Virtuala Ekspozicio Hiroŝimo-Nagasako: 75 jaroj por paco
Okazis la inaŭguro de la Virtuala Ekspozicio Hiroŝimo-Nagasako: 75 jaroj por paco: https://mondafest.net/hiroshimo. La ekspozicio inaŭguriĝas kadre de la Virtuala Kongreso de Esperanto (aliĝi eblas ĉe https://vk.mondafest.net) kaj en la 75-a Memortago de la Atombombado sur Hiroŝimo. La ekspozicio inaŭguriĝas per du salonoj: Memore (1) kaj Kleige (2). En la Salono 1, vizitantoj povos konatiĝi kun 70 fotoj kaj bildoj kolektitaj de la Eldon-komitato de Hiroŝimo-Nagasako. La salono estis kunordigita de Michela Lipari, prezidantino de Itala Esperanto-Federacio, al kiu UEA kore dankas. La Salono 2 proponas tri prelegojn, kiuj ebligas al esperantistoj konscii pri la graveco de la temo por paco. UEA kore dankas al Mirejo Grosjean, prezidanto de ILEI, kaj Osioka Taeko, hiroŝimano, pro la prezento de la prelegoj. La tri prelegoj okazas nun kadre de la Virtuala Kongreso kaj estas libere spekteblaj rekte en la ekspozicia paĝo kaj en la jutubkanalo de UEA, UEAviva: https://youtube.com/UEAviva. Jam temp’ está por paco!
#mondafest2020