Ni volas pli!

Ionel Oneţ
Pasio – Defio – Amikeco. Spertoj de montgrimpisto.
Eddy Raats. Monda Asembleo Socia (MAS), 2012. 95p. 21cm. Kolorilus. ISBN 9782918300700.
Prezo: € 14,40

Mendi en la katalogo de UEA

La aŭtoro de tiu ĉi libro naskiĝis, vivis plejparton de sia vivo kaj daŭre vivas en lando ne aparte fama pro siaj montoj: la plej alta “monto” de Belgio ne superas 700m. Kio igis lin kaj tiom da liaj samlandanoj ekŝati la altajn montojn, tiom ke ili revenadas al tiuj naturaj gigantoj? Ĉu ili vere estas frenezaj masoĥistoj aŭ senkonsciaj aventuristoj? Ĉu ŝato de danĝero aŭ emo al fanfaronado? Tute ne!
Kiel infano, la aŭtoro “vivis dum kvin jaroj en diversaj montaraj vilaĝoj” (p. 10) en Svislando* kaj kiel dekkvarjarulo partoprenis en sia unua vera grimpado en la sama lando, pri kiu li poste skribos: “Hodiaŭ mi vidis la plej belan parton de la mondo: la montaron.” (p. 12). La 75-jara aŭtoro konfesas (p. 8): “… mi daŭre frandas la unikan montmondon, kiu neniam enuigas.”
Per ekzemploj prenitaj el sia jarcentduona spertaro kiel alpisto kaj skiisto, la aŭtoro provas klarigi al ni kion fari aŭ ne fari kaj kiel (ne) fari tion en la (alt)-montaro. Honeste li rakontas ankaŭ pri la propraj eraroj kaj, sen ajna intenco montri sian superecon, li mencias erarojn de aliaj.
La flua stilo kaj preskaŭ senriproĉa lingvaĵo faras la legadon des pli agrabla. Kio aparte ĝenas estas la obsedo esperantigi la proprajn nomojn – kiu estas trajto de, praktike, ĉiuj eldonaĵoj de MAS. La leganto rajtas demandi sin, kiu estas la vera, originala nomo de s-ro Vŭizo kaj kiu estas la loka, oficiala nomo de Ĉiarofono. Kial Marta, sed Mariano (virina nomo!)? Se Mariano por virino, kiel esperantigi la viran nomon Marian? Krome, por Cheillon aperas du esperantigoj: Ŝejon sur la paĝo 55 kaj Ĉejono sur la sekvaj paĝoj. Kiu bonas?
Ankaŭ la fakaj terminoj ricevis neunuecan trakton. Dum takedo estas klarigita (p. 91), ŝukao (p. 81) kaj leno (p. 94) restis sen klarigoj. Por “sandviĉo”, ja oficiala vorto, la aŭtoro insiste uzas la paŭsaĵon laŭ la nederlanda “buterpano”, eĉ kiam temas pri pantranĉaĵoj ŝmiritaj ne per butero (vidu ekz. p. 14).
Tamen ĉi tiuj etaj malglataĵoj apenaŭ ĝenas la leganton, kiu fine de la libro havas la senton “mi volas pli”. Ankaŭ mi.
______________________________________________________
* Vidu ankaŭ la membiografiaĵojn La longa vojaĝo (MAS, 2009) kaj Post la pluvo – pluvego (MAS, 2010).

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2013. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.