Esperantigita "Strangaĵoj de Liaozhai"
• D-ro BAK Giwan
La Strangaĵoj de Liaozhai.
Pu Songling. Red. Sun Mingxiao. Serio Oriento-Okcidento n-ro 56. Kvar volumoj. Yanshan, Pekino, 2018.
Prezo ĉe UEA: 66,00 €
Mendi en la katalogo de UEA
La libro estas kolekto de ĉinaj popolrakontoj tra multaj jarcentoj. Plejparto de la kolektitaĵoj estas tre strangaj kaj nekredeblaj rakontoj pri fantomoj, vulpoj, kadavroj ktp. Se oni komencas legi la libron, oni eble eksentas, ke ili estas tute senraciaj, ridindaj kaj senvaloraj rakontoj. Sed se oni refoje pensas pri la profunda signifo de la rakontoj, oni povus eksenti la multkoloran kaj neesprimeble karan valoron de la vivo mem.
La aŭtoro de la verkaĵo estas Pu Songling (1640~1715), kiu vivis en la komenco de la regno Qing en Ĉinio. Lia vivo ne estis tiel sukcesa kaj feliĉa, sed ĝuste tio fariĝis la motoro de lia fervoro super tiu ĉi verkaĵo. Li revis ĉiajn belajn kaj agrablajn vivojn de la homoj, foje eĉ tiajn kunvivadojn inter homoj kaj ne-homaj estaĵoj. Kaj li tute malesperiĝis pro la malbonaj kaj amaraj realoj de sia tempo, precipe la koruptiteco de siatempaj kortegaj oficistoj. Kaj tial li komencis kolekti tiajn rakontojn kaj kompilis la grandan verkon per ĉirkaŭ 500 rakontoj, inter kiuj kelkaj estas liaj originalaĵoj. Li volis priskribi per tiaj rakontoj la revojn de ordinaraj popolanoj kaj denunci la malbonajn agojn de la potencohavantoj.
“Liaozhai” estas la nomo de la libroĉambro de la aŭtoro Pu Songling, kaj samtempe la plumnomo de la aŭtoro.
Kaj mi trovas, ke la tradukinto, s-ro Hu Guozhu, havas sian stilon de Esperanto-traduko, tre unikan kaj trafan por la traduko de ĉinaj literaturaĵoj. Lingvo kaj literaturo havas fonon de popolo kaj kulturo. Ĉiuj lingvaĵoj kaj literaturaĵoj devas havi tian fonon. Mi, kiel unu el la azianoj, sufiĉe bone komprenas kaj eĉ ĝuas lian tradukstilon. Kaj mi esperas, ke ankaŭ esperantistoj-legantoj de aliaj kontinentoj povos ĝui ĝin same kiel mi. Mi alte taksas la stilon kaj admiras lian longtempan dediĉiĝon super la granda kaj malfacila laboro de la traduko.
La libro estis elektita kiel unu el la “Serio Oriento-Okcidento” de UEA, kaj pro tio mi kun ĝojo antaŭvidas, ke multaj legantoj povos vere gustumi la ĉinan stilon de Esperanto-traduko.
Kiel lingvisto mi pensas, ke lia tradukstilo havas rilaton kun la konstruo de la ĉina lingvo. Mi ofte trovas jenajn esprimkutimojn de la tradukinto:
1) “Li surgenuiĝis vizaĝ-al-tere kaj tute ne kuraĝis levi sian kapon rigardi.”
2) “…… do portis ŝin hejmen reveni.”
3) “Kiam li rerigardis al la maljuna servisto, kiu jam malaperis kien oni ne sciis.”
Kaj mi pensas, ke ili devas esti interpretitaj kiel ĉi-sube:
1) “Li surgenuiĝis vizaĝ-al-tere kaj tute ne kuraĝis levi sian kapon por rigardi.”
2) “…… do portis ŝin, por ke ŝi revenu hejmen.”
3)“Kiam li rerigardis al la maljuna servisto, li jam malaperis ien, kaj oni ne sciis, kien li malaperis.“
Tiaj tradukturnoj troviĝas tre ofte. Kaj mi pensas, ke tiaj tradukaĵoj donas al la legantoj ŝancon gustumi la konstruon de la ĉina lingvo.
Kaj ankaŭ oftas en la traduko tre geniaj inventaĵoj de vorto-kunmeto, ekzemple, junsinjoro, plend-bolo, litkapo, rondviziti, timsuspekto ktp, per
kiuj la legantoj povas prilerni la vortouzon kaj pensmanieron de la ĉina popolo. Troviĝas ankaŭ multaj malofte uzataj Esperanto-vortoj (ekzemple: sepulti, asidua, dipsomaniulo, postiĉo ktp.) kaj de li mem inventitaj tre freŝsentaj vortoj (ekzemple: geĝui, geiĝi, geviroj ktp.), kiuj eble malfaciligos la glatan legadon de legantoj, sed ili certe grandigos la “strangecon” de la libro Strangaĵoj de Liaozhai. Mi opinias, ke tio donas pli da mistera gusto, taŭga al tiuspecaj mirrakontoj.
Kaj plej meritas aplaŭdon liaj tradukoj de ĉinaj fiksformaj poemoj. Estas mirinde, ke la tradukanto sukcese ellaboris belajn rimojn eĉ en tre malfacilaj cirkonstancoj. Tio povas esti modelo de la Esperanto-tradukoj de ĉinaj poemoj kaj ankaŭ de diversaj fiksformaj versoj de orientlandaj literaturoj.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la oktobra numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.