Nova Komputeko

Komputeko (mallongigo de prikomputila terminokolekto) estas interreta projekto, kiu celas listigi komputilajn vortojn en kiel eble plej multaj lingvoj, por stimuli la uzadon de ĝuste tradukitaj terminoj. Vi trovos ĉi tie tradukojn de prikomputilaj terminoj en pluraj lingvoj.

Komputeko estas oficiala projekto de la internacia Esperanto-organizaĵo E@I. La datumbazo de Komputeko estas disponebla laŭ la permesilo CC BY-SA 4.0.

https://komputeko.net