Mardo, Julio 2, 2019 - 18:43


La 25-an de aprilo 2019 en Moskvo, Rusio, en Rusia universitato de amikeco inter popoloj (RUDN University) okazis 3-a Internacia scienc-praktika konferenco “Lingvo kaj parolo en la interreto: personeco, socio, komunikado, kulturo”.

Rezulte de la konferenco aperis duvoluma bonkvalite eldonita artikolaro.

Lundo, Julio 1, 2019 - 18:30


La tekstoj estas legitaj de volontuloj de pluraj landoj por vidhandikapitoj kaj eventuale estas uzeblaj ankaŭ por plibonigi aŭskultan komprenon de Esperanto.
Ĝuu! https://uea.org/revuoj/sono

Se ankaŭ vi volas helpi voĉlegi artikolojn de la revuo, bonvolu kontakti cid.emilio @ gmail.com
Dankon!

Luis Obando - kunordiganto de UEA pri la voĉlegado de la revuo Esperanto
Andrej Grigorjevskij - respondeculo pri la enretigo
Emilio Cid - estrarano de UEA pri informado

Dimanĉo, Junio 30, 2019 - 17:08

Choe Taesok

Foto de Shin Youngmuk
La Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) organizas la Internacian Esperanto-Renkontiĝon de Meditado (IERM) ĉiujare ekde 2006. La ĉi-jara IERM okazis de la 6-a ĝis la 9-a de junio en la junulara trejnejo Bene de Ŭonbulismo apud Busano, Koreio. Partoprenis 54 esperantistoj el Ĉinio, Hungario, Koreio, Pollando kaj Rusio.

Sabato, Junio 29, 2019 - 17:39

La 29-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de kvin Komitatanoj B por la periodo 2019-2022. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer kaj la individuaj membroj Tobiasz Kaźmierski kaj Marc Konijnenberg. Aliaj helpantoj asistis ĉe la nombrado.

Por la unua fojo en la historio de UEA, membroj povis voĉdoni perrete. Papera balotilo estis tamen sendita al ĉirkaŭ 800 membroj, kiuj aŭ ne havis retpoŝtadreson aŭ havis iun kiu en la pasinteco iel ne funkciis. Partopreno eblis por ĉiu membro, kiu jam kotizis por la jaro 2019. La voĉdono estis plene anonima. El ĉiuj voĉdonrajtaj membroj (3849) voĉdonis 1497, t.e. 38,89%. Ĉiuj voĉdoniloj estis validaj, tamen 17 kovertoj ne respondis al la reguloj pri valideco. Plej multe da voĉoj, 1055, ricevis Emilio Cid. La aliaj kvar sukcesaj kandidatoj estis Osmo Buller (966), Lee Jungkee (868), Michael Boris Mandirola (856) kaj Aleks Kadar (773). Ne elektitaj estis Duncan Charters (764), So Jinsu (706) kaj Didier Janot (357).

La Komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn. Estas unu Komitatano B por ĉiu komencita milo da membroj laŭ la stato fine de la antaŭa jaro, ĉi-kaze la 31-an de decembro 2018. Krome, ĉiuj aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj kun minimume 100 membroj rajtas nomumi Komitatanon A. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la kunsidoj de la Komitato. Fine, la Komitatanoj A kaj B rajtas alelekti Komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la kvarono de la suma nombro de la Komitatanoj A kaj B.

Vendredo, Junio 28, 2019 - 18:37

Ĵak Le Puil
La Fiŝkaptisto. Vojaĝo tra la poezio de Fabrizio De André.
Kantas Gianfranco Molle. Pisa: Edistudio, 2007. 40min. KD. ISBN 9788870360813.
Prezo: € 15,00

Post multaj, multegaj jaroj fine revenis Ĝanfranko. Ĝanfranko Molle, kiu antaŭ tridek jaroj, kun sia kasedo La vojo malfermis la pordon al tuta generacio de kanzonistoj.
Kvankam en tiu ĉi disko La Fiŝkaptisto estas nur (fakte ne, sed poste!) kanzonoj de Fabrizio De André, la itala Brassens, ne eblas tuj ne rekoni kaj la stilon kaj la belan voĉon de la itala bardo. Ĉiujn kanzonojn brile tradukis Renato Corsetti. Kaj ĉi tie ne temas pri tekstoj de dek linioj ripetitaj dek-foje! Ne! Temas pri poeziaj tekstoj, ofte protestaj. Eble la muziko de Fabrizio De André iom postrestas la melodiojn de Brassens – foje...

Ĵaŭdo, Junio 27, 2019 - 17:35

Katalin Kováts, ĉeforganizinto de la ekzamentago


Post eventoplena monato majo, en junio okazis eĉ pli multaj KER-ekzamenoj tra la tuta mondo.
La ekzamena komisiono de UEA kun dek kvin lokaj organizantoj okazigis la 8-an Tutmondan Ekzamentagon. Ekzameniĝis en 15 urboj de 11 landoj entute 134 personoj. El inter tiuj lokoj en 7 urboj okazis ankaŭ parolaj sesioj, kiujn ni efektivigis tra skajpo. Entute 28 personoj ekzameniĝis en tiu formo.

Mardo, Junio 25, 2019 - 18:25

Lundo, Junio 24, 2019 - 17:01

Gunnar Gällmo
Fabeloj el la Budhisma Literaturo. Watanabe Aiko. El la japana trad. Yamaguti Sin΄iti. Illustris Hatanaka Kôkyô. Japana Budhana Ligo Esperantista, 2002 (Budhisma Biblioteko n-ro 2). 68p. 22cm. Bind. ISBN 4901651013.
€ 13,50.

La budhisma tradicio ekde sia komenco sciis uzi fabelojn kaj fablojn; kelkajn oni trovas jam en la palilingva Tripitako, kaj pliajn en la mezepokaj komentarioj de Buddhaghosa kaj aliaj precipe al la Ĝatako (Jataka), pri la antaŭaj vivoj de Budho, kaj al la Dharmo-pado. Ofte la rakontoj estas konataj jam en antaŭbudhisma literaturo kaj importitaj en la budhisman, kun provo fari ilian moralon pli budhisma. (Kaj se la budhisma literaturo foje importis rakontojn, ĝi ankaŭ eksportis ilin; kaj la ortodoksa kaj la katolika eklezioj siatempe – pro eraro, sed tamen – eĉ kanonizis Budhon sub la nomo Sankta Jozafat aŭ Joazaf, kiam la legendo pri lia vivo transpasis geografiajn kaj religiajn limojn kaj aliformigis lin en kristanan sanktulon.)

Dimanĉo, Junio 23, 2019 - 17:47

Redakcio de la revuo Esperanto kaj la Reta Revuo intervjuis Olga Shiliaeva, la reĝisoron de la kongresa temo de la 104-a Universala Kongreso, kiu okazos en Lahtio, Finnlando, post malpli ol unu monato.

Revuo Esperanto: La kongresa temo de la 104-a UK estas "Vivanta naturo, floranta kulturo". Ĉu vi povus kurte kundividi viajn pensojn pri la Temo.

Olga Shiliaeva: Kiu ligo ekzistas inter naturo kaj kulturoj? Ĉu eblas kompreni kulturon de iu homgrupo trans rilatoj al ĝia vivmedio? Ĉu detruado de naturo postsekvigas detruadon de kulturo? Ĉu rilatoj inter naturo kaj kulturo estas ambaŭflankaj. Kio do estas kulturo? Tiujn kaj multajn aliajn demandojn ni prilumos dum programeroj pri la Kongresa Temo.

Paĝoj