Gazetara Komuniko de UEA n-ro 897. Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA


En la unua kunsido de la Ĝenerala Kunveno 2020 de la Komitato de UEA, kiu unuafoje en la historio okazis rete kiel parto de la Virtuala Kongreso de Esperanto, la Komitato elektis Humphrey Tonkin kiel Honoran Prezidanton de UEA.

Humphrey Tonkin (n. 1939.12.02, Truro, Kornvalo, Britio) estas sendube la plej influa kaj multflanka vivanta gvidanto de UEA en la lastaj kvindek jaroj. Prezidanto de la Asocio dum tri mandatoj (1974-77, 1977-80 kaj 1986-89), kaj Estrarano dum tri pliaj, la du lastaj kiel Vicprezidanto (1980-83, 1983-86 kaj 2001-04), li ankaŭ ekster la Estraro faris gravajn kontribuojn sur la kampoj de beletro, esploro kaj dokumentado kaj eksteraj rilatoj. Pli ol iu ajn alia, li estas ligita al la kreskanta tutmondiĝo de UEA en tiu periodo kaj al la plialtigo de la prestiĝo de Esperanto en la rondoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko kaj sur la kampoj de lingvopolitiko kaj lingvoplanado. Rekone al la unika valoro, vasteco kaj daŭremo de lia agado kadre de UEA, la Estraro proponis elekti lin Honora Prezidanto – posteno, kiun li verdire jam okupas en la koroj de la membraro.

Tonkin eklernis Esperanton kiel adoleskulo en 1954 kaj du jarojn poste partoprenis en sia unua Universala Kongreso en Kopenhago (de tiam li ĉeestis pli ol 50 UK-ojn). Dum pli ol jardeko li aktivis en la junulara movado, i.a. kiel la unua redaktoro de Kontakto (1963-66) kaj Prezidanto de TEJO (1969-71). Li transprenis la prezidantecon de UEA nur 34-jaraĝa, en la malfacilaj cirkonstancoj de la kongreso en Hamburgo, 1974, kaj brile gvidis la procezon de movada repaciĝo en la postaj jaroj. Li multflanke renovigis la strukturojn kaj agadojn de la Asocio, reverkante ĝian Statuton, malfermante oficejojn en Budapeŝto, Antverpeno kaj Novjorko kaj lanĉante plurajn iniciatojn por resanigi ĝiajn financojn (Societo Zamenhof estas unu el liaj elpensaĵoj). Li modernigis kaj plifortigis jam establitajn agadojn, kiel la Centron de Espl! oro kaj D okumentado kaj la Belartajn Konkursojn, kaj enkondukis novajn, i.a. tre sukcesajn lingvopolitikajn konferencojn en Novjorko apud la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj. Famiĝis ankaŭ liaj kongresaj festparoladoj.

Oficiale en 1984, kvankam praktike jam pli frue, Tonkin transprenis la ĉefredaktadon de la faka revuo Lingvaj Problemoj kaj Lingvoplanado (fondita de CED-aktivuloj en 1966 sub la nomo La Monda Lingvo-Problemo) kaj en la postaj tridek jaroj levis ĝin al la unua rango de internaciaj revuoj sur tiu kampo – iel kombinante tion kun sia ĉefa kariero kiel profesoro pri la renesanca angla literaturo kaj 15 jarojn kiel universitata rektoro (Ŝtata Universitato de Novjorko Potsdam, 1983-88, kaj Hartford, 1989-1998). Li multe verkis kaj tradukis en Esperanto pri ambaŭ fakoj (i.a. du dramojn de Ŝekspiro kaj la esearon Lingvo kaj popolo, 2006), kaj krome zorgis pri la anglaj tradukoj de pluraj gravaj E-verkoj, i.a. La danĝera lingvo de Lins. Li estis ankaŭ populara kaj ofta preleganto en la Internacia Kongresa Universitato, en la Interlingvistikaj Studoj de Poznań kaj en aliaj klerigaj kaj movadaj aranĝoj. De 2004 ĝis 2016 li prezidis la Belartajn Konkursojn kaj tra eĉ pli longa periodo li gvidis la rilatojn de UEA kun Unuiĝintaj Nacioj, lastatempe reprezentante ĝin en la Komitato de Ne-Registaraj Organizoj ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio. Ekde 1968 li krome estas, preskaŭ seninterrompe, la prezidanto de la usona Esperantic Studies Foundation, kiu ludas pli kaj pli gravan evoluigan rolon por UEA kaj la movado en la lastaj du jardekoj.

Humphrey Tonkin estas meritoplena ano de la Honora Patrona Komitato de UEA, jam de 1995. La lastaj 25 jaroj elokvente kaj multrilate konfirmis lian elstaran rolon en la historio de la Asocio. La movoj por tiu justa honora agnosko naskiĝis ankoraŭ en la periodo de la eks-prezidanto Mark Fettes, kiu cetere plene subtenis la nuntempan Estraron en la prezento de tiu propono al la Komitato de UEA, kiu per sia aprobo ebligis la anoncon de Humphrey Tonkin kiel Honora Prezidanto en la Fermo de la Virtuala Kongreso, al kiu aliĝis 1833 homoj el 94 landoj.

El la Gazetaraj Komunikoj