![]() Lundo, Junio 15, 2020 - 22:45
Tio estas la 1-a prelego de la 64-a Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO-Seminario), originale anoncita de la seminario-gvidanto Stefan MacGill kiel "Koreio: ekzemplodona lando", renomita de la prelegando Prof. D-ro So Jinsu kiel "K-prevento & K-esperanto", t.e. korea prevento kontraŭ la koronviruso kaj korea Esperanto-movado. Prof. So estas estrarano de UEA ia. pri Azio kaj Oceanio kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio. La prelego okazis kadre de la temo de la seminario, "Niaj Fakaj Asocioj levas sin: la rolo de la Fakaj Asocioj en la nuntempo de la pandemia epoko", kaj okazis la 9-an de majo (sabaton), kun teknika prizorgo de la Irana Esperanto-Asocio (IrEA), pere de Zoom. |
![]() Dimanĉo, Junio 14, 2020 - 19:04
|
![]() Sabato, Junio 13, 2020 - 19:16
Ĉiumonate la Esperanto-Societo de Novjorko (ESNY) renkontiĝas. Pro la socia izoliĝo devigata de la pandemio de KOVIM-19 la kunvenoj de ESNY ekokazis rete. Por la junia kunveno la prezidanto de ESNY Raúl J. García invitis la Vicprezidanton de UEA Fernando Maia Jr. kaj la Estraranon pri Kulturo kaj Kongresoj Orlando Raola interparoli kun ESNY-anoj kaj gastoj pri la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj la Virtuala Kongreso (VK). La junia kunveno kiel kutime okazis vendrede, la 5-an de junio, je la 7:00 ptm novjorke. ESNY afable provizis al UEA la sonregistraĵon de la kunveno por aperigo kiel podkaston en UEAviva. Ĝi estas bona maniero informiĝi pri la jarmezaj eventoj kaj rezervi datojn por tiuj unikaj okazoj, kiuj estos MondaFest’ 2020 kaj VK. Koran dankon al ESNY! Pri MondaFest' 2020 ĉe https://eventaservo.org/e/mondafest2020. |
![]() Ĵaŭdo, Junio 11, 2020 - 18:08
Respondintoj ĝentile ricevos la artikolon antaŭ ol ĝi aperos oficiale. La reeldono de la Manlibro - https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7430 - estas tre atendata afero kaj vi povos riĉigi ĝin per via amika partopreno. Arto:Freepik.com. |
![]() Lundo, Junio 8, 2020 - 21:12
20 jun – MondaFest’ 2020: Somera Inaŭguro |
![]() Dimanĉo, Junio 7, 2020 - 19:51
|
![]() Sabato, Junio 6, 2020 - 19:40
Se vi estas artema aŭ entuziasma pri la ideo de Monda Festivalo (MondaFest' 2020) kaj la Virtuala Kongreso (VK) de Esperanto, UEA alvokas vin sendi proponojn pri emblemoj ĝis inkluzive la 14-a de junio al la Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar. La Estraro de UEA prijuĝos la proponojn kaj oficiale anoncos la gajninto(j)n de la konkurso la 20-an de junio dum la inaŭguro de MondaFest’ 2020. La premio estos senpaga aliĝo al Universala Kongreso en 2021 aŭ 2022 kaj unu-jara membreco en UEA, se la gajninto(j) ne estas membro(j). La Estraro povos aljuĝi pliajn premiojn al aliaj escepte bonaj proponoj. Legu pli pri la eventoj ĉe: https://eventaservo.org/e/emblemoj_MondaFest2020+VK. Arto:Freepik.com. |
![]() Vendredo, Junio 5, 2020 - 16:23
Estas 30 jarkolektoj en a Libroservo ekde 1979: https://katalogo.uea.org/?retrovo=Jarkolekto+Esperanto&trovu Por kolektantoj, historiamantoj kaj esploristoj estas nemaltrafebla okazo. Kaj ankaŭ por ĉiuj, kiuj ŝatus kleriĝi pri la Esperanto-historio tra jaroj. Por ricevi la revuon Esperanto , aliĝu al UEA: uea.org/alighoj/alighilo. La historio de nia lingvo bezonas vin - nun. Koran dankon pro diskonigo de tiu novaĵo en viajn rondojn. |
![]() Ĵaŭdo, Junio 4, 2020 - 19:15
Senpaga aliĝebleco al SEL-Skolta Esperanto-LigoSkolta Esperanto-Ligo (SEL), internacia faka asocio fondita en 1918 kaj kunlaboranta kun UEA, decidis fari senpaga la jaran membrecon. La estraro konsideras, ke la Ligo kalkulas je multaj volontuloj kaj la nuntempe disponeblaj rimedoj povas kovri la kostojn de la baza agado. La membroj povos pagi por aldonaj servoj, je la kosto. Por difinitaj agadoj kaj konkreta bezono oni starigos kampanjon por kolektado de laŭcelaj rimedoj. |