Legantoj de la revuo "Esperanto"

Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, la redaktoroj de la revuo Esperanto, dum la lastaj jaroj multe vojaĝas kaj renkontiĝas kun la legantoj kaj interesiĝantoj pri la oficiala organo de UEA.
Ĉi-foje, la 6-an de aŭgusto, ili prezentis ĝin kaj la Retan Revuon (https://revuoesperanto.org/) virtuale.
Se vi estas la partoprenanto de la Virtuala Kongreso, vi povas (re)spekti la renkontiĝon en la sistemo de https://vk.retevent.com.
Ankaŭ ni invitas vin spekti la videaĵon, kiun preparis Anna Striganova post la 1-a Virtuala Malferma Tago de UEA, ĉe la jutubkanalo UEAviva:
https://mallonge.net/5e.