Rakonto kun humanisma mesaĝo

Baldur Ragnarsson
Arne, la ĉefido.
Rakonto el la vikinga epoko. Leif Nordenstorm. Ilustraĵoj de Pavel Rak.
Dobřichovice, KAVA-PECH, 2005. 112p. 17cm. ISBN 8085853779.
Prezo: € 5,40

Mendi en la katalogo de UEA

Juna knabo legas runojn sur ŝtono ĉizitajn memore al lia avo, la loko estas ie sur la orienta bordo de Svedujo, la tempo frue en la 9-a jarcento, en la t.n. vikinga epoko. La tempo estas danĝera, komerca vojaĝo trans la Baltan Maron estas riska afero, piratoj serĉas predojn surmare kaj surborde. La rakonto tamen ne temas pri vikingoj, sed pri ordinaraj homoj, kiuj preferas hejman vivon kaj pacan laboron al militista gloro. La knabo Arne, filo de Björn, ĉefo de malgranda bienula komunumo, elkreskas en atmosfero fremda al militisma etoso, li ne estas destinita al kariero de vikingo; lia patrino ne nutras esperojn pri batalista gloro por sia filo, ŝi estas saĝa kaj kuraĝa virino, kiu gvidas la infanojn tra arbaro al sekura loko, kiam minacas atako de piratoj. Komparo kun la islandaj sagaoj el la vikinga epoko ĉi tie sin invitas; tie patrino antaŭvidas vikingan gloron por sia filo, kiu verkas strofon: Diras mia patrino, ke oni donu al mi batalŝipon, ke mi iru kun vikingoj kaj revenu hejmen faliginta multajn homojn en batalo, – tiel parolas Egil, sepjara filo de Skalla-Grim en sagao, kiu portas lian nomon. La kontrastoj estas akraj: unuflanke la glorigita vikinga vivo, aliflanke la ordinara, tamen tute ne seneventa aktivado de honeste laborantaj homoj.
Tute ne seneventa, jes, fakte tiel estas. Ĉasado de alkoj, vizito de kristanaj misiistoj, alproksimiĝo de ŝipo kun suspektindaj homoj, probable piratoj; ludoj, laboroj, festenoj; ĉio kunplektiĝas en proceso de efikoj kaj sekvoj, kiu evoluas al nova kompreno pri interhomaj rilatoj, kio estas la motivo kaj celo de tiu ĉi laŭdinda infanlibro de Leif Nordenstorm.
Arne, la ĉefrolulo, estas vigla, agema knabo, sed ankaŭ pensema kaj scivolema pri aferoj, kiuj instigas al demandoj, esploroj kaj eventuale al novaj vidpunktoj kaj sintenoj al realaĵoj. Sklavoj apartenas al la komunumo, aĉetitaj sed ne kaptitaj, ili ne estas malbone traktataj, sed ili “devas scii ke ili estas sklavoj”, kiel la patro de Arne plurfoje admonas, li ankaŭ ne tro multe ludu kun la sklavaj infanoj. Gravan rolon en la spirita evoluo de Arne ludas la sklava knabeto Trumbe. Okazas malbelaj aferoj, kiuj kaŭzas konsciencan doloron al Arne kaj li komencas pridubi la diferencon inter liberulo kaj sklavo. Kaj iom post iom ŝanceliĝas ĝis ekrompiĝo la barilo, kiu apartigas la du knabojn kiel liberulon kaj sklavon. La kristanaj misiistoj – Ansgar kaj Vitmar, ja historiaj personoj – evidentigas, ke Trumbe estas kristana, kio vekas ĉe Arne gravan demandon pri sia avino, kiu estis liberigita sklavo, – ĉu eble ankaŭ ŝi estas kristana? La afero klariĝas dum vizito ĉe la patrinliniaj geavoj en alia vilaĝo. Neniam malbontraktu sklavojn kaj Dio benu vin, mia infano! diris la avino.
La rakonto ne tiel finiĝas, ke la familianoj de Arne fariĝas kristanoj. Multaj generacioj forpasis ĝis plena kristanismo en Svedujo. Sed la rakonto havas gravan humanisman mesaĝon, kiu estas ĉiamvalida: Ne malbontraktu, ne persekutu!
Entute, bona infanrakonto – kaj ne nur por infanoj –, realisme prezentita surbaze de solidaj scioj pri la sveda prasocio – kaj ne dramomanke. La ilustraĵoj de Pavel Rak estas absolute ŝatindaj, ili estas bonhumoraj kaj bele harmonias kun la etoso de la libro.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la marta numero 2006. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.