Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2025. Komuniko 1205

Edukado, homaj rajtoj kaj lingva justeco... Okaze de la Internacia Tago de Edukado, ni atentigas pri la fortaj ligoj inter tiuj tri aferoj. Edukiĝo estas homa rajto: la 26-a artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj asertas, ke elementa edukado estu senpaga kaj deviga, kaj ke “teknika kaj porprofesia edukado estu ĝenerale akirebla ... por ĉiuj laŭ ties meritoj.” Per edukado oni gajnas la kapablon kompreni, postuli kaj ĝui la aliajn homajn rajtojn.
Edukado okazas pere de lingvoj: oni devas scipovi difinitan lingvon por edukiĝi per ĝi. Leviĝas fundamenta demando: per kiuj lingvoj infanoj lernu? Lernado, precipe je baza nivelo, okazu prefere per la denaska lingvo de la lernanto, aŭ, minimume, la lernanto laŭrajte ricevu la rimedojn necesajn por atingi plenan komprenon de la instrulingvo.
Unua prioritato de la edukaj instancoj estas do liveri instruon per lingvoj komprenataj de la lernantoj: sen lingva justeco ne povas ekzisti efika edukado, kaj sen edukado ne povas ekzisti plenaj homaj rajtoj.
Nur respekto al ĉies lingvoj povas akceli tiun "plenan disvolvon de homa personeco", kaj antaŭenigi tiujn "komprenon, toleron kaj amikecon inter ĉiuj nacioj, rasaj aŭ religiaj grupoj", kiujn celas tiu sama 26-a artikolo de la Universala Deklaracio.
Lingvaj homaj rajtoj estas fundamentaj por tia edukado, kaj ankaŭ rolas kiel vojo por konservi homajn decidkapablojn en mondo de aŭtomatigo kaj artefarita inteligento. Plene edukita civitanaro estas esenca por nia estonteco.
En decembro 2024 Universala Esperanto-Asocio festis per internacia konferenco en Montevideo, Urugvajo, la 70an datrevenon de la Rezolucio de Unesko pri Esperanto, kiu en 1954 starigis rilatojn inter Universala Esperanto-Asocio kaj Unesko, kaj sekve kunlaboron inter la du organizoj pri lingvaj homaj rajtoj. Okaze de la Internacia Tago de Edukado 2025, ni promesas nian daŭran kunlaboron por edukado en ĉiuj lingvoj, kaj por interkompreniĝo kaj proksimigo de la popoloj de la mondo ankaŭ per la Internacia Lingvo Esperanto.