Ses artoj en unu libro
• Luiza Carol
Tri nigraj ŝipoj / Drei schwarze Schiffe / Tri ĉernyh korablja.
Margrit Vollertsen-Diewerge. En Esperanton trad. Sabine Hauge. En la rusan trad. Elena Wedel, Natalia Trockmann.
Erlangen: La aŭtoro, 2009. 32p. 21cm. ISBN9783000294976. Kun akompana KD de la tri voĉlegitaj versioj.
Prezo: € 19,20
Tiu ĉi porinfana libro, originale verkita en la germana kaj tradukita en la rusan kaj Esperanton, estas la rezulto de kunlaboro inter du ĝemeliĝintaj urboj: Erlangen (en Germanio) kaj Vladimir (en Rusio). La aŭtorino kaj eldoninto loĝas en Germanio, la grafikistoj estas la lernantoj de artlernejo en Rusio, la personoj kiuj artece laŭtlegis la tekston en la germana, la rusa kaj Esperanto loĝas ĉu en Germanio, ĉu en Rusio.
En tiu ĉi libro harmonie kongruas ses artoj: literaturverkado, literatur-tradukado, deklamado, desegno, eldonarto kaj… pedagogio.
Precipe la pedagogian arton mi admiras, ĉar la libro ne nur helpas al la lernado de tri lingvoj per paralelaj legeblo kaj aŭdeblo, ne nur stimulis la grafikan kreopovon de la lernantoj de artlernejo (fakte ĝi kapablas stimuli same la kreemon de ajnaj infanaj legantoj), sed ankaŭ edukas la infanojn pri mediprotektado, bonkoreco, gastamo, pacemo. Lastvice sed ne lastgrave, ĝi kapablas influi pozitive ankaŭ la gepatrojn, kiuj helpos siajn infanojn konatiĝi kun la rakonto.
Pro tiuj ĉi valoraj edukaj aspektoj la libro ŝajnas aparte taŭga por la esperantista medio.
Tri nigraj ŝipoj havas apartajn antaŭparolojn en la germana, la rusa kaj Esperanto. Mi citos el la Esperanta antaŭparolo, verkita de Probal Dasgupta: „La infanoj, kiujn tuŝos ĉi tiu rakonto, komprenos, en siaj urboj ĝemeliĝintaj, ke ni ĉiuj estas gastoj kaj gastigantoj. Ili lernos gastigi kaj – same malfacile en la komenco – lernos bele gasti. Tion ili lernos ne nur lige kun malfeliĉaj infanoj de aliaj landoj, sed ankaŭ rilate al la sorto de marbirdoj, kiujn la nafto de la nunaj plenkreskuloj mortigas. Bele gasti estas afero ne nur de moroj – sed ankaŭ de savtenado de nia planedo!
La ĝemeliĝo de urboj faciligas al la infanoj tian lernadon, ĉar ili vidas, ke lernas kun ili ankaŭ la plenkresuloj.”
Mi aldonu ke, krom la infanoj de la du urboj, kiu ajn infano povas profiti el tia bele eldonita libro, pensiga ankaŭ por plenkreskuloj.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la februara numero 2011. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.