Vendredo, Marto 5, 2021 - 23:15


Fine de 2020, Revuo Kontakto aperigis sian 300-an numeron. Jen ĉiuj kovriloj ekde 1963 en unu sola bildo! Membriĝu en TEJO kaj ricevu Kontakton: https://www.tejo.org/membrigu-en-tejo/

Lundo, Marto 1, 2021 - 17:44

Abonantoj jam povas elŝuti la martan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la marta numero:
51 | Redakcie
52 | Post pluraj monatoj sen kunordiganto en la Afrika komisiono, la Estraro de UEA aprobis D-ron Elisée Byelongo por kunordigi ĝin
54 | Gravas landagada akcelado
56 | Intervjuo kun Patronoj de TEJO

Dimanĉo, Februaro 28, 2021 - 17:32

La 27-an de februaro 2021 en Budapeŝto (Hungario) forpasis Vilmos Benczik, unu el la plej elstaraj esperantistoj de nia epoko. Vilmos Benczik naskiĝis en la hungara vilaĝo Szár, la 11-an de julio 1945. Li esperantistiĝis dum sia adoleska aĝo, en 1959. Ekde tiam li grave kontribuis al la Esperanto-kulturo, per verkado kaj tradukado kaj per redaktora kaj eldonista laboroj.

Benczik kunlaboris kun multaj periodaĵoj en Esperanto per recenzoj, eseoj, tradukoj, speciale por Norda Prismo, kiu aperadis de 1955 ĝis 1975. De 1977 ĝis 1990 li redaktis la kulturan gazeton en Esperanto Hungara Vivo. Li estis redaktoro de multaj gravaj eldonaĵoj, kiel Libro de Romanoj (1979), Studoj pri la Esperanta Literaturo (1980), Hungara Antologio (1983) kaj aliaj.

Sabato, Februaro 27, 2021 - 21:58

Feri Floro kantas "Bruneta haŭto" (Piel Canela). La aŭtoro de la kanto estas Bobby Capó, kaj la tradukon faris Liven Dek.

Dimanĉo, Februaro 21, 2021 - 22:16

Sabato, Februaro 20, 2021 - 16:27


Solidaru kun Afriko – aliĝu al ret-renkontiĝo: okazos virtuala renkontiĝo de afrikaj esperantistoj kadre de la Semajno de Internacia Amikeco sabate, la 27-an de februaro 2021. La renkontiĝo disvolviĝos inter la 11-a kaj 14 horoj per ZOOM (laŭ UTC). Oni ion scios pli pri afrikaj esperantistoj, movado en unuopaj landoj, perspektivoj de la enkontinenta movado. Estos ludoj, spektaĵoj kaj ankaŭ babiladoj pri la festata temo. La programo oni finkonstruas. UEA bonvenigas kontribuproponon de ĉiuj, kiuj ŝatus ion ajn prezenti dum la renkontiĝo. Ĉiuj estas invitataj amikumi kun Afriko! La aliĝo estas senpaga kaj partopreno al la aranĝo estas malfermita ankaŭ al esperantistoj de aliaj mondpartoj. Bonvolu diskonigi la informon al viaj klubanoj, landanoj kaj instigi ilin noti la daton, por kunfesti kun Afriko en senlima etoso la Semajnon de la Internacia Amikeco.
La informoj pri la aliro kaj aliĝilo estas alireblaj en Eventa Servo de UEA. Laŭ rekomendo de Yves Nevelsteen, komisiito deUEA pri reta agado, la alirinformoj aperas tie, kie ili povas esti aktualigebaj en kazoj de modifoj: https://eventaservo.org/e/afriko21

Ĵaŭdo, Februaro 18, 2021 - 15:34

Rakontaro de Genĝi - aĉetu ĉe la libroservo de UEA: https://katalogo.uea.org/?inf=9847

Rakontaro de Genĝi, Parto I. Sinjorino Murasaki (Murasaki Ŝikibu), Prozo tradukita, Belmonto, 2020. La unua volumo (el kvar) de ĉefverko de la frua japana literaturo kaj unu el la unuaj romanoj en la mondo (11a jc).

Akademio Literatura de Esperanto prezentis ĝin: https://www.akademio-literatura.org/arkivoj/433

Sabato, Februaro 13, 2021 - 19:34

Kiel realigi vian strategian vizion per konkretaj agadoj, kadre de projektoj subvenciitaj de EU

Aleks Kadar, Ĝenerala Sekretario de UEA kaj estrarano respondeca pri Eŭropo
Fernando Maia Jr., Vicprezidanto de UEA kaj estrarano respondeca pri Landa Agado
Francesco Maurelli, direktoro de Kosmo Strategio

Karaj Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA en Eŭropo,
Ĉu vi iam havis - aŭ nuntempe havas - ideojn, kiujn vi volus realigi kadre de via Landa/Faka Asocio, sed la ideoj neniel kreskis pro manko de financado aŭ de konkreta plano?
Ĉu vi volus prezenti al la institucioj, kion oni atingas pere de Esperanto?
Ĉu vi ŝatus informiĝi pri subvenciebloj kadre de la nova sepjara programo Erasmus, la posteulo de Erasmus+?

Vendredo, Februaro 12, 2021 - 14:05

Post pluraj monatoj sen kunordiganto en la Afrika komisiono, la Estraro de UEA aprobis D-ron Elisee Byelongo por kunordigi ĝin.

D-ro BYELONGO Elisee ISHELOKE naskiĝis en Demokratia Respubliko Kongo (li estas konata en Esperantujo sub la nomo-formo Elisee Byelongo I.S). Tie li vivis kelkajn jarojn antaŭ ol migri al eksterlando, precipe Burundo, Tanzanio kaj Sud-Afriko (Durbano kaj Kab-urbo). Elisee travivis la kongolandan militon, kiu startis en lia naskiĝurbo en Uvira (Sud-Kivuo) la 24-an de oktobro 1996 kaj la batalon en Burundo en 1993. Pri tio li rakontas en sia libro "Eĥoj el Bembujo : tradicio, rilatoj kun Banjamulengo, la genezo de la milito en DRKongo kaj la diasporo rilate al Esperanto", havebla ĉe UEA. Elisée ankaŭ verkis en sia fako librojn kaj artikolojn, kaj originale en Esperanto alian libron: "Historio de la Esperanto-movado en Sud-Afriko kaj ties periferioj, oma! ĝe al Ax el von Blottnitz".

Paĝoj