Bonvena plu

Miko Sloper
Brassens plu. Jacques Yvart. Donneville: Vinilkosmo, 2011. 41min. Kun tekstobroŝuro. KD.
€ 18,00

Mendi en la katalogo de UEA

Antaŭ pli ol jardeko (1998) Jacques Yvart eldonis albumon de ses esperantigitaj kantoj de la fama franca kanzonisto Georges Brassens. Tiu ĉi nova KD proponas tre raran eblaĵon: la aŭskultanto povas aŭdi la samajn kantojn rekantitajn per la sama profunde basa voĉo post dek tri jaroj da maturiĝo.
En 1998 Yvart ja bone kantis la koncernajn pecojn, sed ĉifoje li karesas ĉiun silabon. Temas pri pli ol arto matura, temas pri rikolto de pli ol jardeko da amrilato – memevidente Yvart amas tiujn ĉi kantojn.
Kiam mi unuafoje aŭdis la antaŭan albumon, mia unusola plendo estis ke ĝi tro mallongas: nur ses pecoj! Ĉi-foje Yvart pli ol duobligis la enhavon, aldonante sep kantojn kiuj ne aperis en la albumo de ’98. La lasta kanto, Milito, neniam aperis surdiske eĉ en la franca! Kaj alia aldonaĵo estas karaokeaj versioj de ĉiuj 13 kantoj, per kiuj oni povas mem kanti tiujn tre ĉarmajn, kortuŝajn kanzonojn. La teknika aspekto de la unua albumo estis ja profesia, sed tiu ĉi versio estas eĉ pli klara. La voĉo de Yvart fojfoje montras sian aĝon, sed tio estas neevitebla parto de maljuniĝo: vinoj, vizaĝoj kaj voĉoj maturiĝas kaj montras pli kaj pli da personeco. Mi supozas ke tiu kiu aŭskultos tiujn ĉi kantojn, volos aŭskulti kaj la antaŭajn versiojn de Yvart kaj la originalajn versiojn francajn de Brassens mem por malkovri kelkajn novajn nivelojn de riĉeco.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la marta numero 2012. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.