Ĵaŭdo, Junio 11, 2020 - 18:08
Respondintoj ĝentile ricevos la artikolon antaŭ ol ĝi aperos oficiale. La reeldono de la Manlibro - https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7430 - estas tre atendata afero kaj vi povos riĉigi ĝin per via amika partopreno. Arto:Freepik.com. |
Lundo, Junio 8, 2020 - 21:12
20 jun – MondaFest’ 2020: Somera Inaŭguro |
Dimanĉo, Junio 7, 2020 - 19:51
La tekstoj estas legitaj de volontuloj de pluraj landoj por vidhandikapitoj kaj eventuale estas uzindaj ankaŭ por plibonigi aŭskultan komprenon de Esperanto. |
Sabato, Junio 6, 2020 - 19:40
Se vi estas artema aŭ entuziasma pri la ideo de Monda Festivalo (MondaFest' 2020) kaj la Virtuala Kongreso (VK) de Esperanto, UEA alvokas vin sendi proponojn pri emblemoj ĝis inkluzive la 14-a de junio al la Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar. La Estraro de UEA prijuĝos la proponojn kaj oficiale anoncos la gajninto(j)n de la konkurso la 20-an de junio dum la inaŭguro de MondaFest’ 2020. La premio estos senpaga aliĝo al Universala Kongreso en 2021 aŭ 2022 kaj unu-jara membreco en UEA, se la gajninto(j) ne estas membro(j). La Estraro povos aljuĝi pliajn premiojn al aliaj escepte bonaj proponoj. Legu pli pri la eventoj ĉe: https://eventaservo.org/e/emblemoj_MondaFest2020+VK. Arto:Freepik.com. |
Vendredo, Junio 5, 2020 - 16:23
Speciala oferto de junio: la revuo Esperanto, oficiala organo de UEA, estis fondita en junio 1905. Okaze de ĝia 115-jariĝo en 2020, dum la tuta monato junio aĉetu Jarkolektojn de la revuo Esperanto kun triona rabato sendepende de kvanto! Estas 30 jarkolektoj en a Libroservo ekde 1979: https://katalogo.uea.org/?retrovo=Jarkolekto+Esperanto&trovu Por kolektantoj, historiamantoj kaj esploristoj estas nemaltrafebla okazo. Kaj ankaŭ por ĉiuj, kiuj ŝatus kleriĝi pri la Esperanto-historio tra jaroj. Por ricevi la revuon Esperanto , aliĝu al UEA: uea.org/alighoj/alighilo. La historio de nia lingvo bezonas vin - nun. Koran dankon pro diskonigo de tiu novaĵo en viajn rondojn. |
Ĵaŭdo, Junio 4, 2020 - 19:15
Senpaga aliĝebleco al SEL-Skolta Esperanto-LigoSkolta Esperanto-Ligo (SEL), internacia faka asocio fondita en 1918 kaj kunlaboranta kun UEA, decidis fari senpaga la jaran membrecon. La estraro konsideras, ke la Ligo kalkulas je multaj volontuloj kaj la nuntempe disponeblaj rimedoj povas kovri la kostojn de la baza agado. La membroj povos pagi por aldonaj servoj, je la kosto. Por difinitaj agadoj kaj konkreta bezono oni starigos kampanjon por kolektado de laŭcelaj rimedoj. |
Merkredo, Junio 3, 2020 - 22:19
• Amri Wandel, estrarano pri scienca kaj faka agado |
Mardo, Junio 2, 2020 - 17:36
En la junia numero de la revuo Esperanto aperas la jara raporto de la Estraro de UEA. Se vi deziras legi pli da detaloj, estas aliaj raportoj tra la jaro, troveblaj ĉiuj en la retejo de UEA: https://uea.org/teko/komitato. EnkondukoLa jaro 2019 estis la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj kaj la unua jaro post la kotizreformo aprobita de la Komitato de UEA en 2018. La 104-a Universala Kongreso sukcese okazis en Lahtio, Finnlando, kun elekto de nova Estraro. UEA plu frontis financajn defiojn, sed kun jam pozitivaj rezultoj post la komitata instrukcio duonigi la deficiton en 2020. Denove rekorda estis partopreno en la Belartaj Konkursoj. Substrekindaj atingoj estis: ĉefparolado de R. Maertens en la ferma ceremonio de Junulara Forumo de EKOSOK; saluto en Esperanto de ministrino de Svedio, Amanda Lind, al la UK; la internacia kalendaro Eventa Servo; estigo de UEA.facila kaj Forumo de UEA; kaj okazigo de la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto. |
Dimanĉo, Majo 31, 2020 - 13:31
Post la doktoriĝo pri fonetiko en 1962, li eklaboris fine de 1962 ĉe UEA en Roterdamo, por redakti la revuon Esperanto. Li redaktis ankaŭ La Monda Lingvo-Problemo de 1968 ĝis 1973 kaj okupiĝis pri la Biblioteko Hector Hodler. En 1968 Sadler fariĝis ankaŭ direktoro de la Centra Oficejo. Li transdonis la redaktadon de la revuo en 1974 al Simo Milojeviĉ. En tiu epoko li ankaŭ kunorganizis plurajn Universalajn Kongresojn kaj instalis en 1980-1981 la unuan komputilan sistemon de UEA. |