La mirinda vivo de orkestra muzikisto
• Tobiasz Kubisiowski
La vivo de orkestromuzikisto / La arĉinstrumentoj. Eddy Raats. Embres-et-Castelmaure: MAS, 2018, 56 p.
Prezo ĉe UEA: 9,90 €.
Mendi en la katalogo de UEA
La objekto de tiu ĉi recenzo estas libro de Eddy Raats. Libro kiu mem ne havas titolon, sed konsistas el du titolitaj partoj: La vivo de orkestromuzikisto kaj La arĉinstrumentoj, kaj estis eldonita lastjare de Monda Asembleo Socia. Temas pri unu el la malmultaj esperantlingvaj libroj pri muziko kaj ĉirkaŭmuzikaj temoj, precipe se oni konsideras nur tiujn eldonitajn en la lastaj jaroj.
La unua parto de la libro priskribas la edukprocezon kaj la laboron de orkestra violonisto, kun pluraj anekdotoj el la vivo de la aŭtoro kaj lia kolego Jako, profesia violonisto. La aŭtoro, do, klarigas ekzemple la okcidenteŭropan sistemon de muziklernejoj kaj konservatorioj, kaj rakontas kiel aspektas preparado de muzikpeco por koncerto. Samokaze li mencias ĉiaspecajn obstaklojn, kiuj igas la muzikistan metion tiom unika kaj valora.
En la dua parto aperas sufiĉe ampleksa priskribo de la arĉinstrumentoj, t.e. violono, aldviolono, violonĉelo kaj kontrabaso. La aŭtoro prezentas mallonge iliajn historion, aspekton, ludeblojn kaj teknikajn problemojn. Precipe en tiu ĉi parto troviĝas multaj muzikaj terminoj, lerte uzitaj por facile ilustri la konstruon de la instrumentoj kaj ilian uzon en la muzika literaturo.
Estas kelkaj bonaj trajtoj de la libro. Unue, ĝi simple flue legiĝas – la lingvo estas simpla, kaj la temo estas traktita tre leĝere, tiel ke eĉ (aŭ precipe) nemuzikistoj povu ekscii pri la temo. Estas ĝenerala problemo ke profesiaj muzikistoj, kiuj ja pasigis sian tutan vivon en la muzika medio, havas problemon facile klarigi sian metion al neprofesiuloj. La aŭtoro, kiu mem estas progresinta amatorviolonisto (kiel nomas lin lia edzino), sukcesas kapti la intereson de la leganto sen trakti la detalojn, kiuj estus tro tedaj por tia legaĵo. Do, en tiu kampo la libro tre bone plenumas sian rolon.
Tamen mi havas multajn negativajn rimarkojn pri la formo de la libro. Ĝi estis eldonita de MAS, kiu mem agnoskas ke ĝi ne estas profesia eldonejo, do mi ne volas ĉi tie plendi pri la tipografiaj kaj kompostaj problemoj (kiuj ja ĝenis min), sed plurajn erarojn kaj fuŝojn oni povintus facile eviti. Unue, la libro estas plena je mistajpaĵoj kaj signoj kiuj ne devus tie aperi – ekzemple foje aperas streko inter du silaboj de unu vorto, foje la komoj estas ruĝaj (verŝajne restaĵo post iu el la provlegoj), foje iu signo estas pro neniu senca kialo grasigita… Krome, la aline-divido estas stranga, kvazaŭ temus pri ne tro altkvalita persona blogo, ne pri libro. Same troas multobla uzo de krisigno, kaj tio kaŭzis ke mi sentis kvazaŭ iu krius al mi dum mi legis la libron. Fine, estu pruvo pri la malalta kvalito la fakto ke la libro eĉ ne havas sian propran titolon.
Mia kritiko temas ankaŭ pri la stilo de la libro. Jes ja, mi skribis ĉi-supre ke la libro bone legiĝas, sed foje mi havis la impreson ke la rakonto estis unue dirita parole, kaj nur poste surpaperigita. Tamen, la skriba formo postulas pli rafinitan lingvaĵon. Se ne, oni devas uzi ĝuste, kiel jam menciite, multajn aline-dividojn, krisignojn kaj retorikajn demandojn, sen vera kohera esprimo de la penso. Estas kvazaŭ la aŭtoro provus montri permane siajn pensojn, kiujn li ne kapablas esprimi pervorte. Lerta redaktoro sciintus plibonigi la stilon antaŭ la publikigo, sed bedaŭrinde tio ne okazis.
Resume, la ĉefa avantaĝo de la libro estas ke ĝia temo kaj la maniero en kiu ĝi estas traktita, estas unikaj inter la ĝisnuna esperantlingva verkaro. Tamen mi tre bedaŭras ke la stilon kaj la eldonkvaliton mi opinias apenaŭ akcepteblaj. Espereble la aŭtoro insistos pri pli intensa redaktora laboro ĉe sia sekva verko aŭ reeldono de tiu ĉi.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.