Infana kanto, prezentita en la festivalo "OFF LICEU"

Ĉi infana kanto, estas parto de spektaklo nomata "Cuestión de pelotas" prezentita en la festivalo "OFF LICEU" en Barcelono.

Ĝi rilatas al centoj da miloj da infanoj ekspluatataj en diversaj partoj de la mondo.

KUDRIL'

Mi estas infano, ne kresku mi:
adoltoj ne ludas plu per kudril’.
Mi volas kudradi, ne aĝi pli:
virinoj ne ludas plu per kudril’.
Kudril’, kudril’, kudril’, kudril’!
Tre lerte abelo, kaj arane’
al si faras neston kiel birdet’.
Plektadas loĝejon teksoformik’
kaj la silkoraŭpo, sed sen kudril’.
Kudril’, kudril’, kudril’, kudril’!
Sed kie vi sidas, Maya, Tanmay?
Kun varmo aŭ frido, ĉiam sen gaj’.
Dum tage kaj nokte, daŭre sen fin’,
vi faras la samon per la kudril’.
Kudril’, kudril’, ne kresku mi!
Kudril’, kudril’, ne aĝi pli!
Adoltoj ne ludas plu per kudril’.