Gazetara Komuniko 984. Agadoj okaze de la Eŭropa tago de lingvoj, 26 septembro 2021

Ekde 2001 la Konsilio de Eŭropo, en kiu membras 47 ŝtatoj kun 800 milionoj da loĝantoj, ĉiujare je la 26-a de septembro okazigas "Eŭropan tagon de lingvoj". La celo estas instigi al malkovro de pliaj lingvoj, ĉar lingva diverseco estas rigardata kiel ilon por atingi pli grandan interkulturan komprenon kaj kiel kernan elementon de la kultura heredaĵo de la kontinento - kialo por subteni la plurlingvecon en la tuta Eŭropo.

Ĉi-jare post la pandemia periodo rekomenciĝas kun prudento eventoj okaze de la tago de lingvoj en multaj landoj de la mondo, ne nur en Eŭropo. Informoj en multegaj lingvoj troveblas ĉe http://edl.ecml.at. Se vi estas instruisto tre verŝajne okazos evento ankaŭ en lernejo de via urbo. Se estos ebleco, partoprenu kaj profitu la okazon por prezenti Esperanton kiel lingvon efektive parolatan de vasta komunumo kaj lernata pli kaj pli, kun preskaŭ unu miliono lernantoj nuntempe en Duolingo, kaj tiu estas nur unu el la kursoj retaj kaj ĉeestaj en la mondo.

Cetere vi povus disvastigi informon pri la fakto, ke ekzistas multaj proponoj en la civitana konsulto de la eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo": pri la rekono kaj la utiligo de Esperanto en Eŭropo. Detale informas UEA-vikipaĝo http://uea.org/vikio/Konferenco_pri_la_estonteco_de_Eŭropo. Ĉi tiu agado estas apogata de la UEA-Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). En la sama kadro membro de tiu komisiono, Pierre Dieumegard, prezidanto de la franca sekcio de Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE), okupiĝas pri disponigado en Esperanto kaj en aliaj eŭropaj lingvoj de la "Konciza libro pri MIME", kiu estas la rezulto de esploro financita antaŭ pluraj jaroj de la Eŭropa Komisiono kaj kunordigita de Profesoro François Grin pri "Movebleco kaj Inkluziveco en Multlingva Eŭropo", pri kio eblas legi en http://mime-project.org. La dokumenta pdf-libro "MIME Vademecum" = "Konciza libro pri MIME" enhavas kelkajn paĝojn pri Esperanto, kaj la tuta enhavo estas interesa rilate al multaj aspektoj de lingvaj politikoj. La projekto estos prezentata franclingve rete je la 26-a de septembro, je la horo 16:00 UTC (18h laŭ Brusela tempo). Aliĝo: http://e-d-e.org/fr/orga/index.php?article1/premier-article.

Ankaŭ je la 26-a de septembro Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) invitas al anglalingva reta prezento je la horo 17:30 UTC (19h30 laŭ Brusela tempo): European Day of Languages - Language learning in the EU - Conference on the Future of Europe. Aliĝo: http://futureu.europa.eu/processes/Education/f/37/meetings/49871. La temo estas la propedeŭtika efiko de Esperanto kun prezento de kelkaj argumentoj kaj faktoj ĉi-rilataj. La evento celas atingi homojn ekster Esperantujo, kiuj interesiĝas pri la lingva situacio en Eŭropa Unio.

El la Gazetaraj Komunikoj