UEA kongresos en Belfasto, Nord-Irlando, en 2021


Por la 106-a Universala Kongreso, post du jaroj, la Estraro de UEA elektis la “smeraldan insulon”, Irlandon, ki­el kongreslandon. La Universala Kon­gre­so la unuan fojon okazos en tiu par­to de Eŭropo. La gastiga urbo estos Belfasto, la ĉefurbo de Nord-Irlando. Grava haveno kaj pordo al la belega nord-irlanda marbordo, Belfasto su­feris dum la lasta jarcento pro armita politika konflikto, sed nun estas kon­siderata kiel unu el la plej sekuraj ur­boj en la brita insularo.
Konante la malmultecon de la lokaj movadaj fortoj, UEA traktis rek­te kun la urbo pri la kondiĉoj de la invito kaj ricevis tre favoran oferton de kongresejo en Queen’s University (la Reĝina Universitato). La loka gru­po en Belfasto jam donis plurajn prak­tikajn konsilojn pri la organizado kaj esprimis sian pretecon helpi pri ĉiu­specaj lokaj aferoj. “Belfasto ja estas surpriza, sed bonega interesa elekto”, ili komentis.
Ankaŭ Joy Davies, la sekretario de Esperanto-Asocio de Irlando, me­saĝis pri sia subteno: “En Irlando es­tas nun malmultaj organizitaj es­pe­ran­tistoj, sed ni bonvenigas la kon­greson kaj certe helpos, kiom ni po­vos. Ni esperas, ke ĝi allogos novajn ler­nantojn, parolantojn kaj apogantojn de la lingvo al nia asocio”. D-ro Séan O’Ri­ain, irlanda diplomato, kiu ak­ti­vas interalie en Eŭropa Esperanto-Unio, komentis: “Mia unua reago estas forte pozitiva. Kompreneble mi ĉion fa­ros por antaŭenigi la kongreson”. El Britio d-ro Geoffrey Greatrex reagis kun simila entuziasmo: “Kiel antaŭa prezidanto de EAB, mi tre fieras kaj kontentas pri la planata UK en Nord-Irlando, la unua en la irlanda insulo kaj pli ol 30 jarojn post la lasta UK en la brita insularo”.
La 106-a UK estas planata por okazi de la 17-a ĝis 24-a de julio 2021.