Luis Obando kaj Jahir Cataño (Kolombio) gajnis la 1-an lokon en la 8-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj

Luis Obando kaj Jahir Cataño (Kolombio) gajnis la 1-an lokon en la 8-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj, kiu okazis en 2020 kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020), per la kanto "Indiĝena Romanco" en la kategorio aĝo 19-54 koruso/ensemblo. La prezento de la premiitoj de la 8-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj okazis ĉi-sabate, la 12-an de septembro, je la 14:00 UTC ĉe http://ecem.com.pl/. La eventon organizas la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado, sub gvido de Małgorzata "Małgosia" J. Komarnicka, aŭspiciate de Universala Esperanto-Asocio, ILEI, Eurokka kaj aliaj grupoj.

La kanto "Indiĝena Romanco" estis verkita de la kolombia maestro Luis Antonio Diago Montilla. La tradukon en Esperanton faris Luis Obando. Kantis kvinvoĉe Luis Obando kaj Jahir Cataño.

La kanto ankaŭ estis parto de la programo de la Tago de Ameriko: https://youtu.be/IAeaTnP1tFM

UEA varme gratulas al Luis, Jahir kaj la organizantoj de la Eŭropa Festivalo!