerata sed certe ne ŝatata de la majoritato rumanlingva. (Post pli ol 60 jaroj, la situacio ne multe ŝanĝiĝis!)

Boris Kolker
Bonvenon en nia mondo.
Bent Jensenius. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. 126 paĝoj. 20 cm. Ilus. ISBN 9788087169117.
Prezo: €11,40

Tiu ĉi libro estas trezoro por komencintoj kaj progresantoj. Ĝi estas uzebla kiel perfektiga lernolibro de Esperanto kaj kiel legolibro pri la movado. Kaj ĝi estas tre fidinda. La aŭtoro Bent Jensenius estas profesia instruisto pri fremdaj lingvoj kaj aŭtoro de du lernolibroj (por la angla kaj la germana). Li lernis Esperanton en la matura aĝo de 55 jaroj kaj tuj plonĝis en la Esperanto-mondon. Al sia tasko li rilatis kiel serioza profesiulo kaj li sukcesis.

Luiza Carol
Se mi ne estus.
Jeronimas Laucius. El la litova trad. Laimius Stražnickas. Ilustrita de Rima Stasiūnaitė. Vilnius: Trys žvaigždutės, 2005. 16p. 29cm. ISBN 9955641088.
Prezo: € 4,50

Se mi ne estus impresis min kiel belaspekta kaj loga infanlibro, kun pensigaj instrumesaĝoj. Se ĝi ne estus, la stoko de infanlibroj en Esperanto estus iom malpli riĉa kaj bunta, do mi estas danka, ke ĝi ja estas.

Yenovk Lazian

Mafio klarigata al turistoj.
Augusto Cavaldi. El la itala trad. Michela Lipari kaj Carlo Minnaja. Trapani: di girolamo, 2011. 53p. 17cm. ISBN 9788887778991.
Prezo: € 6,60.

Esenca lernolibro de la itala lingvo.
Marco Mezzadri. En Esperanton trad. Davide Astori. Perugia: Guerra, 2006. 251p. 18cm. ISBN 8877159170.
Prezo: € 11,40

Du poŝformataj libretoj, ambaŭ aperintaj en Italio ĉe naciaj (!) eldonejoj. Unua pritraktas la arĝentsone belkordan lingvon italan, la alia la malican kaj fian mafion; kvazaŭ lumon kaj ombron, kies interluktado helpas plukoni la vizaĝon de la lando.

Baldur Ragnarsson
Beletra kolekto de ĝenevaj aŭtoroj. Genève: Esperanto-grupo La Stelo, 2011. 123p. 19cm.
ISBN 2940269084.
Prezo: € 8,40

La Esperanto-Grupo La Stelo en Ĝenevo eldonis tiun ĉi beletran kolekton omaĝe al tri ĝenevaj poeto-verkistoj “por ke la postaj generacioj ne forgesu ilin”. Fakte du el tiuj, Henri Vatré (1908-1998) kaj Claude Piron (1931-2008), jam dum jardekoj tiel certigis pri la memoro de siaj nomoj per siaj diversaj verkoj, ke ne estas risko de forgeso pri ili inter la internacia esperantistaro. La tria ĝenevano, Madeleine Stakian-Vuille (1910-2004), apartenas al tiuj ne malmultaj esperantistoj, kiuj vivlonge dediĉis siajn kapablojn kaj laborfortojn al Esperanto en sia propra medio sen plia ambicio.

Yenovk Lazian
Demian. La historio de la junaĝo de Emil Sinkler. Hermann Hesse. Elgermanigis Detlef Karthaus.
Novjorko: Mondial, 2007. 141p. 22cm. ISBN 9781595690661.
Prezo: € 17,10

Emil Sinkler estis feliĉa dum sia varma hejma infanaĝo, kiam la patro diservis kaj la familianoj partoprenis la himnokantadon, kiam ĉiuj vivis en akordo kaj reciproka amo.

Paĝoj