Ritmo, ritmo kaj ritmo

Mikaelo Bronŝtejn
Internacia lingvo.
Daniel Haddad. Curitiba: La aŭtoro, 2007. Kun tekstofolio; 42 min. KD.
Prezo: € 10,50

Mendi en la katalogo de UEA

Antaŭ pli ol monato mi ricevis freŝproduktitan diskon de ridanta junulo Daniel Haddad. Simpatia, sincere ridetanta vizaĝo rigardas min de sur la foto. Mi gratas la nukon, ĉar jam dum kelkaj semajnoj ne regule, sed fojfoje iel pretervole mi revenas al aŭskultado de tiu muziko. Mi serĉas la kaŭzon – kial do fojfoje venas tento reaŭdi tiun aŭ alian kanton?
– Ĉu pro tio, ke la disko havas la nomon Internacia Lingvo, kaj ĉiuj dek du kantoj iel- tiel tuŝas Esperanton?
– Ne. Estante fidela adepto de nia lingvo preskaŭ dum jarcentduono, mi tamen suspekteme alfrontas trolaŭdadon kaj dolĉvortan adoradon de Esperanto, supozante (plej ofte prave) ioman malsinceron en ĉiu troigo. Sed mi volas aŭdigi la diskon kaj ekpaŝi enigme, etendante la piedmovojn de kalkanoj al piedpintoj...
– Ĉu min logas la voĉo de l’ kantanto?
– Ankaŭ ne. La voĉo ne estas forta, ties tembron mi neniel kapablas memorfiksi, kaj la voĉoskalo, laŭ mi, estas ne tre vasta. Sed mi volas aŭdigi la diskon, inviti mian amikinon, preni ŝian dekstran manon per mia maldekstra, mian dekstran meti sur ŝian talion dum ŝi metos tenere sian maldekstran sur mian ŝultron, kaj ekmoviĝi kune – valse aŭ sambe – kio venos...
– Ĉu mi ŝatas la melodiojn de la kantoj?
– Eble jes. Foje ŝajnas al mi ke ne. Mi dubas. Ĉar mankas ia brila intonacio, distinganta unu melodion de alia, do ĉe sinsekva aŭdo la disko sonas iom monotone. Sed mi volas aŭdigi la diskon, invitinte dekon da najbaraj infanoj, fari rondon kun ili kaj eksalteti, ektroti komence laŭhorloĝe, poste – inverse...
– Ĉu al mi plaĉas la kantotekstoj? Certe, iuj plaĉas, sed tute ne ĉiuj. Eĉ ne multaj. Vere, la poemoj estas tre kortuŝaj, abundas neordinaraj komparoj, buntas koloroj, lirlas lingvaĵo – iuloke eĉ la rusa! Tamen mi trovas, ke la pensmaniero de la aŭtoro grave diferencas de la mia; pro tio, aŭdante, ekzemple, la frazon – „Am’ tia linda bele belegad’ per ekde pac’ sen baroj!“ – mi apenaŭ kapablas kompreni pri kio temas. Sed mi volas aŭdigi la diskon, aŭ mi eĉ preferus inviti la kantiston, ke li sidu ĉe nia somera lignofajro, dum la Esp-a kompanio faru vicon, ĉiu metu la manojn sur la ŝultrojn de antaŭstaranto, kaj la tuta vico gaje ekprancu ĉirkaŭ la fajro, provokante abundajn fajrerojn, kiuj kun ni rododancos en la varma nokto...
Fine. Hodiaŭ mi trovis la klarigon. Estas ritmo, ritmo kaj ritmo! Ritmo optimisma, sen eĉ guto de malgajo. Ritmo paŝa, promena, provoka, rondira, troteta, incita, pranca. Plej ofte nacie kolorigita, sed ie enmeze ankaŭ valsa, rotacia. Ĝuste la ritmoj estas por mi la kerna logaĵo de tiuj kantoj. Kaj mi volas aŭdigi la diskon...

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la julia-aŭgusta numero 2008. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.