Sillok - la plej ampleksaj analoj



CHO Sung Ho,
Koreio


Sillok de la unua ĝis la kvara reĝoj. Bildoj el la Naciaj Arkivoj de Koreio

Sillok estas kolekto da kronologiaj arkivoj, kiuj enhavas la historion de la Joseon Dinastio de Koreio dum 472 jaroj (1392–1863), de la periodo de la unua reĝo Taejo ĝis la 25-a reĝo Cheoljong. La arkivoj de la lastaj du reĝoj (1863–1910) ne estas formale agnoskitaj kiel parto de Sillok, ĉar ilia historio estis distordita de japanoj post la aneksado de Koreio al Japanio. Sillok, konsistanta el 888 volumoj, estas la plej ampleksa el la arkivoj de unuopaj regnoj tra la historio kaj enlistiĝis kiel la Monda Heredaĵo de Unesko en 1997. Ĝi estas alte aprezinda ne nur pro sia amplekso sed ankaŭ pro objektiveco kaj justeco.

Enhavo de Sillok

Sillok enhavas la arkivojn de reĝo kaj kortego, al kiuj aldoniĝas tiuj de ĉefaj registaraj instancoj, oficialaj gazetoj kaj privataj verkaĵoj. Estas traktitaj aferoj ne nur pri politiko, diplomatio kaj milito, sed ankaŭ pri preskaŭ ĉiuj sociaj kampoj, kiel ekonomio, kulturo, scienco, religio, moro, leĝo, trafiko, komunikado kaj aliaj. Ekzemple la vortoj tertremo aperas 2059 fojojn, suna eklipso 696 fojojn, epidemio 27 fojojn kaj katolikismo 21 fojojn.

Jen kelkaj frazoj eltiritaj el Sillok.

• La unuan de marto 1399. Dum la suna eklipso la reĝo kun la tuta aro da korteganoj en funebra kostumo preĝis batante tamburojn por savi sin.
• La 16-an de januaro 1413. Tertremo trafis dudek fojojn la gubernion Geochang.
• La 23-an de majo 1591. La reĝo ordonis rekompencon al I Sunsin, la mararmea komandanto de la provinco Jeolla, kiu detruis pli ol 40 japanajn ŝipojn kaj rehavigis la ŝtelitaĵojn.
• La 26-an de decembro 1612. La reĝo ordonis punon al oficistoj, kiuj neglektis zorgi pri pestaj malsanuloj.
• La kvaran de julio 1794. Gwon Yu, la ministro de la Registara Administracio, petis al la reĝo malpermesi la propagandon de katolikismo.

Objektiveco kaj justeco

La arkivoj de reĝo estis verkitaj de specialaj servistoj, nomataj sagwan, kiuj alterne sekvis ĉiujn liajn agojn diurne. Ĉar ne nur la gravaj eventoj okazantaj ĉe reĝo, sed ankaŭ ĉiuj liaj trivialaj aferoj devis inkluziviĝi en Sillok, reĝo principe povis renkonti neniun ajn sen ĉeesto de sagwan. Sciante, ke ĉiuj liaj movoj kaj paŝoj estas enskribitaj, reĝo ne povis laŭvole manipuli sian aŭtoritaton.
Sagwan, konsciante respondecon kaj memfidon pri siaj taskoj, rifuzis obei al la maljustaj ordonoj de siaj superuloj, eĉ al tiuj de reĝo, kaj klopodis kroĉi sin al objektivaj priskriboj. Anekdoto de la reĝo Taejong bone montras, kiom sincere sagwan plenumas siajn taskojn. La reĝo por elpalaciĝi postulis al sagwan ne akompani lin, dirante, ke li nur pasigos tempon ĝuante ĉasi. Sagwan tamen alivestis sin nerekonate kaj gvatis la reĝon.
Por garantii la sendependecon de sagwan, Sillok estis alirebla por neniu krom tiuj respondecaj pri la verkado. Eĉ al reĝo ne estis permesate enrigardi Sillok de si mem. Anekdote la deka reĝo Yeonsangun, timante kiel lia tiraneco enskribiĝos, deziris vidi Sillok, sed la strikte observata regulo igis lin fine rezigni. Li plendis, ke en la mondo neniu timigas lin krom sagwan.
Cetere reĝo ankaŭ ne povis vidi Sillok de la antaŭaj reĝoj. La kvara reĝo Sejong la Granda provis legi la arkivojn de sia patro Taejong, sed fordonis la ideon, kiam liaj subuloj insistis, ke tio estas maljusta.
Al sagwan estis strikte malpermesite malkaŝi la enhavon de Sillok, alie li estis submetita al rigora puno. Ankaŭ la principo de anonimeco, ke Sillok ne estas subskribita per la nomo de sagwan, helpis al la objektiva kaj justa verkado.


Sillok de la 13-a ĝis la 15-a reĝoj. Bildoj el la Naciaj Arkivoj de Koreio

Konservado

Post morto de reĝo, la dumtempa instanco Sillokcheong establiĝis por kompili Sillok de la forpasinta reĝo. Post kiam la kompilado finiĝis, la manuskriptoj estis lavitaj por forviŝi inkon, kio ebligis teni la sekretojn kaj ankaŭ reuzi la paperfoliojn. La kompletigita Sillok estis sekure konservata en la speciala arkivejo kaj ĉiun trian jaron elmetita por sekiĝi kontraŭ vento kaj sunlumo.

Komence Sillok estis konservata en du kopioj kun la sama enhavo respektive en la ĉefurbo Hanyang (la nuna Seulo) kaj en la urbo Chungju. Sejong la Granda, perceptinte la gravecon de Sillok, konstruis du pliajn arkivejojn en provincoj kaj konservis ĝin en kvar kopioj, po unu kopio en ĉiu arkivejo. Sed dum la japana invado (1592–1597) ĉiuj kopioj estis forbruligitaj pro la milito escepte de tiu en Jeonju. Lokaj scienculoj, antaŭvidinte la danĝeron, transmovis Sillok al malproksima monto kaj tiel sukcesis eviti forbruladon.

Post la milito Sillok estis kompilita en kvin kopioj, el kiuj unu restis en la ĉefurbo kaj la aliaj kvar estis dislokitaj en arkivejoj situantaj en profundaj montaroj por preventi malamikajn atencojn. Nun la tutaj volumoj de Sillok estas konservataj en la biblioteko Gyujanggak de la Seulo Nacia Universitato.

Ĉar Sillok estis verkita en ĉinaj ideogramoj, ĝi estas malfacile komprenebla por la ĝenerala publiko kaj tial tradukita en la korean. La tuta enhavo de Sillok estas ciferecigita kaj interrete disponebla:
http://sillok.history.go.kr/main/main.do