Antaŭ ol venkus la barbaroj

Fernando Pita
Pluhař, Zdenĕk (red.). 2009. Esperanto –
in­strumento de fakuloj
. Dobřichovice: KAVA-PECH. 133 p.
Prezo ĉe UEA: 13,80 €.

Homo, kiu kutime tralegas la (ne nepre paperajn) ĵurnalojn, facile kon­kludas ke kaŝita sub ĉiutagaĵoj kaj kve­rel(aĉ)oj inter ĉiukoloraj politi­kistoj, estas vera konflikto inter civilizo kaj barbareco. Jen, pinĉebla el inter ĉiu­specaj paroladoj, diversaj rektaj aŭ ne­rektaj atakoj kaj al la intelektularo, kaj al la Sciencoj (ĉu homaj, ĉu aliaj) mem. Nia historia momento vidas kres­kon de ob­skurantismaj sintenoj, ki­uj minacas retroirigi nian mondon al stato simila al tiu travivita antaŭ la al­veno de la Klerismo.

Diversaj estas la kaŭzoj por tiu si­tuacio, sed unu el ili ja estas, ke in­telektuloj, esploristoj, universitatanoj kaj sciencistoj ne sufiĉe valorigis, aŭ tu­te flankelasis, la neceson komuniki al la socioj, al kiuj ili apartenas, la rezul­tojn de siaj esploradoj, malkovrojn ktp. Ĉar ili (oni) trovalorigis la ko­munikadon inter siaj kunuloj, ne estas strange, ke hodiaŭ amaso da nekle­ruloj – kelkfoje manipulataj de eks­tre­mismaj politikistoj – pledas kon­traŭ la ekzisto mem de institucioj kiaj estas universitatoj, esplorcentroj; aka­de­mioj; resume ĉio, kio odoras je sciado, fa­riĝis ebla celo por tiu avangardo de l’ retroiro, kiu batalas por pruvi, in­teralie, ke la Tero platas kaj ke ĝi staras centre de la universo, ke vakcinoj kaŭ­zas aŭtismon, kaj ke naziismo estis maldekstrisma politika sistemo. Resu­me: ĉie ajn eksaltas barbaraj hordoj ce­lantaj, kiel en Aleksandrio kaj la nazia Germanio, fajrigi niajn bibliotekojn.

Nun vi eble vindemandas: kion komunan havas Esperanto kun tio? Karega, Esperanto, eĉ se senkonscie, staras meze de tiu konflikto. La nia es­tas komunumo de individuoj al­me­naŭ dulingvaj, de homoj sufiĉe kleraj – ne nepre universitatnivelaj, kiuj ĝenerale priokupiĝas pri diversaj el tiuj ataka­taj demandoj, kaj same pri lingvaj de­mandoj, pri la situacio de la mondo ktp. Kaj, kiel nia movada historio jam bone elmontris, Esperanto estis ĉiam persekutata de tiuj, kiuj ade batalas por la venko de mallumo. Tiamaniere, batalo por tenado de Scienco ne estas, iel ajn, malproksima de nia propra batalkampo, fine ĉar ni batalas por pli granda kompreno kaj antaŭeniĝo de la homaro.

Tamen en Esperantujo mem, la por­scienca batalo jam suferis kelkajn malvenkojn: oni ne povus alimaniere vidi la malaperon de scienc-teknikaj pe­riodaĵoj kiel: Scienco kaj kulturo, Tele­sko­po, de la papera versio de Scienca Revuo ktp. Tiuj perdoj, gravaj por ni, elmontras la gravecon de niaj por­sci­encaj retpaĝoj kaj jutubaj kanaloj, kaj same de eventoj kiel la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), kies kajeroj kaj artikolserioj iel suprenlevas, inter ni, la sciencan torĉon.

Kiel ekzemplo, sufiĉas analizo de Esperanto – instrumento de fakuloj, el­do­naĵo de KAVA-PECH, kiu publikigas la artikolojn prezentitaj en la konferen­co okazinta en Dobřichovice (Ĉeĥio) dum novembro 2008. Parto de tre in­teresa serio de fakaj kaj scienc-teknikaj studoj, kiuj rilatas ĉu al Esperanto, ĉu al ĝia apliko en Sciencoj. La libro alportas tre laŭteme varian diversecon de artikoloj, kiuj ne nur prezentas al la ĝenerala, nefakula esperantistaro siajn temojn, sed kiuj ankaŭ estas interesaj por fakuloj mem, ĉar temas pri aferoj kiuj, malgraŭ la jaroj pasintaj disde la evento, ankoraŭ ne malaktualiĝis: tiel ni trovos artikolojn pri La rolo de amatoroj ĉe la progresigo de scienco (Det­lev Blanke), La rolo de la internacia patenta juro (Boĵidar Leonov), Meĥanikaj ecoj de metalaj materialoj (Johannes Mueller) kaj diversajn aliajn, kiuj kon­traŭe al informadiko kaj komunikaj teknologioj, ne radikale ŝanĝiĝas ĉiu­jare. Kompreneble, tiaj artikoloj faras ankoraŭ grandan kontribuon al krea­do de faka terminaro Esperanta, ti­el oni samtempe respondas al kritiko – ve­nan­ta de jardekoj – pri manko de tia aro da terminologioj en nia lingvo.

Sed oni ne pensu ke nur pri la na­tursciencoj mem temas la verko: estas en ĝi an­kaŭ prilingva parto, kie la le­gonto trovos ja interesajn teks­tojn: Pri konstruado de elektronika bibli­oteko-arkivo (Miroslav Malovec); Espe­ranto, scien­co kaj tekniko – kelkaj kon­sideroj al estonte­co (Josef Vojáček) kaj pri Propedeŭti­ka valoro de Esperanto (Petr Chrdle). Tio estas, ankaŭ interesatoj pri lingvistikaj de­man­doj trovos en ĝi legindajn tek­stojn.

Konklude, jen esplorinda verko, kiu digne reprezentas projekton, kiun nia komunumo vere devas apogi, antaŭ ol venkus la barbaroj.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la julia-aŭgusta numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.