|
Vendredo, Novembro 19, 2021 - 21:45
Kaj Tiel Plu kantas kune kun Liven Dek "La kavaliroj". La kantotekston verkis Abel Montagut kaj Liven Dek, kiu ankaŭ komponis la melodion. |
|
Ĵaŭdo, Novembro 18, 2021 - 20:56
|
|
Merkredo, Novembro 17, 2021 - 22:15
La 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto okazos inter 3-6 Novembro 2022, en havenurbo Busano (Busan) de Koreio kun la temo "Novan Vojon por la Esperanto-Movado post Kronvirusa Krizo". KAOEM de UEA okazigas la kongreson kun LKK el membroj de Korea Esperanto-Asocio. Detaloj pri la kongreso aperos unu post la alia, jutube, reteje kaj revue. Volontuloj partoprenis en la faro de filmeto. Kaj vi ĝuas la kanton de Amira Chun je la lasta parto de tiu ĉi filmeto. Apartan dankon al 부산관광공사, Busan Turisma Organizo, pro la aŭspicio. |
|
Merkredo, Novembro 17, 2021 - 02:56
La enhavlisto de la decembra numero: |
|
Mardo, Novembro 16, 2021 - 22:38
|
|
Lundo, Novembro 15, 2021 - 23:18
Ĉiu infano rajtas ĝui bazajn servojn kaj profiti okazojn por sia plena disvolviĝo. Protektado kaj zorgo de infanoj estas universala bazo por paco, homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo. Frue, en 1954, estis deklarita la Monda Infana Tago. Poste, en 1959, la Ĝenerala Asembleo de UN adoptis la Deklaracion pri la Rajtoj de Infanoj, kaj, en 1989, la Konvencion pri la Rajtoj de Infanoj. Tiuj dokumentoj proponas al ĉiuj ŝtatoj gvidliniojn, por ke infanoj estu unua zorgo. |
|
Dimanĉo, Novembro 14, 2021 - 03:25
Moses Byamungu prezentas novan stilon en Esperantujo! |
|
Sabato, Novembro 13, 2021 - 18:25
Universala Esperanto-Asocio, okaze de la Internacia Tago por Toleremo, la 16-an de novembro 2021, memorigas pri la celo de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO antaŭenigi interkompreniĝon inter kulturoj kaj popoloj. Tiu celo estas en la kerno de la Ĉarto de UN kaj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉar toleremo estas bazo por paco, plena observo de homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo por ĉiuj. Kiel diras la Deklaracio de UNESKO de Principoj pri Toleremo, de 1995, toleremo estas respekto, akcepto kaj aprezo por la riĉa diverseco de kulturoj de nia mondo, de niaj formoj de esprimo kaj niaj manieroj esti homoj. Tio signifas, ke, por esti vere toleremaj, ni devas harmonie interagi kaj kunlabori por konstrui malfermajn kaj sekurajn komunumojn por ĉiuj. Toleremo estas pli kaj pli necesa antaŭ la nuntempaj defioj. Antaŭ klimata krizo, sankrizo, perforta migrado, rasismo, ekstremismo kaj aliaj defioj, ni ĉiuj devas lerni pri diverseco kaj malfermiteco, kaj malkovri la kulturojn kaj kredojn de aliaj. Ni bezonas pli bonajn leĝojn, edukadon, aliron al informoj kaj konsciigon. |
|
Vendredo, Novembro 12, 2021 - 14:48
Amira Chun kantas la originalan esperantan kanton "Folifala elegio". La tekston verkis Petro Palivoda, la melodion komponis Liven Dek, kaj la harmonizon faris Antero Ávila. |
Abonantoj jam povas elŝuti la decembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: 
