Geedziĝdato de Júlia Sigmond kaj Sen Rodin

Sara Spanò

(Bildo aperinta ĉe "L'Esperanto", revuo de Itala Esperanto-Federacio, 2/2020, p. 22)

La 9-an de septembro (09.09) ne estas hazarda dato; des malpli estas tia la 9-a de septembro 2009, geedziĝdato de Júlia Sigmond, rumanhungara verkistino kaj pupaktorino, kaj de Sen Rodin (pseŭdonimo de Filippo Franceschi), itala verkisto.
Sen mencias la daton 09.09.2009 en la novelo “Sankta Maria”, lastlinie, en la kolekto “Nu, kio do?”; Júlia mencias ĝin en sia rakonto “La skribistino”, en la kolekto “90” (la sonregistraĵo daŭre aŭskulteblas ĉi tie: https://mallonge.net/6i).
Krome, ŝi mencias la geedziĝdaton kaj apartan festadsistemon en unu el la monataj leteroj kiujn ŝi kutimis sendi al geamikoj, parolante pri “la mistera naŭa”:

“Ni geedziĝis en matusalema aĝo, pro tio mi proponis al Filippo, ke ni ne festu la jardatrevenon, sed la monatan, ĉar ni geedziĝis la 9.9.9., nome la 9-an de septembro 2009 en Kluĵo. Pro tio, ni festas en ĉiu monato la 9-an tagon. Preskaŭ ĉiuj forgesis tiun tagon”.

Tamen, ni certe ne forgesu pri tiu ĉi speciala tago kaj pri la geedza paro, falĉita en marto de la koronvirusa pandemio. Ilia deka geedziĝdatreveno, pasintjare, estis bedaŭrinde la lasta, kiun ili povis kunfesti.
Ni havis plurajn okazojn omaĝi al Júlia kaj Sen kaj memori pri ili dum la Monda Festivalo kaj la Virtuala Kongreso. Dum la Printempa Inaŭguro, la 20-an de septembro, eblos aŭskulti memorojn kaj anekdotojn pri la paro, ties amrilato kaj artrilato, dum speciala, omaĝa momento dediĉita al ili.
Pliaj detaloj sekvos; intertempe, rezervu la daton, kaj pluinterkonatiĝu kun la verkoj de Júlia Sigmond kaj Sen Rodin!