Versoj metaforaj de iom kaprica poetino
• Fernando Pita
Ni iras, vidas/Vamos, vemos..Maeso, María Ángeles (Trad Miguel Fernández.) 3-a eld. Ocaña: Lastura. 2017. Colección Alcalima 74. 111 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 10,20 €
Mendi en la katalogo de UEA
Libromaniuloj, kiel mi mem, kaj eble ankaŭ la kara leganto ĝenerale interesiĝas ne nur pri la libro mem, sed aldone pri ĝia historio: kiel naskiĝis en la kapo de la aŭtoro la ideo ĝin verki; la travivaĵoj kaj (mis)aventuroj vivigitaj de la teksto antaŭ, dum kaj post ĝia eldono ktp. Al tiuj homoj estos interese scii, ke la nun pritraktota verko havas nekutiman devenon: post dufoja eldono en Hispanio, la aŭtorino María Ángeles Maeso postulis, dum la preparado de la tria eldono ne nur ke ĝi estu dulingva, sed ankaŭ ke tiu dua lingvo estu ĝuste Esperanto! Tiamaniere marŝis surscenejen Miguel Fernández, lerta hispana esperantlingva poeto, kiu ja majstre preparis version de la libr(et)o nialingven.
Ĉar ĝi estas dulingva poemaro, ĝi fariĝas same interesa por a) poliglotoj aŭ simplaj lingvolernemuloj, kiuj tiel povas kompari ambaŭ lingvojn (pli proksimaj inter si ol esperantistoj emas agnoski); b) por tradukistoj, profesiaj aŭ ne, kiuj kapablas legi la originalon kaj kiuj certe komparos la tradukprocezon de Miguel Fernández, kaj elspezos longajn horojn por agrablaj diskutoj (aŭ akraj disputoj) pri ĉia decido farita de la tradukinto rilate al semiotika/lingvistika/stila ekvivalenteco inter ambaŭ lingvoj. Certe tiuj disk/putantoj multe debatos ĉu la riĉegaj metaforoj, uzitaj de Maeso kaj tradukitaj/adaptitaj de Fernández, vere funkcios en Esperanto, aŭ ĉu ili estos facile kompreneblaj por nehispanoj.
Tamen, se mi jam teksis miajn komentojn pri tio, kiamaniere tiuj du homgrupoj interesiĝos pri la poemaro de Maeso, mi devas nun paroli pri tio, kio plej gravas: la poemoj mem. Kaj mi devas surtabligi la demandon: Kial devas esperantisto, kiu legas poezion, privilegii tiun ĉi tradukon, anstataŭ legi niajn originalajn poetojn?
Diversaj estas la ebloj trafe respondi tion: la unua estas la fakto, ke ĉar Maeso enkondukas sian verkon kun ia Poetiko, vera manifesto de tio, kion ŝi pensas pri la hodiaŭa poezio, kaj kia-
maniere ŝi devas en ĝi partopreni, estas ja bona ekzerco kompari teorion kaj praktikon, kaj iel mezuri ilin. La dua eblo venas de tio, ke la versoj de Maeso radias pro vera vervo, kun poemoj profunde metaforaj kaj kies temoj, profunde instigaj – kvankam ne ĉiam kristale klaraj – influas la leganton, ne nur kiel riveliĝo de la interna mondo de la poeto, kaj eble de la leganto mem, kiu scios?
La tria eblo estas tio, ke legi Maeson – pro la abunda metaforado, pro la iom ĵaza ritmo de la poemoj, pro la labirinta konstruado kaj disvolvo de la temoj – estas plonĝi en veran aktualan, vivan kaj vibrantan poezion. Kaj tio rekte kontrastas kun tiu senodora, sensapora, sed ja torpora!, “poezio” praktikata en niaj tempoj de “Likva Moderneco”, kiel difinita de la pola intelektulo Zygmunt Bauman. María Ángeles Maeso, kontraŭe, estas ĉio kion mi jam menciis, sed same ŝi estas iom postulema kaj kaprica: estas necese ke poeziamantoj ne simple legu ŝian verkon, sed ke ili agordu sian spiriton al ŝia liro, por ke la notoj de ties liro povu ĝuste resoni, kaj la leganto estu enpenetrita de la vibriga forto de la poetino. (Por paroli pri Maeso, mi insistis pri la uzo de la sufikso “in” ne pro masklismo aŭ io simila, sed por rimarkigi ankaŭ la fakton, ke ŝia estas ja ina poezio, verkita kaj konstruita sur feminaj sinteno kaj vidpunktoj).
Fine, mi ankaŭ devas komenti la belegan kovrilon de la libro: afero konstante flankelasata de niaj aŭtoroj/eldonejoj, ĉi-kaze la kovrilo vere kongruas kun la ĝenerala temaro de la poemoj, kaj ĝi certe vekos scivolemon de vizitantoj de libroservoj de niaj Esperantaj eventoj.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.