La 79-a Hispana Esperanto-Kongreso


La 79-a Hispana Esperanto-Kongreso (HEK) okazos virtuale en la 2-a kaj 3-a de oktobro 2021. Por partopreni ĉiujn programerojn oni devas eniri en la kongresejon ĉe https://www.esperanto.es/hef/index.php/kongreso/kongresejo. En la kongresejo estas du salonoj: Salono Zamenhof kaj Salono Fernando de Diego. Tiun lastan oni povas jam viziti! UEA gratulas al sia landa asocio, Federación Española de Esperanto, kaj bondeziras al ĉiuj, ke la kongreso estu ĝuoplena! Ĝi certe estos!