Reklamo por Esperanto en Prago


La 9-an de junio 2019 membroj de klubo E-mental´ kreis en Prago reklamon por Esperanto. Ili pentris ĝin sur barilo ĉirkaŭ konstruata domo en vigla strato de Prago. Posedantoj de la barilo – la konstrufirmao – mem proponas al homoj, ke ili laŭplaĉe kreu.

Unue ili parton de la barilo nigre kolorigis per farbo, kiun ili hazarde trovis en proksimeco. Per penikoj kaj eĉ per propraj manoj ili dum kelke da minutoj preparis la spacon por plua kreado.

Poste devis esti solvita problemeto, kion desegni sur la barilo. Estis klare, kiujn ĉefajn vortojn skribi, sed kion plu? Feliĉe en la grupo estis juna novulino, kiu studas reklamon, kaj ŝi donis ĉefan aspekton. Poste jam ĉiuj diligente desegnis.

Sur alia parto de la barilo ili rimarkis jam estantan verdan stelon, kiu instigis ilin por plua kreado kaj ili alskribis grandan vorton ESPERANTO.
Se neniu fiulo detruos la reklamon, ĝi restos surloke ĝis la aŭtuno, kiam la konstruaĵo estos finita kaj la barilo forigita.