"Mi pensas, ke la kvarantena periodo permesis al multe da homoj alproksimiĝi al ĉi tiu lingvo"

La tutmonda pandemio portis al la Esperanto-movado ne nur la novformajn metodojn de komunikado, sed ankaŭ multajn novajn esperantistojn.
Ĉi-numere ni parolas kun unu el ili – María Luisa Soriano González el Hispanio (marisolesperanto@gmail.com).
Revuo Esperanto: Kio instigis vin lerni Esperanton?
M.L.S.G.: Kiam la pandemio aperis kaj mi vidis ke ni restos hejme dum monatoj, mi decidis fari ion novan, specialan, por trovi ion bonan en malbona situacio. Mi tiam rememoris, ke mia patro multfoje diris al mi, ke ekzistas internacia lingvo, kiu faciligas komunikadon inter ĉiuj en la mondo, Esperanto. Mi ĉiam interesiĝis pri la ideo, sed neniam trovis tempon por fari pli da esplorado pri ĝi. Finfine estis la perfekta tempo por lerni Esperanton.
Revuo Esperanto: Kiam kaj kiel vi lernis Esperanton?
M.L.S.G.: Mi eklernis Esperanton antaŭ tri monatoj kaj duono, dum la kvaranteno. Mi serĉis per interreto kiel mi povus lerni ĝin. Mi estis surprizita trovi tiom da materialoj, retpaĝoj, kursoj kaj asocioj. Unue, mi trovis la retpaĝon de Hispana Esperanto-Federacio kun multege da informoj, unu el ili pri la interreta kurso de la Sevilla Universitato. Mi partoprenis ĝin kaj mi ekkonis nekredeble bonegan instruiston, Vicente Manzano. Mi multe lernis pri la Esperanta lingvo kaj la Esperanta kulturo. Ĉar la kurso estis unu horon semajne kaj mi estis tre instigita, mi serĉis pli da metodoj por lerni Esperanton samtempe.
Revuo Esperanto: Kiujn aliajn metodojn vi uzis por lerni Esperanton?
M.L.S.G.: La plej atingebla metodo, kiun multaj homoj konas (ne esperantistaj), estas la programo Duolingo. Ĝi estas tre taŭga por la komencantoj. Mi konsideras ĝin la pordo al la lernado de Esperanto. Ĉiu sekcio enhavas notojn, kiuj klarigas la gramatikon. Cetere, ĉiam kiam oni bezonas, oni povas lasi mesaĝon, kiu estos tre rapide respondita. Duolingo ankaŭ havas forumojn, eventojn kaj grandan komunumon de lernantoj kaj spertaj esperantistoj, kiuj multe helpas. Certe, ĝi proponas multe pli ol ludon.
Por kontakti kun la Esperanta komunumo tre utila estas ankaŭ Facebook kaj Telegramo. WhatsApp iom malpli. En la paĝo Telegramo estas la listo de amaso da Esperantaj grupoj. Mi eniris kaj mi legis. Mi ne bone komprenis en la komenco, sed mi trankvile lernis.
En la interreto estas tre bona kurso nomata Lernu!. Ankaŭ utila Free Esperanto Course, Esperanto en 12 tagoj, Jubilo, KEL-kurso. Mi iom rigardis ilin, sed mi esperas baldaŭ dediĉi al tio pli da tempo.
Kio helpis min rapide progresi kun la gramatiko, estis la libro Complete Esperanto. Mi mendis ĝin ĉe la Esperanto Asocio de Britio. Mi vere volis havi ion fizikan kaj ĉi tiu libro estas ege kvalita.
Krom lerni gramatikon, mi bezonis aŭskulti kaj paroli Esperanton. Kio multe helpas min por plibonigi la komprenon de la lingvoj, kiujn mi studis, estas la spektado de filmoj kaj filmetoj. En la kazo de Esperanto estas tre interesa YouTube kaj Tubaro. Ĉiunokte mi spektis filmetojn de Esperanto-asocioj kaj de YouTubistoj (Keep It Simple Esperanto, Jezer, Exploring Esperanto, Catie Kejti, Irizanjo, Bárbara Brown, Fingtam, Esperanto Variety Show, Evildea).
Por aŭdi kaj paroli mi uzis iomete Italki, kiun mi jam uzis antaŭe kun aliaj lingvoj. Poste mi trovis Eventa Servo. Ĝi estis miriga malkovro. Ĉar la mondo estas en kvaranteno, multegaj ĉeestaj lokaj kunvenoj fariĝas virtualaj, ĉiuj reklamitaj sur ĉi tiu paĝo. Ankaŭ eventoj kaj kursoj. Mi eniris en vidbabilejajn ĉambrojn (per Jitsi aŭ Zoom) de Britio, Germanio, Francio, Brazilo, Kanado, Usono... Ankaŭ la babilado de CBTalk.
Dum semajnoj mi eniris kaj mi nur diris tri frazojn: “Saluton, mi estas Marisol. Mi estas el Sevilla, Hispanio. Mi estas komencanto”. Mi ne povis diri pli, sed mi nur volis aŭskulti. Mi aŭskultis kaj mi lernis. Poste, iom post iom, mi komencis paroli pli.
Mi trovis ke multe da grupoj bonvenigas ĉiujn; komencantojn kaj progresantojn. Mi admiras kiel paciencaj ĉiuj estas kun komencantoj. En aliaj lingvoj kutime oni ne interesiĝas paroli kun ili.
Alia tre interesa programo estas Ekparolu! de Edukado.net. Ĝi donas al la komencantoj la eblon por konversacii kun spertaj esperantistoj. Mi baldaŭ partoprenos ĝin. La kroma paŝo, kiun mi volas fari, estas komenci legi librojn kaj artikolojn. Mi planas uzi uea.facila kaj la libroservon de UEA.
Mi ankoraŭ ne parolis Esperanton kun iu persone (nur per la ekrano de mia komputilo) sed finfine, en kelkaj tagoj, dank’ al la programo Amikumu, mi havos mian unuan renkontiĝon kun Unika, koreino kiu loĝas en mia urbo. Mi antaŭĝojas ĉi tiun momenton.
Revuo Esperanto: Ĉu vi povas pli detale rakonti pri la interreta kurso de la Sevilla Universitato? Kiel ĝi funkcias? Kion necesas fari por aliĝi?
M.L.S.G.: La kurso de la Sevilla Universitato en la komenco estis ĉeesta kurso, sed kiam la kvaranteno komenciĝis, la kurso povis esti nur virtuala. En ĉi tiu momento homoj ekster Sevilla povis interrete partopreni. Post la sukceso de ĉi tiu kurso, ankaŭ la venonta kurso 2020–2021 havos la eblon por virtuale partopreni. La instruisto proponis al ni ke en la venonta kurso ni povus daŭrigi kune kun la novaj komencantoj kaj helpi ilin. Por mi estas tre interesa ideo kaj mi kun plezuro partoprenos. Por kontakti: esperanto@us.es.
Aliaflanke la Universidad Nacional de Educación a Distancia (UNED), havis interrete kurson de Esperanto en nivelo A1–A2. Mi ne partoprenis ĝin, ĉar mi trovis la kurson malfrue, sed mi povis aliĝi al la libera ekzameno en junio. La ekzameno estis perinterreta kaj ĉiuj povis aliĝi al ĝi. Mi nun havas la atestilon de la nivelo A2 de ĉi tiu Universitato kaj ankaŭ la atestilon de Hispana Esperanto-Federacio, ĉar ili ambaŭ kunlaboras. Por la kurso 2020–2021 ili aldonos la nivelon B1, kaj la liberan ekzamenon (sen kurso). Pli da informoj aperos en la paĝo de UNED kaj de Hispana Esperanto-Federacio.
Revuo Esperanto: Ĉu vi partoprenis iujn virtualajn Esperanto-aranĝojn dum tiu ĉi periodo?
M.L.S.G.: Jes, kadre de la MondaFest’ 2020 mi partoprenis en la kurso NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro), SES (Somera Esperanto-Studado) kaj en la eventoj VEKI de ILEI, kaj VK, la Virtuala Kongreso de UEA.
Mi multe lernis en NASK kun la viveca post-baza kurso de Hans Becklin. Ĝi estis perfekte preparita kun rakontoj, kantoj, ludoj kaj bonaj gramatikaj klarigoj.
En SES mi aliĝis al la pli baza nivelo sed, post kiam mi faris kaj sendis la nivelan teston, ili aligis min en la nivelo B1. Mi estis surprizita kaj feliĉa ĉar ili kuraĝigis min progresi. Mi certe povus lerni pli, kaj tiel estis kun la instruisto Przemysław Wierzbowski, kiu invitis nin paroli en etaj grupoj.
Krom la kurso SES prezentis ankaŭ multajn prelegojn kaj vidbabilejojn, ĉiam malfermitajn. Ĝi donis la eblon por esti en kontakto kun Esperanto 24 horojn ĉiutage. Mi pasigis interesajn kaj amuzajn vesperojn en la vidbabilejaj ĉambroj Gufujo kaj Trinkejo kun novaj amikoj. Mi multe ĝuis ĝin. Ĉi tiu semajno vere estis kiam mia lernado ege pliboniĝis. Mi estas dankema al la partoprenantoj kaj organizantoj: Peter Baláž, Dorota Rodzianko kaj la E@I- teamo.
Poste, mi partoprenis en VEKI de ILEI kaj la Virtuala Kongreso de UEA. Ili prezentis tre interesajn prelegojn, sed kio multe helpis min en la lernado de Esperanto: okazis ĉiuvespere kurso de Katalin Kováts kaj la postaj vidbabilejoj de la ĉambro Librejo, kie mi renkontiĝis kun la kunuloj, kiujn mi jam konis de antaŭaj eventoj.
Certe ĉi tiuj kursoj kaj kongresoj, kadre de la MondaFest’ 2020, estis granda sukceso.
...
Post studado de Esperanto dum ĉi tiuj lastaj monatoj mi povas diri, ke mi faris la plej bonan decidon. Mi ŝatas ĉi tiun lingvon pli kaj pli ĉiutage. Ĝi estas lingvo kun interesa kulturo nutrata de homoj el la tuta mondo.
Mi ankaŭ opinias, ke la transformo de ĉiuj kursoj kaj eventoj en virtualajn estis gravega por sperti profundan mergon en ĉi tiu lingvo. Mi pensas, ke la kvarantena periodo permesis al multe da homoj alproksimiĝi al ĉi tiu lingvo por la unua fojo (kiel estas mia kazo) aŭ multe progresi por tiuj, kiuj jam lernis ĝin.
Kompreneble ĉeestaj eventoj estas tre gravaj, kaj mi esperas, ke ili okazos denove tre baldaŭ, sed mi ankaŭ deziras, ke ĉiam estu ĉi tiu bonega propono de kunvenoj, kursoj kaj eventoj en la interreto.
Laŭ mi, kio faciligas la lernadon de ĉi tiu lingvo, ne estas nur la lingvo mem, sed la komunumo malantaŭ ĝi, kiu estas tre helpema kaj ĉiam preta helpi. Neniam en iu ajn alia lingvo, kiun mi lernis, mi trovis tiom da homoj volontulantaj sian tempon por helpi aliajn lerni ĝin. Mi ŝatus danki ĉiujn homojn kaj asociojn, kiuj instruas aŭ organizas kursojn, renkontiĝojn kaj eventojn, homojn kiel Anna Löwenstein, Anthony Bodineau, Heinz Sprick, Fransoazo Oazo aŭ Ignacio Cancelo. Ankaŭ ĉiujn, kiuj subtenas ĉi tiun lingvon. Mi estas speciale dankema al Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko.
Miaflanke, en la estonteco mi ŝatas la ideon instrui Esperanton. Kiu scias, eble mi eĉ povos instrui ĝin en la Universitato, kie mi laboras, Universidad Pablo de Olavide.
Ĝis tiam mi daŭrigos mian lernadon de Esperanto kaj ĝuos interesajn konversaciojn kun novaj amikoj el la tuta mondo.
Dankon pro la intervjuo!
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la septembra numero 2020. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.