Mardo, Septembro 15, 2020 - 13:41


Iru al la jutub-kanalo de ILEI, kie vi povas spekti la programerojn de VEKI.
Esperanto+Edukado ILEI: https://www.youtube.com/c/EsperantoEdukadoILEI/
Ĉar VEKI daŭris 7 tagojn, ĉar ĉiu tago enhavis 12 horojn da elsendado, temas pri proksimume 80 programeroj. Jam nun aperas la unuaj, kaj la plusendado daŭros ĝis la 15-a de novembro. Do iru al la paĝo kaj abonu ĝin.
Tiu paĝo ankaŭ enhavas novaĵojn pri ILEI kaj filmojn pri pedagogio kaj lingvolernado. Do ne malhavebla ilo por vi!

Dimanĉo, Septembro 13, 2020 - 22:37


• Luis Obando - respondeculo de UEA pri la voĉlegado de la revuo Esperanto

Pretas la voĉlegita septembra numero de la revuo Esperanto
La tekstoj estas legitaj de volontuloj de pluraj landoj por vidhandikapitoj kaj eventuale estas uzindaj ankaŭ por plibonigi aŭskultan komprenon de Esperanto.
Ekde ĉi tiu numero ankaŭ eblas legi kelkajn tekstojn dum la aŭskultado per la sama retejo.
Ĝuu https://uea.org/revuoj/sono

Sabato, Septembro 12, 2020 - 21:37

Luis Obando kaj Jahir Cataño (Kolombio) gajnis la 1-an lokon en la 8-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj, kiu okazis en 2020 kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020), per la kanto "Indiĝena Romanco" en la kategorio aĝo 19-54 koruso/ensemblo. La prezento de la premiitoj de la 8-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj okazis ĉi-sabate, la 12-an de septembro, je la 14:00 UTC ĉe http://ecem.com.pl/. La eventon organizas la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado, sub gvido de Małgorzata "Małgosia" J. Komarnicka, aŭspiciate de Universala Esperanto-Asocio, ILEI, Eurokka kaj aliaj grupoj.

Vendredo, Septembro 11, 2020 - 23:19

• La Redakcio

Aperis la deksepa numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Vendredo, Septembro 11, 2020 - 18:30


Nepre spektu la prezenton de la premiitoj en la 8-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj, kiu ĉi-jare okazas kadre de #MondaFest2020: sabaton, la 12-an de septembro, je la 14:00 UTC (16:00 CEST) ĉe http://ecem.com.pl. La eventon organizas la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado, sub gvido de Małgorzata "Małgosia" J. Komarnicka kaj aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio, ILEI, Eurokka kaj aliaj grupoj.

Ĵaŭdo, Septembro 10, 2020 - 12:55

La tutmonda pandemio portis al la Esperanto-movado ne nur la novformajn metodojn de komunikado, sed ankaŭ multajn novajn esperantistojn.
Ĉi-numere ni parolas kun unu el ili – María Luisa Soriano González el Hispanio (marisolesperanto@gmail.com).

Revuo Esperanto: Kio instigis vin ler­ni Esperanton?

M.L.S.G.: Kiam la pandemio aperis kaj mi vidis ke ni restos hejme dum monatoj, mi decidis fari ion novan, specialan, por trovi ion bonan en mal­bona situacio. Mi tiam rememoris, ke mia patro multfoje diris al mi, ke ek­zistas internacia lingvo, kiu faciligas komunikadon inter ĉiuj en la mondo, Esperanto. Mi ĉiam interesiĝis pri la ideo, sed neniam trovis tempon por fa­ri pli da esplorado pri ĝi. Finfine estis
la perfekta tempo por lerni Esperan­ton.

Merkredo, Septembro 9, 2020 - 18:55

• Sara Spanò

La 9-an de septembro (09.09) ne estas hazarda dato; des malpli estas tia la 9-a de septembro 2009, geedziĝdato de Júlia Sigmond, rumanhungara verkistino kaj pupaktorino, kaj de Sen Rodin (pseŭdonimo de Filippo Franceschi), itala verkisto.
Sen mencias la daton 09.09.2009 en la novelo “Sankta Maria”, lastlinie, en la kolekto “Nu, kio do?”; Júlia mencias ĝin en sia rakonto “La skribistino”, en la kolekto “90” (la sonregistraĵo daŭre aŭskulteblas ĉi tie: https://mallonge.net/6i).

Mardo, Septembro 8, 2020 - 19:32

Per sciigo de la samideano Josip Pleadin, UEA kun granda bedaŭro informas pri la forpaso de Zlatko Tišljar (1945-2020), inter esperantistoj konata kiel Pajo. Li estis unu el la multjaraj gvidantoj de la kroatia Esperanto-movado, aktiva esperantisto ekde 1962 kaj laste proklamita Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio, en aŭgusto 2020. Pri lia impona biografio bonvolu legi la artikolon en Vikipedio: eo.m.wikipedia.org/wiki/Zlatko_Tišljar. Li forpasis pasintan nokton en Zagrebo. Ni perdis grandan aktivulon. Ni strebu inspiriĝi de lia agado por nia estonteco kaj honorigi la ekzemplon, kiun li lasas al ni. UEA, nome de la tutmonda komunumo prezentas sian kondolencon al familianoj kaj multaj geamikoj de Pajo.

Mardo, Septembro 8, 2020 - 14:04


Se vi ne jam spertis la Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) aŭ ŝatus (re)spekti programerojn, jen la lasta ŝanco: por ebligi al ĉiuj partopreni tiun unikan virtualan festenon de Esperanto, UEA plilongigis la unikan VK-sperton ĝis la fino de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), la 20-an de septembro. Tiu invito validas por ĉiuj, ankaŭ tiuj kiuj ankoraŭ ne estas membroj de UEA. VK-aliĝintoj povas normale aliri la virtualan kongresejon per vk.retevent.com. Novaj aliĝantoj bv. uzi la retan aliĝilon: vk.mondafest.net. La aliĝkotizoj estas simbolaj por individuaj membroj de UEA kaj varias laŭ lando: 20, 10 kaj 5 EUR por landkategorioj 5, 4 kaj 3, respektive, kaj nulo por landkategorioj 1 kaj 2 laŭ la kotizo-sistemo de UEA. Per la sama aliĝilo eblas aliĝi ne nur al la VK, sed ankaŭ al UEA. Ĉiuj bonvenas subteni la laboron de la Asocio per aliĝo. Se iu havas problemon pagi la aliĝkotizon, bv. skribi al la adreso mondafest2020@googlegroups.com.

Paĝoj