Gazetara Komuniko 988. TEJO en Speciala Konsulta Rilato kun UN

La Komitato pri Ne-Registaraj Organizoj (NRO) en sia Regulara Kunveno de 2021, laŭ kunsidoj okazintaj inter la 17-a kaj 27-a de majo kaj en la 7-a de junio 2021, decidis rekomendi al la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de Unuiĝintaj Nacioj Specialan Konsultan Statuson por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA. La rekomendo estis finaprobita de EKOSOK en kunsido okazinta inter la 21-a kaj 22-a de julio 2021 kaj oficiale informita al TEJO en septembro. La statuso formaligas la rilatojn de NRO-oj kun UN kaj ebligas al ili rekte reprezentiĝi ĉe eventoj kaj kunsidoj de UN al kiuj NRO-oj estas invititaj. Ĝis tiam TEJO kaj junaj esperantistoj povis tion atingi nur pere de UEA.

La rilatoj de UEA kun la UN-sistemo havas longan historion. Jam en 1954 UEA ricevis konsultajn rilatojn kun Unesko, kiuj tiutempe aŭtomate rajtigis la organizojn formale rilati ankaŭ kun UN. Poste, en la 1970-aj jaroj, UEA ricevis la statuson por apartaj konsultaj rilatoj ankaŭ kun UN. Finfine, en 1998, EKOSOK ŝanĝis sian sistemon de konsultaj rilatoj kaj reasignis tiujn rilatojn al UEA. Pro tio la jaro 1998 troviĝas apud la nomo de UEA en la listo de NRO-oj en konsulta statuso kun EKOSOK, sed la rilatoj de UEA kun UN kaj Unesko havas pli longan historion. Detalojn pri la periodo ĝis 1974 oni povas legi en la libro Esperanto en Perspektivo (1974), de Ivo Lapenna, kaj en diversaj numeroj de la serio Esperanto-dokumentoj, kiun UEA eldonis en la periodo post 1974.

Nun ankaŭ TEJO estas reprezentata memstare kaj kune kun UEA reprezentas Esperanton kaj la esperantistaron ĉe UN. Konkrete tio faciligos la aliron de TEJO al UN-eventoj kaj -kunsidoj, al kiuj NRO-oj estas invitataj, kaj la defendon de la starpunktoj de TEJO kaj de la esperanta junularo. Post UEA kaj Esperanto Radikala Asocio (ERA) ĝi estas la tria Esperanto-organizaĵo kun tiu statuso.

UEA gratulas al TEJO pro la grava kaj laŭdinda atingo, kiu spegulas longdaŭran laboron de la lastatempaj estraroj kaj pluraj Esperanto-aktivuloj ĉe la UN-sistemo, inter ili Michael Boris Mandirola, Veronika Poór, Sara Spanò, Fernando Maia, Francesco Maurelli kaj Rakoen Maertens. La nuntempa Estraro de TEJO daŭrigas la laborojn, strukturante la agadon ĉe UN kaj trejnante novajn aktivulojn por agadi ene de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, partnere kun UEA.

El la Gazetaraj Komunikoj