Gazetara Komuniko 981. Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2021


Okaze de la Internacia Tago de Paco, la 21-an de septembro 2021, Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas Unuiĝintajn Naciojn pro ties ĉiutagaj klopodoj krei pli pacan mondon. Ni vivas en epoko de grandegaj defioj por la homaro kaj por la planedo. Ni devas unuiĝi por trovi la plej bonajn solvojn.

Konfido kaj solidareco estas la bazo por paco. Pro tio 2021 estis deklarita Internacia Jaro de Paco kaj Konfido. En tiu ĉi jaro ni celas antaŭenigi la kulturon de paco per, interalie, politika dialogo, reciproka kompreniĝo kaj, plej grave, konkreta kunlaboro. Paco estas kerna valoro, kune kun homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo, por la plua prospero, eĉ por la pluvivo, de nia planedo.

La ĉi-jara temo de la Tago de Paco, "Resaniĝi pli bone por egala kaj daŭripova mondo", montras la gravecon de konfido konstruata per agoj kaj ne per nuraj vortoj. Saĝaj decidoj kaj forta solidareco fronte al la krizo de KOVIM-19 konstruos konfidon en la internacia komunumo, kaj antaŭenigos la pacon.

Saĝaj decidoj kaj forta solidareco estas same necesaj por atingi la Celojn por Daŭripova Evoluigo. La kulturo de paco ludas gravan rolon en la konstruado de pontoj inter la valoroj de malsamaj komunumoj kaj la valoroj de UN, kiel justeco, homa digno kaj toleremo – kaj sekve la principoj malantaŭ daŭripova evoluigo.

Lingvoj kunligas homojn kaj kunportas kulturajn valorojn kaj sciojn. Tiel UEA klopodas disvastigi la kulturon de paco tra la Esperanto-komunumo, kaj antaŭenigi, pere de la Internacia Lingvo Esperanto, la idealojn de interhoma kompreniĝo kaj kunlaboro. Tiumaniere ni klopodas disvastigi la spiriton de tutmonda paca kunlaboro per nia tutmonda paca lingvo. Samtempe ni bone komprenas, ke vortoj sen agoj estas malplenaj promesoj.

Kiel diris António Guterres, en sia raporto "Nia komuna tagordo": La homara bonfarto -- kaj vere, la homara estonteco -- dependas de solidareco kaj komuna laboro kiel monda familio por atingi komunajn celojn.

Kune kun Unuiĝintaj Nacioj, ni invitas ĉiujn festi pacon, stariĝi kontraŭ agoj de malamo, kaj disvastigi kompaton, klarvidon kaj esperon antaŭ la nuntempaj defioj.

El la Gazetaraj Komunikoj