![]() Mardo, Julio 12, 2022 - 18:56
|
![]() Vendredo, Julio 8, 2022 - 18:29
La Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), institucio de UEA, estis fondita de Ivo Lapenna en 1952. La Esperantologia Konferenco (EK), organizata de CED kaj unuafoje okazigita en 1978, estas grava programero de la Universala Kongreso de Esperanto (UK). Dum tiuj 7 jardekoj, dekoj da esploristoj estis subvenciataj de CED kaj pluraj aliaj kontribuis al la konferencoj kaj publikaĵoj. Tamen, kio ŝanĝiĝis en Esperantologio kaj Interlingvistiko intertempe? Kiaj estis la teoriaj kaj analizaj kontribuoj de Esperantologio al Lingvistiko kaj aliaj studkampoj? La 44-a EK, okazonta en 2022 en la Universitato de Kebekio en Montrealo (UQAM), kadre de la 107-a UK, elstarigos la 70-jariĝon de CED per la temo “CED 70-Jara: Bilanco pri la Kontribuoj de Esperantologio al Sociaj, Politikaj kaj Lingvistikaj Fakdebatoj”. La 44-a EK okazos ĵaŭdon, la 11-an de aŭgusto, la tutan tagon, de la 9h00 ĝis la 18h00 EDT (UTC-4). Ĉeforganizas ĝin d-roj Guilherme Fians (Universitato Saint Andrews, Skotlando) kaj Mark Fettes (Universitato Simon Fraser, Kanado). La organizantoj bonvenigas al ĉiuj ĉeesti la prelegojn kaj partopreni la publikan debaton. Aldone al la EK ankaŭ okazos publika kunsido de CED, vendredon, la 12-an de aŭgusto. |
![]() Merkredo, Julio 6, 2022 - 20:03
En 2021 la Komitato de UEA akceptis la rekomendojn de la Estraro, Komisiono pri Financo kaj konsilantaj komisiitaj fakuloj, ke la Arkivo de UEA kaj neduoblaĵoj de la Biblioteko Hector Hodler, kiuj troviĝas en la Centra Oficejo (CO) en Roterdamo, estu transdonotaj al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB) en Vieno. La CO ne havis fizikajn kondiĉojn tiajn, kiajn havas profesia institucio kiel ANB por la konservo de tiuj materialoj, nek disponas fakulojn por ilia katalogado kaj traktado. En la unua semestro de 2022 UEA kaj ANB kompletigis la unuan etapon de tiu laboro, nome la unuan identigon kaj transporton de la materialoj de Roterdamo al Vieno. La transdono okazis surbaze de donackontrakto, kiu certigas la konservadon de la donitaĵoj fare de ANB por ĉiam kaj laŭ la internaciaj normoj adoptitaj por la administrado de palpeblaj moveblaj kulturaj heredaĵoj, kiel estis identigitaj la arkivo kaj ĉiu donacitaj materialoj fare de UEA. Laŭ agnosko de ANB la Arkivo de la UEA estas “mondskale unu el la plej ampleksaj kaj gravaj arkivoj pri Esperanto kaj la internacia Esperanto-movado. ! [...] La UEA-arkivo elstaras per sia abundeco kaj diverseco. Ĝi enhavas arkivaĵojn same kiel ampleksajn kolektojn de afiŝoj, fotoj kaj aŭdvidaj dokumentoj. Tiel ĝi ebligas profundajn kultursciencajn kaj filologiajn esplorojn pri Esperanto”. |
![]() Lundo, Julio 4, 2022 - 21:21
La laboro ne dependas de loko. Vi povas fari ĝin hejme. Nur bona retkonekto kaj komputilo estas bezonata. La loĝlando ne gravas. Ĉu vi ankaŭ pretus vojaĝi (ekzemple por instrui Esperanton)? Bv. aldoni tiun informon en via kandidatiĝa letero. Bv. verki kandidatiĝan leteron en kiu vi klarigas viajn motivojn. Pri kiuj laboroj kaj taskoj vi speciale interesiĝas? Bv. mencii en la koncerna letero, ĉu vi deziras labori volontule, ĉu vi ŝatus ricevi honorarion (aŭ alían kompenson, ekz-e senkostan membrecon) aŭ ĉu vi nur interesiĝas pri dungo-rilato. Bv. mencii ankaŭ kiom da horoj vi ŝatus labori por UEA semajne. |
![]() Merkredo, Junio 22, 2022 - 13:36
|
![]() Mardo, Junio 21, 2022 - 13:22
En 2021 jam ĉ. 700 arboj estis plantitaj de esperantistoj kaj amikoj kadre de TAP. Pri la kampanjo okazis interŝanĝoj kun aktivuloj de ILEI, AVE, la Esperanto-urbo Herzberg am Harz kaj esperantistoj tutmonde. En 2022 TAP havas la celon daŭre kunlabori kun individuoj, sed ankaŭ kun grupoj, kiuj potencialigas la atingojn de la kampanjo. Se vi mem plantis arbojn, sciigu la organizantojn de la kampanjo (detalojn ĉe la raporto). Se vi povas donaci por plantigi arbojn, viaj donacoj bonvenas al la Fondaĵo Klimato: http://uea.org/alighoj/donacoj/co2. |
![]() Mardo, Junio 14, 2022 - 13:39
La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 107-a Universala Kongreso, kiu okazos en Montrealo (6-13 aŭgusto, antaŭkongreso 2-5 aŭgusto, postkongreso 13-16 aŭgusto), anoncu vin pere de la volontula formularo: http://tinyurl.com/volontuloj2022. Bv. noti, ke nia buĝeto estas tre limigita kaj ke ni bedaŭrinde ne povos pagi al volontuloj aŭ plene subvencii la partoprenon. Subvencio por ĉeesti la UK-on estos havebla per la fondaĵo "Partoprenu UK-on". Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio. Kondiĉoj por ĝui la subvencion estas: 1) Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2021 kaj en 2022; |
![]() Sabato, Junio 11, 2022 - 11:46
Georgo Handzlik ludas kun la publiko per sia amuza movadeca kanto "Dek klubanoj", en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Comillas (Kantabrio) de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo de 2022. |
![]() Lundo, Junio 6, 2022 - 20:43
Laŭ lastatempa pritakso de Unuiĝintaj Nacioj, la nombro de rifuĝintoj kaj dislokitaj personoj en la mondo nun superas 100 milionojn. Tio estas pli ol iam ajn antaŭe. Ili troviĝas en ĉiuj mondopartoj – ekzemple en Eritreo kaj Etiopio, en Jemeno kaj Sirio, en Mianmaro, en Kolombio, en Ukrainio kaj en ties najbaraj landoj. Oni fuĝas pro persekutoj (raso, religio, nacieco, socia identeco), militoj kaj naturaj katastrofoj. Oni ofte fuĝas sen mono, sen nutraĵoj, kaj al lokoj sen sanaj servoj, sen edukado, sen konata lingvo. Tiuj elradikigoj ne nur kaŭzas nuntempajn personajn katastrofojn, sed montras al akumuliĝantaj estontaj problemoj. Universala Esperanto-Asocio, kiel tutmonda neregistara organizo, memorigas, ke sekureco estas fundamenta homa rajto, kaj ke rifuĝintoj estas inter la plej vundeblaj homoj tiurilate. La Konvencio pri Rifuĝintoj, de 1951, konfirmas la bazajn rajtojn al laboro, loĝado, edukado, asistado, aliro al dokumentoj kaj al justeco. Sed eĉ en plej bonaj cirkonstancoj la nombro de rifuĝintoj tra la mondo superas la kapablon de la ŝtatoj (kiuj ofte mem kulpas pro la problemo) prizorgi ilin kaj garantii iliajn rajtojn. Inter la pluraj malfacilaĵoj por plene aliri tiujn rajtojn, estas lingvaj baroj. |