TADEN 25-jara

Rob Moerbeek

Komence sendis varban leteron al pluraj E-gazetoj Jiři (Georgo) Rada, ĉeĥa ministo el Most, kies kolegoj fumante ankoraŭ pli malsanigis lin ol la jam peze malpura mineja aero. Asistis lin nederlanda fervojisto, Bart Ruirok, Delegito pri fervojoj kaj sindikatismo en Vlaardingen. Li ankaŭ volontulis en la proksima Centra Oficejo por ordigi la gazetojn en la Bblioteko Hector Hodler. ĝuste li ĵus forpasis, jam longe devigita dufoje en semajno viziti Roterdaman hospitalon.

Sed antaŭ kvaronjarcento aperis ekde julio la unua-jaraj numeroj 1-3 sub la titolo “Ni kaj niaj PURAJ PULMOJ”. En la biblioteko troviĝas preskaŭ kompleta serio: A4- au A5-formata, kun nefiksita nombro da paĝoj (lastatempe ofte nur 1, sed foje 20) kaj inter 4 numeroj kaj nur unu jare (nun eĉ pli ol antaŭe mankas tempo). Dum periodo aldoniĝis ilustraĵoj. Kiu forgesus la foton de indonezia tri-jaruleto, viktimigita de ludema onklo, sed krieganta se oni ne havigis al li cigaredon. Nur post kelkaj numeroj ni povis nin konsoli, ke pedagogoj tamen sukcesis normaligi la maniuleton.

La subtitolo de “Puraj Pulmoj” (tiel mallonge nomis la gazeton foje Rada mem) revenis al la origina “organo” post periodo kiel “informilo” de TADEN.

Sed en tiu unua jaro ĝi prezentis “Tutmondan Agadon de E-istaj Nefumantoj”: Jiři reliefigis, ke ni agadu. Tamen baldaŭ kaj la fortoj kaj la rimedoj ekmankis pro la du iniciatintoj: Jiři iom seniluziiĝis pro la malmultaj reagoj de la publiko. La redaktoro de “Monato”, la pipulo Stefan Maul, ŝerce komentis ke temas pri “splitita toleremo”. (Ankaŭ laŭstatute ni ne oponas fumantojn, sed volas ŝirmi nefumantojn kontraŭ la malutilaj efikoj de tabakfumo.) Al tio la suferanto Rada reagis ke toleremo ĉiam estas splitita: kiu toleras bubon kun piedpilko inter siaj rozoj?
Jam antaŭ la UK de Prago (1996) aperis la deziro, ke iuj pli bonstataj transprenu la ŝarĝon kaj fondu veran asocion, kiu per aliĝo al UEA povu enpezi kotizojn. La relativa proksimeco ebligis al Rada mem ĉeesti, kaj en la 81a UK la torĉon transprenis aktivulino, sed blinda: Nora Moerbeek, malgraŭ multaj engaĝoj, riskis kandidati kiel prezidanto, persvadebla kiam mi promesis asisti pri la aliaj funkcioj. Dum tempo estraranis ankaŭ ĵurnalisto, Momčilo Krstić. Nora ja havis siajn motivojn: la unua edzo, blinda muzikisto, profesie telefonisto, ofte lude ennubigis ilian malsaneman filon (ja kun malforta vidpovo), kiu junaĝe forpasis, ruinigante la esperojn de la patrino. Apenaŭ du jarojn ŝi tiel funkciis, ĝis ankaŭ ŝin forprenis de ni kruela morto. Sed tiam engaĝis sin Esperanto-adepto ŝia, Jan Bemelmans, kiu ekrolis kiel prezidanto kaj de Nosobe, la nederlanda sekcio de LIBE, kaj de nia TADEN. Li mem iniciatis kontakti saminteresatojn per vizaĝlibra konto.

Deflanke de UEA ni ĝuas grandan helpon: jam en 1996 ni ricevis salonon por la fonda kunveno, kaj ĝenerale niaj kunvenoj ne koincidas kun aliaj nepre ĉeestendaj. Dankinde!
Sed nia loĝloko Beverwijk elstaras inter nefumantoj pro la sindediĉo de du pulmistinoj, kiuj senĉese vane prizorgas pulmokancerulojn kun apenaua ŝanco transvivi. Por preventi ke junuloj sin viktimigu en la jaroj de senkonsidera eksperimentemo, ili malfermis klinikon por malkutimigi predojn de la plej mortiga sed leĝa drogaĉo. Wanda de Kanter kaj Pauline Dekker famiĝis pro sia senkondiĉa batalado, ricevis premiojn, agnoskon, sed ankaŭ forpuŝon el la alianco por senfuma Nederlando, ĉar ili – evidente pro la kunsuferado kun siaj pacientoj – ne povis prokrasti la abolon de la tabakismo kaj tro avancis la molĝentilajn alkutimigemulojn. Temas ja pri la plej mortiga drogo. Lastatempe la tajdo ŝanĝiĝis kaj la publiko pli inklinas malakcepti fumadon, eĉ sur konsumejaj terasoj, kaj 13-jaruloj mem jam malpli emas provi sian unuan cigaredon. (Iuj emas ĝeni per laŭta uzado de saĝtelefono...) La aŭtoritatoj jam transprenis iniciatojn de unuopuloj: sur lernejaj placoj kaj ĉirkaŭ lernejoj kaj aliaj lokoj multinfanaj fumado estas malpermesita.

Sed la industrio mem povas argumenti, ke neniu kondamnis ilian produkton kiel neleĝan. Loke la loĝantaro (en Bergen op Zoom) plendis, ke Philip Morris fermis sian fabrikegon, koste de amaso da laborpostenoj, facile kompenseblaj en malalt-salajraj landoj. Nur por elprovi “novtipan” produkton PM varbis kelkcent laboristojn en la fasbrikego: ekonomio evidente pli gravas ol popolsano: neniu protestis. Sed kiom ni jubilis, kiam tribunalo malakceptis ekonomi-detruan kompenspostulon de PM kontraŭ Urugvajo, kiu malpermesis reklami kaj enkondukis “neŭtralajn paketojn” (2014).

En niaj kajeretoj ni ankaŭ informis pri la sorto de junaj tabakkultivaj serv-infanoj: eĉ 12-jaraj en Kazaĥio kaj 14-jaraj en Usonaj ŝtatoj, aranĝo lastatempe “humanigita” per altigo super 16-jariĝo: kvazaŭ tiuj ne suferegas per 12-hora laborado tage sub senkompata suno, kun korpa ensorbo de nikotino kvazaŭ ili fumis po 50 cigaredojn en tago. Nur albana reĝo venkis ilin per po 100 cigaredoj diurne. Se fumantoj malpli indiferentus...

Fumantojn provas helpi ne nur instancoj – kaj nia organo – sed en Esperantujo aktivas prof. Robert Molimard, kiu mem tradukis sian “La Fume” (titole ŝanĝante nur la lastan vokalon: 1997).
Sed kial ĝeni vin per malnovaj novaĵoj: la tro maljuna redaktoro delonge petas pli junan posteulon. La senĉesa deficito (tamen dankon al la dek kotizantoj/donacantoj!) multe malkreskis, ĉar krom por bibliotekoj kaj senretuloj la retadresuloj ne kostas afrankon. Kaj la “saldo” estas forviŝebla, se necese. Interesatoj ricevos la numerojn rete eĉ sen pagi, ĉar nia tasko estas informi por konsciigi ankaŭ aliajn. Se vi ne ricevis la unuan numeron de 2020, skribu al moerbeekr@gmail.com kun via nomo kaj la celo. Au aliĝu al la vizaĝlibra “janbemelmans”.
Kvankam mi zorgas eviti lingvajn erarojn, mi daure forgesas ke eĉ pli gravas ke alikulturanoj (Afriko, Azio) komentu, korektu la tekston, kiu neeviteble restas eŭropeca.
Sed mi lasu spacon por prezidant-aldono (vi ja komprenas ke aldono ne prezidas: do mi ne skribu “prezidanta”).
Kun kora sandeziro al vi kaj la viaj,
Rob Moerbeek.

De la prezidanto

Jan Bemelmans
TADEN jubileas, kaj mi jam dum pluraj jaroj – mi eĉ ne scias kiom da jaroj – estas ĝia prezidanto. Ni estas nur malgranda societo, sed ni insistas kaj persistas en nia tasko. Tiu ĉi tasko estas informi la esperantistan publikon pri ĉiuj aspektoj de la tabakismo. En la neesperantista gazetaro de tempo al tempo aperas artikoloj pri nia agadkampo. Kiam mi – ofte hazarde – trovas tian artikolon en la nederlanda gazetaro, mi diskonigas ĝin en nia grupo en Vizaĝlibro.

Ni vidas ke tre malrapide la ĝenerala sinteno pri tabakismo ŝanĝiĝas. En la amasmediumoj oni en diversaj landoj estas pli kaj pli negativa pri fumado. En vendejoj la tabakvaroj pli kaj pli malaperas al kaŝitaj lokoj, nevideblaj por la butikumantoj. Ofte tio estas la rezulto de pli severa leĝaro ĉi-kampe. Kaj mi ankaŭ menciu la devigajn fotojn de malpuregaj pulmoj sur la cigaredaj pakaĵetoj. Konsidernate tion mi povas kun ĉiuj TADEN-anoj esti fiera ke ni disponas pri Puraj Pulmoj!